Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kvinjambo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enmetriko de Eŭropa poezio, lakvinjambo[1] estas metro konsistanta el po kvinjamboj en ĉiu verso, kelkfoje kun kroma senakcenta silabo ĉe la versfino.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]

Laŭ la kvinjambo, ĉiu verso konsistas el kvinjamboj (◡—):

◡— ◡— ◡— ◡— ◡— (◡)

Kelkfoje, eblas kroma fina mallonga silabo, tiel igante la lastan piedonanapesto.Tio okazas ofte en Esperanta kaj anglalingva poezio. Se la kroma silabo ĉeestas, la verso nomiĝasina; se ne,vira.

Ankaŭ, la jamboj estas malofte anstataŭigita per aliaj dusilabaj piedoj (trokeo,piriko,spondeo) por reliefigo aŭ alia poezia efiko.

Ekzemplo

[redakti |redakti fonton]

Esperanta kvinjambo

[redakti |redakti fonton]

La kvinjambo okazas ofte en Esperanto. La unua Esperanta literaturaĵo, la poemo “Ho, mia kor'” farL. L. Zamenhof troviĝinta en laUnua Libro, estis kvinjambo:

Ho, mi- / a kor’, / ne ba- / tu mal- / trankvíle,
◡— ◡— ◡— ◡— ◡—◡
El mi- / a brust- / o nun / ne saltu for!
◡— ◡— ◡— ◡— ◡—
Jam te- / ni min / ne pov- / as mi / facile,
◡— ◡— ◡— ◡— ◡—◡
Ho, mi- / a kor’!
◡— ◡—
Ho, mi- / a kor’! / Post long- / a lab- / orado
◡— ◡— ◡— ◡◡ ◡—◡
Ĉu mi / ne venk- / os en / decid- / a hor’?
◡— ◡— ◡◡ ◡— ◡—
Sufi- / ĉe! Tran- / kvili- / ĝu de l’ / batado,
◡— ◡◡ ◡— ◡◡ ◡—◡
Ho, mi- / a kor’!
◡— ◡—

Krom la dupiedarefreno “Ho, mia kor’!”, ĉiu verso konsistas el kvinjambo — vire ĉe paranumeraj versoj, ine ĉe neparanumeraj versoj. La jambo estas ofte komparata al la korbato; la elekto de la kvinjamba metro reliefigas la temon de la poemo.

Alia ekzemplo estas la traduko deHamleto farL. L. Zamenhof, parte trovebla en laFundamenta Krestomatio. La anglalingva originalo estas en kvinjambo, kaj la traduko konservas la metron:

Ne pre- / nu prun- / te kaj / ne prun- / te donu:
◡— ◡— ◡◡ ◡— ◡—◡
Per prun- / tedo- / no of- / te o- / ni perdas
◡— ◡— ◡— ◡— ◡—◡
krom si- / a ha- / vo an- / kaŭ la / amikon,
◡— ◡— ◡— ◡◡ ◡—◡

Germanlingva kvinjambo

[redakti |redakti fonton]

La kvinjambo troviĝas ofte en germanlingva poezio. Ekzemple, el “Vojaĝprovizo” (germane Reisezehrung) farGoeto:

Mein Le- / ben soll- / ten sie / nicht mehr / verschönen.
◡— ◡— ◡— —— ◡—◡

Anglalingva kvinjambo

[redakti |redakti fonton]

La kvinjambo okazas oftege en anglalingva poezio.Ŝekspiro uzadis la kvinjambon en la plejmulto de siaj teatraĵoj kajsonetoj.

So long / as men / can breathe / or eyes / can see,
◡— ◡— ◡— ◡— ◡—
(El Soneto 18,Ŝekspiro)
To be / or not / to be, / that is / the question
◡— ◡— ◡— ◡— ◡—
“Ĉu esti aŭ ne esti, tiel staras nun la demando”
(ElHamleto,Ŝekspiro)

Post Ŝekspiro, fakte la plejmulto de anglalingvaj poetoj uzas la kvinjambon:John Milton uzis la kvinjambon porParadizo perdita;William Wordsworth enLa Preludo (angle The Prelude); ktp.

Kvinjambo en aliaj lingvoj

[redakti |redakti fonton]

En la hispanlingva literaturo, la Ĉilia poetoNicanor Parra prove uzis la kvinjambon en sia traduko de la ŜekspiraReĝo Lear al la hispana.[2]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto:kvin/jamb/o
  2. Parra, Nicanor. (2006) “Introducción, por Niall Binns”,Obras completas & algo + (1935–1972) (hispane), p. ⅩⅩⅨ–ⅬⅩⅩⅥ.ISBN 978-956-9105-01-2.OCLC907005296.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kvinjambo&oldid=8535968"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp