Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kuronoj

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Kuronoj
tribo
Western Balts
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
kurona lingvo
vdr
proksimumaj setloteritorioj de la baltaj popoloj dum al 12-a jarcento. La kuronoj en helverda koloro sube maldekstre.

Lakuronoj (en lakurona lingvoKursi,latve kurši kajlitove kuršiai) estisbaltapopolo, kiuj origine vivis en laokcidento deLatvio, la hodiaŭaKuronio, (latve Kurzeme,litove Kuršas,germane Kurland) kaj en la nordokcidento deLitovio. Norde vivislivonoj, oriente kaj sudorientezemgaloj kajĵemajtoj, kaj sude laskalvoj.

Lakuronoj siaepoke estis konataj fortaj batalistoj, talendaj velistoj kajpiratoj. Inter la 7-a kaj12-a jarcentoj la kuronoj batalis kontraŭ la ripete atakantajvikingoj.Ĉapitro 46 de laSagao de Egil priskribas vikingan ekspedicion el Kuronio. La svedajreĝojIvar Vidfamne kajHarald Hildetand estis la unuaj, kiesarmeoj sukcesis venki la kuronojn kaj do la lando dumtempe iĝis sveda - tamen la kuronoj tuj post la morto deHildetand denove atingissendependecon. Pli postaj atakoj de la mezepokaj reĝlandojDanio kajSvedio en Kuronio restis sensukcesaj. Aliflanke la kuronoj mem partoprenis en la atako al la tiam plej grava svedaurboSigtuna dum la jaro1187.

La plej sudaj kuronaj pejzaĝojLamotina (ĉirkaŭ la urboŠilutė),Pilsaten (ĉirkaŭ la urboKlaipėda),Megove (ĉirkaŭ la urboPalanga),Duvzare (ĝis la limo al Latvio) sowieCeclis (en la hodiaŭaĴemajtio) situas en Litovio. La nomo "kuronoj" signifas "rapidaj sur la maro".

Historio

[redakti |redakti fonton]

Ekde proksimume la jaro2500 antaŭ Kristo la regiono ĉirkaŭ la delto de la riveroNemunas kaj la pli norda bordo de laBalta Maro estis loĝita fare de kuronoj, kiuj apartenas al lahindeŭropajbaltoj. La periodon de la 2-a ĝis la 5-a jarcento post Kristo oni nomas la "oran epokon de la baltoj", ĉar laŭ la arkeologiaj trovoj la lokuloj vivis senĝene de militaj atakoj, de foriroj aŭ almigro de popoloj, kaj kulturaj kutimoj kiel ekzemple la entombigaj ritoj dum tiuj jarcentoj restis senŝanĝaj. Dum la mezaferepoko, inter la 5-a kaj la9-a jarcentoj, ŝanĝiĝis la vivkondiĉoj de la baltaj triboj: de oriento kaj sudo premis ekspansiemaj slavoj, kaj de laBalta Maro svedoj kajvikingoj penis konkeri la landon. Lapraprusaj kaj kuronaj triboj dum tiu tempo estis gvidaj en la defendado de la balta vivoteritorio. Ekde la 5-a jarcento la kuronoj konstruis montetajn fortikaĵojn, ofte ĉe terlangoj, kie kunfluis du riveroj, kiuj estis fortikigitaj perremparoj kunpalisaroj el arbotrunkoj kaj argilo. La unua skriba dokumento pri la kuronoj estas el la 9-a jarcento.

Inter la 11-a kaj 13-a jarcentoj la kuronoj iĝis la "vikingoj inter la baltoj". Kvankam tre riĉaj, ili ekiris kaj kuraĝe provis prirabi la najbarajn regionojn. Ekzemple la reĝlandoDanio devis ĉiusezone protekti siajn marbordojn de la kuronoj, kaj en danlingva kristana preĝo de la epoko estas la deziro "ho potenca dio, protektu nin de la kuronoj". Kronikoj el la 13-a jarcento raportas, ke la kuronoj plurfoje detruis kaj prirabis la marbordajn regionojn de Danio kaj Svedio, kunprenis monon kaj juvelojn, sed ankaŭ preĝejajn sonorilojn kaj aliajn pezajn valoraĵojn. Eĉ la islanda sagaoEgil raportas detalojn el la vivo de kurona nobelo. La germana kronikistoAdam von Bremen konsilis al ĉiuj kristanoj eviti la marbordon de Kuronio. Kuronaj iloj tipaj por la regionoj deKlaipėda kajKretinga ankaŭ trovatis en Skandinavio.

Inter la 7-a kaj la 12-a jarcentoj la kuronoj batalis kontraŭ la vikingoj. La svedaj reĝojIvar Vidfamne kajHarald Hildetand estis la unuaj, kiuj povis venkigi la kuronojn kaj dumtempe konkeri Kuronion. Post la morto de Hildetand la kuronoj tamen baldaŭ reliberiĝis. Pli postaj konkero- aŭ nur priraboprovoj de danoj svedoj en Kuronio restis sensukcesaj.

Dum la 12-a jarcento tamen okazis iom-post-ioma ŝanĝo, ĉar kiam la konkeremaj germanlingvaj armeanoj de laOrdeno de germanaj kavaliroj kaj laLivonia ordeno enmarŝis Kuronion, la sudo de la teritorio estis preskaŭ senhoma. Plejparto de la kuronoj estis formigrintaj al la nordo, pro fortegaj pluvoj dum pluraj jaroj en la sudo, kiuj ŝanĝis la regionan klimaton kaj malfaciligis kaj la kultivadon de plantoj kaj la bestobredadon. Nur sur laKurona Duoninsulo estis restintaj iuj kuronaj familiaroj. La sudo de la kurona teritorio iĝis tereno de laOrdeno de germanaj kavaliroj, la nordo de laLivonia ordeno. Sed ankoraŭ dum la 16-a jarcento latvaj kuronaj fiŝkaptistoj venis fiŝkapti en lakurona laguno apartenanta al la germanlingvaOrienta Prusio, kaj pagis fiŝkaptan imposton al la germanoj. Kun la lokaj kuronoj, kiuj daŭre loĝis ĉirkaŭ la laguno, ili senprobleme povis komuniki.

Ekde proksimume la jaro 1400 unuaj kuronoj remigris el la nordo, la latva regionoKurzeme, al la teritorio ĉirkaŭ la kurona laguno, aparte dum la jaroj 1409, 1439, 1445 kaj 1481. Kuronaj loĝlokoj (re)fondiĝis ĉirkaŭ la tiam germanaj urbojMemel,Ragnit,Windenburg,Rossitten,Tilsit kajInsterburg. Eĉ en la pleja sudo de la germanlingvaOrienta Prusio troveblas kuronaj loknomoj.

Kiam la germanaj regantoj deOrienta Prusio pli kaj pli ankaŭ akceptas kamparanojn el Ĵemajtio kaj aliaj partoj de Litovio kiel novaj setlantoj, la kuronoj kaj praprusoj jam havas privilegiitajn jurajn poziciojn. La patroflankaj prauloj deImmanuel Kant estas tiaj remigrintaj latviaj kuronoj, kiuj resetlis en la regiono ĉirkaŭ la delto de la riveroNemunas kaj ĉirkaŭ lakurona laguno.

Lingvo

[redakti |redakti fonton]

Intertempe la kurona lingvo adaptiĝis al lalatva lingvo, tiel ke la origina kurona lingvo nur estis parolata de malmultaj maljunuloj. En miksiĝo kun lapraprusa lingvo de laskalvoj (sude de la riveretoMinija) kaj la latvigita eks-kurona lingvo ekestis nova lingvaĵo, kiun oni nomas "nova kurona lingvo" (germaneNehrungskurisch, "duoninsula kurona lingvo"). Ekde la 15-a jarcento en la antaŭaj sudkuronaj pejzaĝoj ankaŭ vivis germanlingvanoj, praprusoj, Jemajtianoj kaj aliaj litovoj, tiel ke inter la kamparanoj ekestis lingvo, kiu havas latvajn, praprusajn, nov-kuronajn,platgermanajn kaj precipe litovajn vortojn, sed en la vortaro tamen signife malsamis de la "norma"litova lingvo.

La kampara loĝantaro ĝenerale estis plurlingva, sed nur tre malmultaj loĝantoj regis la norman germanan lingvon, kiu laŭ la regantoj deOrienta Prusio estis la lingvo de la eklezio, de la lernejoj kaj de la administro. Tiel la kristana eklezio adaptiĝis oferti diservojn jen en la germana, jen en la litova lingvo. La litova lingvo estis kompromiso, ĉar temis pri la lingvo kiun pli-malpli ĉiuj komprenis kaj kiun la pastroj povis lerni, ĉar ekzistis signife pli da skribaj dokumentoj en tiu ol en la aliaj baltaj lingvoj. Tamen multaj kristanaj paroĥoj restis sen pastro. Germanaj instruistoj kun konoj de la litova aŭ nov-kurona lingvoj ricevis aparte altajn salajrojn, por plenumi almenaŭ la instruistajn postenojn. La disvastiĝo de lagermana lingvo en la teritorio formale klare apartenanta alGermanio do estis tre malgranda. La lingvo de la regantoj nur disvastiĝis fine de la 19-a jarcento, kiam la kampara loĝantaro pli interesiĝis pri klerigo, ekaprezis la vastan germanlingvan literaturon kaj gazetaron, kaj krome ekdisvastiĝis la turismo kun ĉiam pli da germanaj gastoj en la regiono.

La kurona lingvo iĝis pura vira respektive marista sublingvo.

Lingvaj dokumentoj

[redakti |redakti fonton]
tombotabuloj en formo de ranoj en (Nida)

LaPatro nia

[redakti |redakti fonton]
Citaĵo
 Teve mūses, kur tu es danguj,

Garbiets ir taue vards.
Lai nāke taue karelīste.
Taue vale nuoase duoade ka is dange, ta ir us zeme.
Mūse diene maize duoade mums šuoadiene.
Ir paduoade mums mūse kalte,
Ka ir mes paduoadame mūsams kaltejams.
Ir nevede mums is pajundijuma,
Islidze mums nu piktume.
Tad taue ir ta kareliste un ta sile un ta šviesibe

Nu amžu lidz amžu. Amen 

Kuoa tie laužes ede (manĝokutimoj)

[redakti |redakti fonton]
  • Kad tie zvejes par labes saguvumes juoa dauge āspelnij, tap pirages cepte, tas jau pussvete tap uoazgrieste un duoate. (Kiam la fiŝistoj pro bonaj kaptoj pli multe enspezis, oni ankaŭ bakis kukojn, kiu jam sabate vespere estis tranĉita kaj donita.)
  • Svedienes deve tad sāles rāpučes ar pečānes brādes, apvirtes gribes, tie rudina tap ielikte, va ieliktes bruklines lasete is kāpe meze. (Dimanĉe oni donis tiam salitajn terpomojn kun porka rostaĵo, kuiritajn fungojn, kiuj aŭtune estis marinitaj, aŭ konservitajnvakciniojn el la arbaro de laduoninsulo.)
  • Ieliktes melines, kracines va aviečes deve nu kāde reze va us svediene pa edine. (Konservitajnmirtelojn,rubusojnframbojn oni donis nur je specialaj eventoj aŭ sur la dimanĉa pudingo.)

Religio

[redakti |redakti fonton]

La kuronoj kultivis la baltan prakristanan religion ĝis la 16-a kaj 17-a jarcento (vidu la artikolon prilitova mitologio). Sur la malnova tombejo deNida ankoraŭ ekzistas tomboj kun prakristanaj simboloj, kies lignaj tombotabuloj ĝenerale havis la formon derano, simbolo de la tera diino kaj de ŝiaj vivodonaj fortoj. Apude estis bildigataj birdetoj, sed ankaŭ floroj, serpentoj, arboj kaj ĉielosignoj. Kiam post la perforta kristanigo la nekristanaj simboloj estis malpermesitaj, oni ruze aldonis al la nekristanaj tombotabuloj kromajn krucojn kaj plejparte atingis ne devi detrui ilin.

Por la kurona loĝantaro deOrienta Prusio dum la jaro 1541 enSarkau kajRossitten, (la paroĥo "Kunzen", al kiu ankaŭ apartenis la lokoNida sur laKurona Duoninsulo) konstruiĝis kapeloj. Dum 1609 la pastro de la paroĥo "Kunzen" skribas, ke "plejparto de la kuronoj kaj litovoj ne scipovas kristane preĝi". Post episkopa vizito de la jaro 1670 estas notate, ke abunde ekzistas auĝuristoj kaj alispecaj konservantoj de la prakristanaj tradicioj. La kritikataj lokuloj defendis sin ke ili ne regis la germanan lingvon kaj tial ne komprenis la kristanajn predikojn, kaj sekve la luterana eklezio provis parte traduki la diservon per instruistoj al almenaŭ la litova lingvo. Pro tio, ke neniuj administraj aŭ ekleziaj oficialuloj parolis la kuronan lingvon, la lokuloj aparte tenis siajn nekristanajn kutimojn kaj kredojn, kiuj donis al ili sekurecon kaj kulturan identecon. Multaj germanlingvaj loĝantoj deOrienta Prusio superstiĉe timis la kuronajn loĝantojn, kaj suspektis ke ili povus esti en rilato al magio aŭ sorĉado.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Kuronoj"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp