Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kusko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:13° 31′ 30″ S71° 58′ 20″ U / 13.52500 °S, 71.97222 °U /-13.52500; -71.97222(mapo)
Kusko
hispane Cusco,hispane Cuzco,keĉue Qusqu
urbo
Oficiala nomo: Cusco
ŜtatoPeruo Peruo
RegionoRegiono Kusko
ProvincoProvinco Kusko
Historiaj regionojInkaa imperio,Reĝlando de Kusko
MontaroAndoj
Konata lokoSaksajŭaman
SituoKusko
 - alteco3 399 m s. m.
 - koordinatoj13° 31′ 30″ S71° 58′ 20″ U / 13.52500 °S, 71.97222 °U /-13.52500; -71.97222(mapo)
Areo70 015,3 km² (7 001 530 ha)
Loĝantaro358 935 (2007)
Denseco5,13 loĝ./km²
ValoValo Sacred
Fondo1100
HorzonoPT (UTC-5)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo84
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
NomoKusko
Tipo de heredaĵokultura heredaĵo
Jaro1983 (#7)
Numero273
RegionoLatina Ameriko
Kriteriojiii, iv
Situo enkadre de Peruo
Situo enkadre de Peruo
Situo enkadre de Peruo
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Cusco
Retpaĝo: www.municusco.gob.pe
Map
Katedralo el Kusko
Viro el Kusko partoprenanta en viva natura sceno dum Kristnasko en 2008

Kusko (hispane CuscoCuzco [kusko],keĉue Qusqu [qOsqo] [xOsxo]) estas grava turisma kaj historia urbo de Peruo. Ĝi estas ĉefurbo de laRegiono Kusko.

La loĝantoj estas plejmulte indianoj, rektaj posteuloj de la Inkaa imperio kaj parolantaj kiel gepatran lingvon la keĉuan, la lingvon de laInkaa imperio.

Kusko estas ĉefa arkeologia loko de Ameriko, komparebla nur kun kelkaj lokoj enMeksiko, kaj estas la plej antikva urbo de la kontinento, kiu estis senĉese loĝata.Ĝi estis la lulilo de la civilizo Inkaa, kaj ĉefurbo de ĝia imperio ekde la dekdua jarcento ĝis la alveno en1532 de la hispanaj konkerantoj ("conquistadores") estrataj deFrancisco Pizarro, kaj ĝis la fondo de la nova ĉefurboLima en1535.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La nomo Qusq'u signifas en la kechua lingvo "umbiliko de la mondo".

Laŭ la legendo, tiun urbon starigis dum la dekdua jarcento la unuainkao,Manko Kapak, ido de la Suno kaj deveninta el la "insulo de la Suno", ceremonia loko, kiu estas enlago Titikako. Fakte la regiono de Kuzko estis loĝata jam ekde la oka jarcento, dum la civilizoWari; tamen Manko Kapak reale estis unu el la unuaj reĝoj inkaaj.

La inkaa reĝolando kun ĉefurbo Kuzko restis relative malgranda ĝis la komenco de1400. En 1438 la apuda reĝolando de laĈankoj preskaŭ sukcesis permiliti Kuzkon, kaj la sepa InkaestroJaŭar Ŭakak ne plu esperis savi sian reĝolandon kaj sian idaron de la Suno.

Sed lia dua ido, kiu sekve nomiĝisŬirakoĉa Inka, ne cedis kaj per lasta senespera batalo venkis la Ĉankojn. Tio estis komenco de la grandaj landakiroj atingitaj fare de lia idoPaĉakutek kaj de la sekvaj reĝoj ĝis la dekdua. Ili vastigis laInkaan imperion ekde la regiono deSantiago de Chile, enĈilio, ĝis norde deQuito, enEkvadoro, laŭ pli ol 4000 km, kun starigo de gravaj aranĝoj kiel terasaj deklivoj, fortikaĵoj, reĝaj stratoj.

La dekdua Inkaestro,Ŭajna Kapak, disduigis sian imperion inter du idoj:Huaskar, la laŭrajta heredanto, kajAtahualpa, kies patrino estis princino de la venkita reĝolando de Quito, kaj kiu tial ne plene rajtis iĝi Inkao, sed estis plenuminta gravaĵojn dum la milito.

Nelonge post la morto de Ŭayna Kapak, je la jaro1532 sovaĝaintercivitana milito eksplodis inter la du duonfratoj;Atahualpa venkis, kaptis Ŭaskar-on kaj lin mortigis kun plejparto de la Suna reĝfamilio.

Intertempe la hispanoj elŝipiĝis ĉeGuayaquil, apud Quito. Ili eniĝis la imperion laŭ la direkto de Quito al Kuzko, ne renkontante gravan reziston pro la malordo kaŭzita de la ĵusa intercivitana milito, kaj pro siaj superfortaj armoj.

Je la16-a de oktobro1532Pizarro, okupintaKaĥamarkon kun kelkaj dekoj de hispanoj, sukcesis renkonti la reĝon Atahualpa. Li kaptis lin surprize kaj rapide mortigis multegajn militistojn. Tio estis komenco de laŭplana disrabado de la inkaaj posedaĵoj kaj trezoroj. Je la8-a de novembro1533 Pizarro eniris Kuzkon, enlasite de la loĝantoj, kiuj plejparte favoris la laŭleĝan Inkaon Huaskar. Atahualpa estis mortigita kaj anstataŭ lin Pizarro reĝigis jeManko Inka, frato de Huascar, kiu dum tri jaroj reĝis sub kontrolo de la hispanoj.

Je la jaro 1536, Manko Inka klopodis forpuŝi la hispanajn invadintojn. Per grava batalo apudSacsayhuaman li endanĝerigis ilin. Tamen li sekve devis retiriĝi al la fortikaĵoOllantaytambo, kaj poste al la ekstrema fortikaĵoVilkabamba, en laamazona ĝangalo. Manko estis mortigita en 1544, sed Vilkabamban la hispanoj fine kaptis nur en la jaro1572, kiam la lasta inkaestroTupac Amaru estis kaptita kaj mortigita.

Notinda - la nomoj kaj la ordo de la inkaj reĝoj ĉi donitaj respondas al teksto deInkao Garcilaso de la Vega"Los comentarios reales de los Incas" verkita enLisbono je la jaro1609. Kelkaj historiistoj preferas malsaman ordon.

La urbo Kusko

[redakti |redakti fonton]

La granda ĉarmo de Kuzko venas de tio, ke plejmultaj palacoj de la historia urbocentro estas koloniaj konstruaĵoj kun masivaj inkaaj muroj kiel bazoj, kiujn oni bone vidas en pluraj lokoj.

Aparte spektindaj estas la belaj fundamentoj kiuj troviĝas enstrato Loreto kaj enCalle del Triunfo, krome la domaro deKorikanĉa (kiu signifas: ora ĉirkaŭbaro, tio estas la antikva templo de la suno) nur parte transformita en preĝejon de Sankta Dominiko, kaj kiu entenas multajn partojn originalajn. La dikaj inkaaj fundamentoj bonege rezistis centojn da tertremoj, male la koloniaj konstruaĵoj estis grave damaĝitaj.

Proksimaj vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

En la proksimeco de Kuzko troviĝas ruinoj ankoraŭ imponaj. Ilin oni povas viziti ene de kelkaj horoj:Tambo Machay,Puka Pukara,Qenqo, la historia fortikaĵo deSacsayhuaman.
Iom pli foraj, tamen atingeblaj dumtage, estas aliaj gravaj lokoj kiajPisak,Ĉinĉero,Urubamba,Ollantaytambo,Maĉu Piĉu. Ĉi tiu lasta estas la plej fama kaj vizitata el ĉiuj.

Kuskanoj

[redakti |redakti fonton]

Ĝemelurbo

[redakti |redakti fonton]

Panoramoj

[redakti |redakti fonton]
La Placo de Armas de urbo Kusko nokte.
Pejzaĝo de la malnova urbo

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kusko&oldid=9232021"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp