Laĝenerala kuracisto estas specialisto pri ĝenerala medicino, ankaŭ konata kielfamilia kuracisto.
Folklora kuracisto estas nelicencita persono kiu praktikas la arton resanigi uzanta tradiciajn praktikojn, kuracherbaj kuraciloj kaj la potenco de sugesto.
Imre Ferenczy, en sia artikoloEsperanto kajmedicino[1] rakontas pri la agado de la du asocioj de esperantlingvaj medicinistoj: nomeTEKA (1908-1961) kajUMEA (ekde 1961), en kiuj aktivis diverslandaj medicinistoj kaj ĉefe japanoj, inter kiuj elstaris d-rojSeiho Nishi,Hideo Shinoda kajSaburo Yamazoe. Kuracistoj kunsidis kadre de UK-oj, eldonis gazetojn kaj en 1932 aperis la grava "Teknika Medicina Vortaro", kaj poste kelkaj aliaj vortaroj. En la 1970-aj jaroj aktivis ĉefe medicinistoj de orienteŭropaj landoj. Ekde 1997 UMEA organizis kongreson ĉiun duan jaron, ĉiam en orienteŭropaj landoj, escepte por unu fojo en Belgio (1977, 1979, 1981, 1983, 1985, 1987, 1989, 1991, 1993, 1995, 1997, 1999, 2001, 2003, 2005 kaj 2008). Kvankam estis kontaktoj kun aliaj organizoj, malsukcesis kun laMonda Organizaĵo pri Sano kaj kun laInternacia Ruĝa Kruco. Dum la lastaj jardekoj populariĝisYumeiho, nome kuracmetodo ĝustigantaj ostojn de la tuta korpo.