Kurda literaturo (en lakurmanĉa:Wêjeya Kurdî, en lasorana: وێژەی کوردی aŭ ئەدەبی کوردی) estas literaturo verkita en lakurda lingvaro[1][2]. La kurda literaturo ne estas tiel evoluigita kiel la aliaj literaturoj en la regiono (turka literaturo,persa literaturo). Ĝi originas el parola tradicio, kiu estis parte verkita en la 15-a kaj 16-a jarcentoj[3]. Tamen, ekzistas referencoj al libroj en la kurda tiel frue kiel la 9a jarcento[4]. Daŭris ĝis la 20-a jarcento ĝis elstara kurdaprozo disvolviĝis en lasorana[5].
La skriba literaturo konsistis plejparte elpoezio ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Pro politikaj kaj sociaj disvolviĝoj, la proporcio deprozo grandiĝis. En la 20-a jarcento limigoj kaj malpermesoj trafis la kurdan literaturon dum jardekoj en siaj hejmlandoj. Kiam la kurdoj elmigris al Eŭropo, ili disvolvis literaturon en ekzilo, kiu ne estis sensignifa por la literatura evoluo en la hejmlandoj.
Inter la ĉefverkistoj de la klasika kurda skribita literaturo, menciindas Jaziri, Ahmad Khani,Nali, Rumi Kurd, Khan Mansour kaj Shakeh, Gholamreza Arkavazi kaj Mastoora Ardalan. Inter nuntempaj verkistoj menciindas Shirko Bix, Abdullah Pashivo, Hejar kaj Heiman. Ĝenerale, kurda poezio estas historie multe pli granda ol kurda prozo[6].
Alia grava literatura lingvo, krom lasorana kaj lakurmanĉa, estas lagorana lingvo. Kvankam ĝi ne estas kurda, ĝi ankaŭ estas kalkulata kiel kurda literaturo. La gorana literaturo malkreskis en graveco tra la tempo. Pro sia proksimeco al Irano, ĉi tiu literaturo estis eĉ pli influita de la persa stilo ol de la kurmanĉa.
Kun la fino de laOtomana Imperio, la iama Kurdio estis dividita inter pluraj ŝtatoj (Turkio,Irako,Irano kajSirio). De tiam, kurda literaturo disvolviĝis malsame en la unuopaj partoj deKurdio. Neniu komuna literaturo kaj norma lingvo povis estiĝi pro la uzo de malsamaj alfabetoj kajmalsamaj dialektoj parolataj tie. Kurda literaturo tamen povis esti antaŭenigita en ekzilo sub limigitaj financaj kondiĉoj.
La kurdaj verkistoj loĝantaj en laArmena Sovetia Socialisma Respubliko eldonis en 1930 la gazetonRiya Teze en la latina alfabeto[7].
Kurda literaturo atingis sian pinton en la 1960-aj jaroj kun nomoj kiel Fêrîkê Ûsiv, Emerîkê Serdar, Wezîrê Eşo, Sîma Semend, Tosnê Reşîd, Ahmedê Hepo, kaj Ezîzê Îsko.
Inter la verkistoj de kurda deveno estas iuj, kiuj akiris konatecon per sia prozo, sed kiuj ne skribas en la kurda, sed en la turka, araba aŭ persa kiel B. Muhittin Zengane, Mahmud Taymur, Salim Barakat (araba), Nezir Bülbül (germane), Ali Eșref Derwișan, Mansur Yakutî (persa),Yașar Kemal kaj Bekir Yildiz (turko).
En ekzilo, la kurdaj verkistoj laboras plejparte izolite. Apenaŭ ekzistas taŭgaj tradukoj de iliaj verkoj, kio signifas ke ne ekzistas kritika respondo de legantoj, kiuj parolas aliajn lingvojn. Ili do dependas ĉefe de legantaro, ankaŭ kurdajelmigrintoj. en iliaj ekzilaj landoj. La ekzilitaj aŭtoroj estas plejparte persekutitaj en sia patrujo. Tial iliaj verkoj skribitaj en la kurda estas malpermesataj. Estas konataj du skoloj, tiu de Damas (Sirio, 1920-1946) kaj la sveda skolo (ekde 1960).
La aŭtoroj ekzilitaj inkluzivas:
La kurdoj en Sovetunio malgraŭ siaj malgrandaj nombroj havis la ŝancon ricevi edukadon en la kurda de baza ĝis universitata nivelo dum multaj jardekoj. Tio siavice kreis plurajn kurdajn verkistojn kaj esploristojn inter ili. La literaturaj verkoj de Qanate Kurdo kaj Arab Shamilov estas konataj ekzemploj de kurda prozo en la 20-a jarcento.


La unua latina alfabeto por la kurda (Hawar) estis kreita de Celadet Bedir Khan, la poeto kaj verkisto, kiu fuĝis Turkion en la 1920-aj jaroj kaj pasigis la ceteron de sia vivo en Sirio. Kreskinta kontakto kun la araba mondo kaj poste la okcidenta mondo kondukis al traduka movado inter kurdoj en Kurdio de Irako komence de la 20-a jarcento. Multaj klasikaj literaturaj verkoj de Eŭropo estis tradukitaj al la sorana.
Pli ol ducent kurdaj titoloj aperis en la 1990-aj jaroj. Iuj el la tre konataj nuntempaj kurdaj verkistoj el Turkio estas Firat Cewerî, Mehmed Uzun, Abdusamet Yigit, Mehmed Emin Bozarslan, Mahmud Baksi, Hesenê Metê, Arjen Arî kaj Rojen Barnas.

En la 1970-aj jaroj, organizaĵo nomata Korî Zaniyarî Kurd (la Kurda Scienca Konsilio) estis kreita por akademiaj studoj pri la kurda lingvo kaj literaturo.
La ĉefa akademia centro por kurda literaturo kaj lingvo en Eŭropo estas la Kurda Instituto de Parizo (Institut Kurde de Paris) fondita en 1983 kiu havas la plej gravan kurdan bibliotekon en la okcidenta mondo prikurdoj kajKurdio kaj kiu disponigas rete haveblajn dokumentojn.
(angla)Kurdlingva LiteraturoArkivigite je 2011-08-10 per la retarkivoWayback Machine , en:Encyclopædia Iranica (angla, inkl. referencoj)
(angla) T. Bois,Kurdish Folklore and Literature, Parto VI Kurdoj kaj Kurdio, Encyclopaedia of Islam.
(franca)Kurda Instituto de Parizo
(angla)Índekso de aŭtoroj de kurda literaturoArkivigite je 2009-01-01 per la retarkivoWayback Machine, Virginia Polytechnic Institute & State University.
(angla)Kurdish Literature, R. Izady, Kurda Akademio.
(angla)The Kurdish Language and Literature, Joyce Blau, profesoro pri la kurda lingvo kaj kulturo ĉeINALCO en Parizo.