Kurgano (ruseКурган) estasurbo enRusio, ĉefurbo deKurgana provinco, troviĝanta sur la maldekstra bordo de la riveroTobol (Тобол) (baseno de riveroObj) kaj proksimume 100 km for de la landlimo kunKazaĥio. Ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj en Uralo.
Jare1662 sur la loko de nuna Kurgano estis fondita fortikigita vilaĝo"Carevo Gorodiŝje" (Cara urbego). Nomo de urbo Kurgano estis donita laŭ apude situantakurgano. En la jaro1738 la fortikaĵo estis detruita kaj la vilaĝo eknomiĝisKurganskaja Sloboda, kaj en1782 ĝi ricevis statuson de la urbo Kurgano.
Kurgano servis origine kiel fortikaĵo, defendanta kamparon de nomadaj invadoj. Ĝi ankaŭ akceptis ekzilitojn kaj militkaptitojn. En 1895 preskaŭ duono de la 7000 loĝantoj estis ekzilitoj, inkluzive de polaj ribeluloj ekzilitaj post laJanuara Ribelo.
Komence de la19-a jarcento la urbo iĝis centro de komerco de agrikulturaj produktoj (greno, viando, ledo, lardo, butero). Evoluis industrio, prilaboranta krudajn agrikulturajn materialojn. Fine de la 19-a jarcento pro konstruado de laTranssiberia fervojo la urbo rapide ekdisvolviĝis. En Kurgano funkciis ĉirkaŭ 60 fabrikoj, en ĉirkaŭaĵoj vastiĝis plantejoj de legomoj kaj tabako. Dum laDua mondmilito al Kurgano estis evakuitaj pluraj fabrikoj, ofte kun personaro. En la 1950-aj jaroj, grandaj fabrikoj estis konstruitaj, kiuj hodiaŭ determinas la urbopejzaĝon. La urbo specialiĝas pri maŝinkonstruado kaj nutraĵoj.
En Kurgano funkcias unu el la plej grandaj hospitaloj en la mondo — la Rusia Scienca Centro de Ilizarov por Rekonstrua Traŭmatologio kaj Ortopedio, kiu specialiĝas pri la traktado de kompleksaj ortopediaj problemoj[1].