Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kurt Thomas (komponisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Thomas
Persona informo
Naskiĝo25-an de majo1904 (1904-05-25)
en Tönning
Morto31-an de marto1973 (1973-03-31) (68-jaraĝa)
en Bad Oeynhausen
TomboBerlebeckRedakti la valoron en Wikidata
Lingvojgermana
ŜtatanecoGermanioRedakti la valoron en Wikidata
Alma materRöntgen-Gymnasium(en)Traduki
Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ LepsikoRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokomponisto
muzikinstruisto
dirigento
ĥorestro
universitata instruistoRedakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://www.kurtthomas.de/
vdr

Kurt THOMAS (*25-an de majo1904 enTönning; †31-an de marto1973 enBad Oeynhausen; kompleta nomoGeorg Hugo Kurt Thomas) estisgermanakomponisto, muzikpedagogo kaj ĥordirektisto.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Ekde 1910 la familio loĝis enLennep enBergisches Land. Tie Kurt Thomas vizitis ekde 1913 ĝis 1922 la Röntgen-gimnazion. Poste, la 21-an de aprilo 1922, li enlistiĝis por la fakoj jursciencoj kaj muziko ĉe laUniversitato de Lepsiko. Li finis sian studon en 1925 kaj laboris kiel instruisto por muzikteorio ĉe laLanda Konservatorio je Lepsiko. En 1927 li ricevis por sia verko n-ro 1 „Messe in a-Moll“ laBeethoven-premion de la prusa Akademio de Artoj. En 1928 li fariĝis kompozicio-instruisto kaj direktisto de la ĥoro de la Eklezimuzika Instituto je Lepsiko pere deKarl Straube. Poste li vojaĝis kun la madrigalĥoro, alinomata nun "Kurt-Thomas-Kantorei", tra Germanio.[1] Ekde 1934 ĝis 1939 Thomas laboris kiel profesoro por ĥordirektado ĉe laAkademia Altlernejo por Muziko en Berlino.

Lia jesado de lanazia sistemo evidentiĝas el plendo de la 6-a de novembro 1935 ĉe laReichsmusikkammer, en kiu li akcentis, ke li, kvankam laŭsence de laNurenbergaj rasleĝoj „plenarjo“, estas registrita enMusikalisches Juden ABC (muzika judo-aboco) de Brückner, dum kiam mankas „100-elcentaj reprezentantoj de juda malkulturo, ekz.Kurt Weill.[2] En 1936 li komponis kadre de muzikonkurso deReichsmusikkammer okaze de la olimpiaj ludojOlympische Kantate, kiun premiisGoebbels per arĝentmedalo.[2] En 1940 Kurt Thomas aniĝis jeNSDAP kaj ricevis la membronumeron 7.463.935.[2]

Ekde 1939 ĝis 1945 Kurt Thomas estis direktoro de la Muza Gimnazio enFrankfurto ĉe Majno. Al liaj lernantoj apartenis la ĥordirektistojHeinz Hennig kajHans-Joachim Rotzsch, dirigentoWolfgang Trommer, la komponistojAlfred Koerppen,Wolfgang Pasquay,Wolfgang Schoor,Siegfried Strohbach, pianistoGünter Ludwig, ĵazmuzikistoPaul Kuhn, orgenistoMichael Schneider, la violonĉelistojKlaus Storck kajHans Erik Deckert same kiel aktoroHans Clarin.

Ekde 1947 ĝis 1955 Thomas estis profesoro ĉe la tiama Nordokcidenta Muzikakademio, la nuna Altlernejo por Muziko jeDetmold. Tie ĉe li studis dirigentadon kaj ĥordirektadon interalie la komponistojManfred Kluge,Diether de la Motte kajGerd Zacher same kiel la eklezimuzikistojAlexander Wagner kajHermann Kreutz. Krome Kurt Thomas restis tamen ekde 1945 ĝis 1957 pluekantoro ĉe la preĝejoDreikönigskirche en Frankfurto ĉe Majno.

En la jaro 1956 Kurt Thomas estis vokita kiel sukcedanto deGünther Ramin kielThomas-kantoro al laThomas-preĝejo enLepsiko, en laGDR. Li ektenis la postenon la 1-an de aprilo 1957. Post kvar jaroj li finis ĉi tiun laboron, kiam oni malpermesis pro netravideblaj, sed politike motivita kaŭzoj koncertvojaĝon al okcidenta Germanio, planita por decembro 1960. Thomas revenis novembron samjare al okcidenta Germanio kaj direktis enKolonjo ekde 1961 ĝis 1968 la ĥorkoncertojn de la Bach-Asocio Kolonjo. Krome li transprenis en 1961 la direktadon de la novfondita ĥoroFrankfurter Kantorei. En 1969 li eksiĝis kiel direktisto de ĉi tiu ĥoro.

Ekde 1965 li laboris ankaŭ kiel profesoro ĉe la Muzikaltlernejo jeLübeck.

Kiel komponisto Kurt Thomas famiĝis ĉefe per ĥoraĵoj (Messe in a-Moll, 1924;Markuspassion, 1927). Lia komponado validas pro sia reorientiĝo al la heredaĵo de okcidentuma historio lige kun tonlingvaĵo demalfruromantismo kiel pionira por la evangela eklezimuziko de la 20-a jarcento. Li partoprenis la kompozici-konkurson por laolimpiaj ludoj 1936 en Berlino. En la grupo „Komponaĵoj por solo- aŭ ĥorkantado kun aŭ sen piana aŭ instrumenta akompano“ Thomas gajnis per „Kantate zur Olympiade 1936“ op. 28 la arĝentan medalon. La kantatoteksto devenas de la nurenbergaKarl Bröger.

Kurt Thomas verkis trivolumanLehrbuch der Chorleitung (instrulibro pri ĥordirektado), kiu estis denove eldonita, ekde 1991 tamen en kompletigita kaj reviziita formo.

Pridisputata estas la rolo de Thomas dum la naziisma epoko pro sia posteno kiel direktoro de la Muza Gimnazio en Frankfurto ĉe Majno (1939–1945), kiu validis kiel elita lernejo kaj modelprojekto de la nazioj. Pro tiu kaŭzo oni komence malhelpis en 2004 la nomadon de probsalono en la novaHaus der Chöre (domo de la ĥoroj) en Frankfurto samkiel la muntadon de memorplakedo ĉe la preĝejoDreikönigskirche je Frankfurto. La rolo de Kurt Thomas dum la nazia epoko nun ne estas definitive klarigita. La 8-an de majo 2006 oni tamen muntis laŭ decido de la estraro de la paroko deDreikönigskirche informtabulon (lila) ĉeDreikönigskirche, kiu ankaŭ indikas la agadon de Kurt Thomas ĉe la preĝejo.

Thomas estis entombigita sur la tombejo de Berlebeck ĉeDetmold.

Lia filo estas violonĉelisto kaj komponistoWerner Thomas-Mifune (*1941).

Verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • Meso en a-minoro, op. 1 (1924)
  • Markuspassion (1927)
  • Psalmo 137 (An den Wassern zu Babel saßen wir) por 2 kvarvoĉaj ĥoroj akapelaj (1928)
  • Weihnachtsoratorium op. 17 (1930/31)
  • Orgenvariacioj op. 19 pri la popolkanto "Es ist ein Schnitter, heißt der Tod" (1932)
  • Kantate zur Olympiade op. 28 (1936)
  • Solena muziko por orgeno, op. 35
  • Saat und Ernte, op. 36 (oratorio)
  • Eichendorff-Kantato, op. 37 (1938)
  • Plurajmotetoj, inter ili:
    • Fürwahr, er trug unsre Krankheit
    • Gott wird abwischen alle Tränen
    • Jauchzet Gott alle Lande
    • Herr, sei mir gnädig
    • Herr, ich habe lieb die Stätte deines Hauses
    • Von der ewigen Liebe op. 21
  • Tri verperkantoj por mezosoprano kaj piano laŭ vortoj Wolfram Brockmeier (1943)

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Neithard Bethke:Kurt Thomas. Studien zu Leben und Werk. Merseburger, Kassel 1989,ISBN 3-87537-232-8.
  • Werner Heldmann:Musisches Gymnasium Frankfurt am Main 1939-1945. Eine Schule im Spannungsfeld von pädagogischer Verantwortung, künstlerischer Freiheit und politischer Doktrin. Peter Lang, Frankfurt 2004,ISBN 3-631-51987-7.
  • Manfred Kluge (Hg.):Chorerziehung und neue Musik. Für Kurt Thomas zum 65. Geburtstag.Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1969.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Neithard Bethke:Kurt Thomas. Studien zum Leben und Werk. Merseburger, Kassel 1989, S. 41ff.
  2. 2,02,12,2Ernst Klee:Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurt am Main 2007, S. 611–612.
Bibliotekoj
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Kurt Thomas (komponisto) »germane. Rigardu lahistorion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas laversion 3213664 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kurt_Thomas_(komponisto)&oldid=8011837"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp