Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kupolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kupolo kajlanterno de laCappella del Presepio (Santa Maria Maggiore enRomo)
Kupolo de la Roko enJerusalemo kompletita en 691.

Kupolo (el lalatinacupula „malgrandatino“, eble ankaŭ el laaraba قبة,qubba, „kurbkovrita konstruaĵo, ĉambro“) estasarkitektura elemento kiu similas la kavan supran parton duonon desfero. La preciza difino estis demando pri konflikto. Ekzistas ankaŭ vasta gamo de formoj kaj specialecaj esprimoj priskribi ilin. Kupolo povas ripozi surrotondotamburo, kaj povas esti apogita per kolonoj aŭ pilastroj kiuj transiras al la kupolo tra murangulaj diagonaltraboj aŭ pendentivoj.lanterno povas kovri laokulon kaj povas havi alian kupolon.

Kupoloj havas longan arkitekturan genlinion kiu etendiĝas reen enprahistorion kaj ili estis konstruitaj elkoto,ŝtono,ligno,briko,betono,metalo,vitro, kajplasto laŭlonge de la jarcentoj. La simboleco asociita kun kupoloj inkludaskadavrodeponejon,ĉielon, kaj registarajntradiciojn kiuj same formiĝis dum tempo.

Kupoloj estis trovitaj ekde la komenco de la historio deMezopotamio, kio povas klarigi la etendan disvastiĝon de la formo. Ili estas trovitaj en lapersa,helenisma,romia, kajĉinaarkitekturoj en la mondo deAntikveco, same kiel inter kelkaj nuntempaj indiĝenaj konstru-tradicioj. Ili estis popularaj enbizanca arkitekturo kaj mezepokaislama arkitekturo, kaj ekzistas multaj ekzemploj deOkcidenteŭropo en laMezepoko. Larenesanca stilo disvastiĝis deItalio en la komenco de la moderna periodo. Akceloj enmatematiko,konstrumaterialoj, kaj produktad-teknikoj post tiu tempo rezultigis novajn kupolspecojn. La kupoloj de la moderna mondo povas esti trovitaj sur religiaj konstruaĵoj,leĝdonaj kameroj,sporto-stadionoj, kaj gamo da funkciaj strukturoj[1].

LaŭFrancisko Azorínkupolo estasDuonsfera, elipsoida aŭ paraboloida, supro de konstruaĵo.[2] Li indikasetimologion el la latinacupula, elcupa (barelo). Kaj li aldonas la teknikajn specifaĵojn kunlanterno kajtamburo, sur trumpoj kaj sur pendantivoj.[3]

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La termino kupolo[4] devenas el laitalacupola kun radikojlatinajcupella kaj tiuj de lagreka lingvokupellon, kiu signifas "taseto" (cupa, en latina =taso). La vorto rilatas konsekvence kun la karaktera formo de tiu kovrotipo. Rimarkindas ke en aliaj lingvoj, kiel enanglafranca, la termino ekvivalento estas"dome", derivita same el la latina 'doma' aŭ de la greka 'dôma'. La vorto"domo" estas registrita kiel sinonimo en kelkaj nacilingvaj vortaroj kiaj la vortaro de laReal Academia Española.[5] La lingvoj kiuj uzas "dome" por kupolo, poste uzaskupolo por la supra kupoleto kiu fermasokulon de lalanterno, dokupoletosurkupoleto.

Terminaro

[redakti |redakti fonton]
Komparo de ĝenra "vera" arko (maldekstre) kaj konzilenhava arko (dekstre).

Kupolo estas rondoforma volbo farita el ĉu kurbaj segmentoj aŭ el ŝelo rivolua, signifearkon rotacianta ĉirkaŭ sia centra vertikala akso.[6] La terminaro uzata estis fonto de polemiko, kun senkongrueco inter fakuloj kaj eĉ ene de unuopaj tekstoj, sed la termino "kupolo" povas esti konsiderata "ĝeneraliga vorto por priskribi hemisferan aŭ similan arkan elementon."[7]

Foje nomataj "falsaj" kupoloj,ŝajnvolbaj kupoloj atingas siajn formojn per etendo de ĉiu horizontala tavolo de ŝtonoj supren iom pli for ol tiu malsupra ĝis ili renkontiĝas ĉe la pinto.[8] "Falsa" kupolo povas aludi ankaŭ al ligna kupolo.[9] "Veraj" kupoloj ŝajne estas tiuj kies strukturo estas en stato de elpremo, kun konstituantaj elementoj de kojn-formajdoveloj, kies limoj kuniĝas linie kun centra punkto. La valideco de tio estas neklara, ĉar kupoloj konstruitaj subgrunde kun menzulenhavaj ŝtonaj tavoloj estas ankaŭ sub elpremo el la ĉirkaŭa tero.[10]

Tamburo estas strukturakonstruelemento situado en la bazo de kupolo kiel plilongejo kaj subtenilo. En la plej parto tamburoj estascilindraj, sed ili povas esti ankaŭplurlateraj, ĝeneraleoklateraj. LaŭFrancisko Azoríntamburo estasSurvolba, cilindra konstruaĵo, similforma al ordinara tamburo.[11] Li indikasetimologion el la arabatambur (tamburo).[12]

Tipoj

[redakti |redakti fonton]
Bulbokupoloj en la Katedralo Vasilij Blaĵennij,Moskvo.

Labulbokupolobulba kupolo (cepokupolo) estas sube ŝveliĝanta, supre pintiĝanta, konkava, arklinia konstrua formo, kiu ricevis sian nomon pro simileco al formo debulbo (cepo). Ĝi estas ne vera kupolo, sed angultura tipo. Ĝi estas ofta en la bizanca kaj rusa konstruartoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Komenca historio kaj simplaj kupoloj

[redakti |redakti fonton]
Apaĉawigwam, fotita de Edward S. Curtis, 1903

Kulturoj elprahistoriaj al modernaj epokoj konstruis kupolhavajn loĝejojn uzante surlokajn materialojn. Kvankam oni ne scias kiam la unua kupolo estis kreita, oni malkovris sporadajn ekzemplojn de fruaj kupolhavaj strukturoj. La plej frua malkovrita povus esti kvar malgrandaj loĝejoj faritaj elmamutaj dentegoj kaj ostoj. La unua estis trovita de farmisto en Meŝriĉ, Ukrainio, en 1965 dum li estis elfosinta en sia kelo kaj arkeologoj elterigis tri pliajn.[13] Ili datas el 19,280 - 11,700 a.K.[14]

Enmodernaj tempoj, la kreado de relative simplaj kupolecaj strukturoj estis dokumentita inter variaj indiĝenaj popoloj ĉirkaŭ la mondo. Lavigvamo estis konstruita deIndianoj uzante arkoformajn branĉojn aŭ fostojn kovritaj per herbo aŭ haŭtaĵoj. LaEfeoj de centra Afriko konstruis similajn kabanetajn strukturojn, uzante foliojn kiel kovraĵoj.[15] Alia ekzemplo estas laiglo, ŝirma konstruaĵo el blokoj de kompakta neĝo kaj uzataj deInuitoj, inter aliaj. LaHimboj deNamibio konstruas "dezertajn iglojn" el branĉoj kaj koto por uzado kiel portempa ŝirmiloj ĉe sezonaj paŝtokampadejoj, kaj kiel konstantaj hejmoj por malriĉuloj.[16] Eksterordinare fajnaj kabanaj kupoloj de sun-bakita argilo de 20 futoj diametre, 30 futoj alte, kaj preskaŭ parabolaj kurbe, estas konataj elKameruno.[17]

Kupolhava domo deHimboj.

La historia disvolvigo el strukturoj kiaj tiuj al pli prilaboritaj kupoloj ne estas bone dokumentata. Ke la kupolo estis jam konata en la fruaMezopotamio povas klarigi la ekziston de kupoloj kaj enĈinio kaj en laOkcidenta civilizo en la unua jarmilo a.K.[18] Alia klarigo, tamen, estas ke la uzado de kupolformo en konstruado ne havis ununuran punkton de origino kaj estis ofta en preskaŭ ĉiuj kulturoj laŭlonge antaŭ kupoloj estis konstruitaj el daŭreblaj materialoj.[19]

Konzolhavaj ŝtonaj kupoloj troviĝis el laNeolitika periodo en laAntikva Proksima Oriento, kaj en Mezoriento al Okcidenta Eŭropo el antikveco.[20][21] La reĝoj deAkemenida Persio havigis aŭdiencojn kaj festivalojn en kupolecaj tendoj derivitaj el la nomadaj tradicioj de Centrazio.[22] Simplaj kupolecaj maŭzoleoj ekzistis en la Helenisma periodo.[23] La restaĵoj de granda kupolhava cirkla halo en la ĉefurbo de laPartia Imperio nomeNisa estis datitaj el eble la unua jarcento a.K., montrante "...la ekziston de monumenta kupoleca tradicio en Centrazio kiu ĝis tiam estus estinta nekonata kaj kiu ŝajne antaŭis al la Romiimperiaj monumentoj aŭ almenaŭ estis disvolviĝintaj sendepende el ili.[24] Ĝi ŝajne havis lignan kupolon.[25]

Ĉinio

[redakti |redakti fonton]
Modelo de la tombo Lei Ĉeng Uk Han (25–220 n.e.).

Survivis malmulte de antikvaĈina arkitekturo, pro la etenda uzado de ligno kiel ĉefakonstrumaterialo. Survivis tamen brikaj kaj ŝtonaj volboj uzitaj en tombokonstruado, kaj oni uzis ankaŭ konzolkupolojn, sed rare, en tomboj kaj temploj.[26] La plej fruaj veraj kupoloj troviĝantaj en ĉinaj tomboj estis neprofundaj klostrovolboj, nomitajsimian jieding, derivitaj el la Han uzado debarelvolboj. Malkiel la klostrovolboj de Okcidenta Eŭropo, la anguloj estas ĉirkaŭitaj kiam ili supreniras.[27] La unua konata ekzemplo estas brika tombo el la fino de laOkcidenta Han-periodo, proksime al la nuntempa urbo Ksiangĉeng enHenana Provinco. Tiuj kvarflankaj kupoloj uzis malgrandajn implikitajn brikojn kaj ebligis kvadratan lokon apud la enirejon de tombo sufiĉe granda por enhavi kelkajn kadavrojn, kiuj povus esti uzitaj por funebraj ceremonioj. La tekniko de implikitaj brikoj estis rapide adoptitaj kaj kvarflankaj kupoloj iĝis disvastigitaj ekster Henano fine de la unua jarcento n.e.[28]

Modelo de tombo trovita kun neprofunda vera kupolo el fino de laHan dinastio (206 a.n.e. – 220 n.e.) videblas en la Muzeo de Kantono.[29] Alia nome la tombo Lei Ĉeng Uk Han (25–220 n.e.), troviĝinta en Hongkongo en 1955, havas dezajnon oftan ĉe tomboj de la Orienta Han dinastio (25 n.e. – 220 n.e.) en Suda Ĉinio: nome barelvolba enirejo kondukanta al kupolhava antaŭhalo kun barelvolbaj ĉambroj branĉiĝantaj el ĝi laŭ krucformo. Ĝi estas la nura tia tombo kiu estis trovita en Hongkongo kaj estas ekspoziciita kiel parto de la Hongkonga Muzeo de Historio.[30][31]

Dum la epoko de laTri Reĝlandoj (220–280), la "kruc-junta kupolo" (siĝuksuanjinŝi) disvolviĝis dum la dinastiojWu kajOkcidenta Jin sude de la riveroJangzio, havantaj arkojn elkonstruitajn el la anguloj de kvadrata ejo ĝis ili renkontiĝas kaj kuniĝas en la centro. Tiuj kupoloj estis pli fortaj, havis pli deklivan angulon, kaj povis kovri pli grandajn areojn ol la relative neprofundaj klostrovolboj. Post iom da tempo, ili iĝis pli altaj kaj pli larĝaj. Estis ankaŭ konzolvolboj, nomitajdiese, kvankam tiuj estas la plej malforta tipo.[32] Kelkaj tomboj de laSong dinastio (960–1279) havis abelujajn kupolojn.[29]

Persio

[redakti |redakti fonton]
Moskeo Ŝeiĥ Lotfallah,Isfahano,Irano.

Persa arkitekturo ŝajne heredis arkitekturan tradicion de kupol-konstruado el la plej fruaj Mezopotamiaj kupoloj.[33] Pro la malabundo de ligno en multaj areoj de laIrana Altebenaĵo kaj de laGranda Irano, kupoloj estis grava parto de la popola arkitekturo laŭlonge de la Persia historio.[34] La persa invento de latrumpo, nome serio de koncentraj arkoj formantaj duon-konuson ĉe la angulo de ĉambro, kiu ebligis la transiron el la muroj de kvadrata ĉambro ĝis oklatera bazo por kupolo en maniero sufiĉe fidinda por grandaj konstruaĵoj kaj tial kupoloj iĝis ĉefa elemento de la persa arkitekturo kiel rezulto.[35] Antaŭislamaj kupoloj en Persio estis ofte duon-elipsaj, kun pintohavaj kupoloj kaj tiuj kun konusformaj eksteraj konkoj estis la plimulto de la kupoloj en la islamaj periodoj.[36]

La areo de nordorienta Irano estis, kun Egiptio, unu el du elstaraj areoj por fruaj disvolvigoj en islamaj kupolhavaj maŭzoleoj, kiuj aperis en la deka jarcento.[37] LaSamanida Maŭzoleo enTransoksiano datas el epoko antaŭ 943 kaj estas la unua kiu havis trumpojn kreantajn regulaj oklateron kiel bazo por la kupolo, kio poste iĝis la norma praktiko. Ankaŭ cilindraj aŭ plurlateraj planoj de turtomboj kun konusaj tegmentoj sur kupoloj ekzistis dekomence en la 11a jarcento.[34]

Kupolo de la Mir-i-Arab Madrasa enBuĥaro,Uzbekio.

La elstaruloj de laSelĝuka Imperio konstruis tomboturojn, nomitajn "Turkaj Trianguloj", same kiel kubajn maŭzoleojn kovritajn de varieco de kupolformoj. Selĝukaj kupoloj inkludis konusajn, duoncirklajn, kaj pintajn formojn en unu aŭ du konkoj. Neprofundaj duoncirklaj kupoloj ĉefe troviĝas el la Selĝuka epoko. La duoble-konkaj kupoloj estis ĉu diskontinua aŭ kontinua.[38] La kupola fermaĵo de la Jameha Moskeo de Isfahano, konstruita en 1086-7 fare deNizam al-Mulk, estis la plej granda konstrukupolo en la tiama islama mondo, havis ok ripojn, kaj enkondukis novan formon de angultrumpo kun du kvaronkupoloj kiuj subtenas mallongan barelvolbon. En 1088 Tāj-al-Molk, rivalo de Nizam al-Mulk, konstruis alian kupolon en la mala pinto de la sama moskeo kun interplektitaj ripoj formantaj kvin-pintajn stelojn kaj kvinlaterojn. Tiu estis konsiderata la marko de la Selĝuk-tipa kupolo, kaj ĝi povus inspiri postajn modelojn kaj la kupolojn de la Il-Ĥanlanda periodo. La uzado de kaheloj kaj de ebena aŭ pentritaj gipso por ornami la kupolinternaĵojn, anstataŭ brikojn, pliiĝis dum la epoko de la Selĝukoj.[34]

Kupolo de la Maŭzoleo de Gur-i Emir enSamarkando (frue de la 14a jarcento).

Dekomence en la epoko deIlĥanlando, persaj kupoloj atingis sian finan formon de strukturaj subteniloj, zono de transiro, tamburoj kaj konkoj, dum posta evoluo estis limigita al variaĵoj en la formo kaj geometrio de konkoj. Tipaj de tiuj kupoloj estas la uzado de altaj tamburoj kaj de kelkaj tipoj de diskontinuaj duoblaj konkoj, kaj en tiu epoko okazis ankaŭ la disvolvigo de trioblaj konkoj kaj de internaj plifortigiloj. La konstruado de tomboturoj pliiĝis.[39] La 7.5-metra granda duobla kupolo de la maŭzoleo de Soltan Baĥt Agha (1351–1352) estas la plej frua konata ekzemplo en kiu ambaŭ konkoj de la kupolo havas gravajn diferencajn profilojn, kiuj rapide etendiĝis tra la tuta mondoregiono.[40] La disvolvigo de pli altaj tamburoj pluis ankaŭ dum la Timurida periodo.[34] La grandaj, bulboformaj, flutecaj kupoloj sur altaj tamburoj kiuj estas tipaj de la 15-a-jarcenta Timurida arkitekturo estis la kulmino de la centrazia kaj irana tradicio de altaj kupoloj kun kovriloj de emajlitaj kaheloj ĉu bluaj ĉu alikoloraj.[41]

La kupoloj de laSafavida dinastio (1501–1732) estas karakterizitaj per distingiga bulboprofilo kaj estas konsiderataj la lasta generacio de persaj kupoloj. Ili estas ĝenerale pli maldikaj ol pli fruaj kupoloj kaj estas ornamitaj per varieco de koloraj emajlitaj kaheloj kaj komplikaj vegetalaj modeloj, kaj ili estis influaj sur tiuj de aliaj islamaj stiloj, kiel ekzemple ĉe la mogola arkitekturo de Hindio.[42] Troigita stilo de cepoforma kupolo sur mallonga tamburo, kiel videblas en la funebra monumento Ŝah Ĉeragh (1852–1853), por unua fojo aperis en laKaĝara periodo. Kupoloj restis gravaj en modernaj maŭzoleoj, kaj kupolhavajcisternoj kajglacidomoj restas oftaj trovitaĵoj en la kamparo.[34]

Romio kaj Bizanco

[redakti |redakti fonton]
Pentraĵo de Giovanni Paolo Pannini montranta la internon de la kupolo de laPanteono de Romo.

Romiaj kupoloj troviĝis ĉebanejoj, vilaoj, palacoj kaj tomboj.Okuloj estas oftaj trajtoj.[43] Ili estas kutime duonsferaj laŭ formo kaj parte aŭ tute kaŝitaj en la ekstero. Por subteni la plifortigon de la horizontalaj subteniloj de granda duonsfera konstrukupolo, la subtenaj muroj estis konstruitaj trans la bazo ĝis almenaŭ la kruroj de la kupolo, kaj la kupolo estis poste foje kovrita per konusa aŭ plurlatera tegmento.[44]

Kupoloj atingis monumentajn grandojn en la RomiaImperia periodo.[45] Romiaj banejoj ludis gravegan rolon en la disvolvigo de kupolhavaj konstruaĵoj ĝenerale, kaj de monumentaj kupoloj aparte. Malgrandaj kupoloj en banejoj el la 2a kaj 1a jarcentoj a.n.e. videblas enPompejo, en lamalvarmejoj de la Termoj Stabianoj kaj en la Termoj de la Forumo.[45][46] Tamen, la etenda uzado de kupoloj ne okazis antaŭ la 1a jarcento n.e.[47] La kresko de kupolhavaj konstruaĵoj pliiĝis en la epokoj de laimperiestro Nerono kaj de laFlavianoj en la 1a jarcento n.e., kaj dum la 2a jarcento. Centro-planitaj haloj iĝis pli kaj pli tre gravaj partoj de palacoj kaj de palacvilaaj planoj jam komence de la 1a jarcento, servantaj kiel ŝtataj bankedejoj, aŭdiencejoj kaj tronejoj.[48] LaPanteono, templo en Romo kompletigita de laimperiestro Hadriano kiel parto de la Banejoj deAgripo, estas la plej fama, plej bone konservita, kaj la plej granda Romia kupolo.[49] Segmentitaj kupoloj, faritaj el radie konkavaj kojnoj aŭ el alterne konkav-ebenak kojnoj, aperis dum la epoko de Hadriano en la 2a jarcento kaj fakte plej bone konservitaj ekzemploj de tiu stilo estis datitaj el tiu periodo.[50]

En la 3-a jarcento, oni ekkonstruis imperiajnmaŭzoleojn kiel kupolhavaj rotondoj, anstataŭ kieltumulaj aŭ alitipaj strukturoj, sekvante similajn monumentojn faritajn por privataj civitanoj.[51] La tekniko de konstrua malpezigo de kupoloj pere de implikitaj malplenaj ceramikaj tuboj poste disvolviĝis en Nordafriko kaj Italio fine de la tria kaj komence de la kvara jarcentoj.[52] En la 4a jarcento, Romiaj kupoloj ekabundis pro la ŝanĝoj laŭ kiuj oni konstruis la kupolojn, kiel la antaŭnigoj de teknikoj pricintrado kaj la uzado de brikakrucnervuraj volboj.[53] La elektita materialo en la konstruado laŭgrade transiris dum la 4a kaj 5a jarcentoj el ŝtonaj aŭ cementaj brikoj al pli malpezaj brikoj en fajnaj konkoj.[54] Oni ekkonstruis baptejojn laŭ la maniero de kupolhavaj maŭzoleoj dum la 4a jarcento en Italio. La oklatera Laterana Baptejo aŭ baptejo de la Sankta Tombejo eble estis la unua, kaj tiu stilo etendiĝis dum la 5a jarcento.[55] Ĉirkaŭ la 5a jarcento, ekzistis strukturoj kun malgrand-skalaj kupolhavaj krucplanoj tra la tuta kristana mondo.[56]

Origine kristana preĝejo,Hagia Sofia (532–537) konstruigita de laBizanca imperiestroJustiniano la Granda estis la plej granda katedralo en la mondo dum preskaŭ unu jarmilo.

Je la fino de laOkcidenta Romia Imperio, kupoloj iĝis markila trajto de arkitekturo de preĝejoj en la survivintaOrienta Romia — aŭ "Bizanca" — Imperio.[57] Tiu preĝejo konstruita en la 6-a jarcento fare de laBizanca imperiestroJustiniano la Granda uzis la kupolkrucan unuon je monumenta skalo, kaj liaj arkitektoj faris la kupolan brik-volban centran planon normiga tra la tuta Romia oriento. Tiu diverĝo kun la Romia okcidento en la dua triono de la 6-a jarcento povas esti konsiderita komenco de"Bizanca" arkitekturo.[58] LaHagia Sofia estis originala kaj plinoviga dezajno sen konataj antaŭaĵoj en la maniero kiel ĝi kovras la bazilikan planon per kupolo kaj duon-kupoloj. Periodaj tertremoj en la mondoregiono okazigis tri partajn falojn de la kupolo kaj tial necesis riparadon.[59]

"Kruc-kupolaj unuoj", pli sekura struktura sistemo kreita per subtenado de kupolo en la kvar flankoj per larĝaj arkoj, iĝis normiga elemento je pli malgranda skalo en la posta bizanca arkitekturo de preĝejoj.[60][61] La plano de kruco en kvadrato, kun unusola kupolo ĉe la kruciĝo de kvin kupoloj en kvinpinta modelo, iĝis tre populara en la Meza Bizanca Periodo (ĉirkaŭ 843–1204).[62][63][60] Ĝi estis la plej ofta plano por preĝejoj el la deka jarcento ĝis lafalo de Konstantinopolo en 1453.[64] Kupoloj sur cirklaj aŭ plurlateraj tamburoj truitaj per fenestroj finfine iĝis la normiga stilo, inkludante regionajn trajtojn.[65]

En la Bizanca periodo, la kupoloj estis normale duonsferaj kaj havis, kun porokazaj esceptoj, fenestrohavajn tamburojn. Ĉiuj el la survivantaj ekzemploj en Konstantinopolo estas ripohavaj aŭ kukurboformaj kupoloj, kun la dividaĵoj korespondaj al la nombro de fenestroj. Kovrado de kupoloj gamis el simple ceramika kahelo ĝis pli multekosta, pli daŭrebla, kaj pli form-kongruebla plumba ŝirmado. Oni uzis ankaŭ metalajn krampojn inter ŝtonaj kornicblokoj, metalajn ligilojn kaj metalajn ĉenojn por stabiligi la kupolkonstruaĵojn.[66] La tekniko uzi duoblajn konkojn por kupoloj, kvankam revivigita en laRenesanco, originiĝis en la Bizancarkitektura praktiko.[67]

Arabaj kaj islamaj kupoloj

[redakti |redakti fonton]
LaKupolo de la Roko enJerusalemo.

La areoj de Sirio kajPalestino havas longan tradicion de kupolhava arkitekturo, inkludante eĉ lignajn kupolojn laŭ formoj priskribitaj kiel "konusecaj", aŭ similaj alstrobiloj. Kiam fortoj de la islamaj araboj konkeris la regionon, ili uzis lokajn metiistojn por siaj konstruaĵoj kaj ĉirkaŭ la fino de la 7-a jarcento, la kupolo estis iĝinta arkitektura simbolo deIslamo.[68] Krom ĉe religiaj konstruaĵoj, kiel ĉe laKupolo de la Roko, oni uzis kupolojn ankaŭ super aŭdiencejoj kaj tronejaj haloj de la palacoj deOmajadoj, kaj kiel parto deporĉoj,pavilonoj,fontanoj,turoj kaj lavarmigejoj debanejoj. Miksante arkitekturajn trajtojn kaj de Bizanca kaj de Persia arkitekturoj, la kupoloj uzis kajpendentivojn kajtrumpojn kaj estis faritaj laŭ vario de formoj kaj materialoj.[69] Kvankam la arkitekturo en la mondoregiono dekadencis post la translokigo de la ĉefurbo el Damasko al Irako dum la regado de laAbasidoj en 750, moskeoj konstruitaj dum revivigo fine de la 11-a jarcento kutime sekvis la Omajadan modelon.[70] Fruaj versioj de bulboformaj kupoloj videblas en mozaikaj ilustraĵoj en Sirio el la Omajada periodo. Ili estis uzitaj por kovri grandajn konstruaĵojn en Sirio post la 11-a jarcento.[71]

LaGranda Moskeo de Kordovo enhavas la unuajn konatajn ekzemplojn de la tipo de kruc-arka kupolo.[72] La uzado de angulaj pendentivoj por subteni kupolojn estis disvastigita en laIslama arkitekturo ĉirkaŭ la 10-a kaj 11-a jarcentoj.[62] Fakte jam post la 9-a jarcento,moskeoj en Nordafriko ofte havis malgrandan ornaman kupolon super lamihrabo. Aldonaj kupoloj estis foje uzataj ĉe la anguloj de la mihraba muro, ĉe la enirejo, aŭ ĉe la kvadratturajminaretoj.[73] Egiptio, kun nordorienta Irano, estis unu el la du areoj elstaraj pro la frua disvolviĝo en islamaj maŭzoleoj, jam el la 10-a jarcento.[74] Fatimidaj maŭzoleoj estis ĉefe simplaj kvadrataj konstruaĵoj kovritaj per kupolo. Kupoloj estis mildaj aŭ ripohavaj kaj havis karakteran Fatimidan "kil"-forman profilon.[75]

Mocaraba kupolo de la Ĉambro de Du Fratinoj enAlhambro enGranado.

Stelformaj kupoloj triĝantaj ĉe lamaŭra palacoAlhambra enGranado,Hispanio, nome ĉe laHalo de Abenceraĝoj (ĉirkaŭ 1333–91) kaj ĉe la Halo de Du Fratinoj (ĉirkaŭ 1333–54), estas eksterordinare disvolviĝintaj ekzemploj de mocarabaj kupoloj.[76] En la unua duono de la dekkvara jarcento, ŝtonblokoj anstataŭis brikojn kiel ĉefa konstrumaterialo en la kupolkonstruado deMamluka Egiptio kaj, dum la daŭro de 250 jaroj, oni konstruis ĉirkaŭ 400 kupolojn en Kairo por kovri la tombojn de Mamlukajsultanoj kajemiroj.[77] Kupolprofiloj estis tre variaj, kaj oni uzis "kil-formajn", bulboformajn,ogivajn, subtenitajn kupolojn, kaj plurajn aliajn. Sur la tamburoj, la anguloj estisĉanfrigitaj, kaj foje deklivaj al ekstero kaj oni uzis trioblajn fenestrojn laŭ tri-loba aranĝo de la flankoj.[78] Bulboformaj kupoloj ĉe minaretoj estis uzitaj en Egiptio el ĉirkaŭ 1330, kaj etendiĝis al Sirio en la sekva jarcento.[79] En la dekkvina jarcento, pilgrimado al kaj florado de komercaj rilatoj enProksima Oriento eksponis laMalaltajn Landojn de nordokcidenta Eŭropo al la uzado de bulboformaj kupoloj el la arkitekturo deOriento kaj tiaj kupoloj ŝajne iĝis asociaj kun la urbo Jerusalemo. Mult-etaĝajspajroj kun trunkitaj bulboformaj kupoloj subtenantaj pli malgrandajn kupolojn aŭ kronoj populariĝis en la deksesa jarcento.[80]

Okcidenteŭropaj kupoloj

[redakti |redakti fonton]

Itala arkitekturo de preĝejoj de la fino de la sesa jarcento ĝis la fino de la oka jarcento estis influita malpli de la tendencoj de Konstantinopolo ol de varieco de Bizancprovincaj planoj.[81] Je lakronigo deKarolo la Granda kielnova imperiestro, bizancaj influoj estis forte anstataŭitaj per revivigo de pli fruaj okcidentaj konstrutradicioj. Kelkaj esceptoj estis ekzemploj de fruaj kvinpintaj preĝejoj ĉeMilano kaj apudCassino.[81] Alia estas laAĥenpalaca Kapelo. Ties kupolhava oklatera desegno estis influita de Bizancaj modeloj.[82][83] Ĝi estis la plej granda kupolo norde de Alpoj en tiu tempo.[84]Venecio,Suda Italio kajSicilio estis avangardejoj de la Mezbizanca arkitektura influo en Italio.[85]

Kupoloj en laRomanika arkitekturo estas ĝenerale troveblaj ennavokruciĝaj turoj ĉe la interkruciĝo denavo kajtransepto, kio kaŝas la kupolojn ekstere.[86] Ili estas tipe oklateraj laŭ plano kaj uzas angulajn trumpojn por translokigi kvadratan platformon al taŭga oklatera bazo.[87] Ili aperas "en konekto kun la bazilikoj preskaŭ tra tuta Eŭropo" inter 1050 kaj 1100.[88] Ankaŭ laKrucmilitoj, ekde 1095, ŝajne influis la kupolhavan arkitekturon en Okcidenta Eŭropo, aparte en areoj ĉirkaŭ laMediteranea Maro.[89] LaTemplanaj Kavaliroj, kiuj havis sidejon en Palestino, konstruis serion de centreplanitaj preĝejoj tra tuta Eŭropo laŭ la modelo de la Preĝejo de la Sankta Tombo, dum ankaŭ laKupolo de la Roko estis grava influo.[90] En sudokcidenta Francio, estis ĉirkaŭ 250 kupolhavaj romanikaj preĝejoj nur en la regionoPérigord sole.[91] La uzado de pendentivoj por subteni kupolojn en la regionoAkvitanio region, anstataŭ la trumpoj pli tipaj de la okcidenta mezepoka arkitekturo, forte montras bizancan influon.[92] Gotikaj kupoloj estas pli maloftaj pro la uzado dekrucvolboj super navoj, dum krome la preĝejoj havis kruciĝojn kutime fokusitaj anstataŭe al altajspajroj, sed estas ekzemploj ankaŭ de malgrandaj oklateraj kruciĝaj kupoloj en katedraloj dum la stilo disvolviĝis el la Romaniko.[76]

Rusaj kupoloj

[redakti |redakti fonton]

Otomanaj kupoloj

[redakti |redakti fonton]

Italrenesancaj kupoloj

[redakti |redakti fonton]

Sudaziaj kupoloj

[redakti |redakti fonton]

Modernaj kupoloj

[redakti |redakti fonton]

Famaj kupoloj

[redakti |redakti fonton]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Брунов Н. И. Очерки по истории архитектуры. Том 1, стр.322-330ruse
  2. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 122.
  3. Azorín, samloke.
  4. Definición de cúpula en RAE
  5. http://buscon.rae.es/draeI/SrvltGUIBusUsual?LEMA=domo Domo en RAE.
  6. Hourihane, Colum, ed. (2012). The Grove Encyclopedia of Medieval Art and Architecture. Oxford University Press.ISBN 978-0-19-539536-5. p.301.[1] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  7. Dodge, Hazel (1984). Building Materials and Techniques in the Eastern Mediterranean from the Hellenistic Period to the Fourth Century AD (PhD Thesis ed.).Newcastle University. pp. 265-266[2]Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 3an de Januaro 2016.
  8. Huerta, Santigo (2007). "Oval Domes: History, Geometry and Mechanics" (PDF). Nexus Network Journal (SAHGB Publications Limited) 9 (2): 211–248. doi:10.1007/978-3-7643-8699-3_4 p. 212.[3] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  9. Hourihane, Colum, ed. (2012). The Grove Encyclopedia of Medieval Art and Architecture. Oxford University Press.ISBN 978-0-19-539536-5. p.302.[4] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  10. Wright, G.R.H. (2009). Ancient Building Technology, Volume 3: Construction (2 Vols) (illustrated ed.). BRILL.ISBN 978-9-004-17745-1.[5] Alirita la 3an de Januaro 2016. pp. 179-180, 188.
  11. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 197.
  12. Azorín, samloke.
  13. Hitchcock, Don, Mezhirich - Mammoth Camp,[6] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  14. Palmer, Douglas; Pettitt, Paul; Bahn, Paul G. (2005). Unearthing the past: the great archaeological discoveries that have changed history (Ilustracia eld.). Globe Pequot.ISBN 978-1-59228-718-5. p. 24[7]Arkivigite je 2016-04-13 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 3an de Januaro 2016.
  15. Wilkie, David S.; Morelli, Gilda A. (2000). "Forest Foragers: A Day in the Life of Efe Pygmies in the Democratic Republic of Congo". Cultural Survival Quarterly (Cambridge, MA: Cultural Survival, Inc) 24 (3).[8] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  16. Crandall, David P. (2000). The Place of Stunted Ironwood Trees: A Year in the Lives of the Cattle-herding Himba of Namibia. New York, NY: Continuum International Publishing Group, Inc.ISBN 978-0-82641-270-6. pp. 34-35[9] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  17. Creswell, K. A. C. (January 1915). "Persian Domes before 1400 A.D.". The Burlington Magazine for Connoisseurs (The Burlington Magazine Publications, Ltd.) 26 (142): 146–155. p. 155[10] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  18. Hill, Donald Routledge (1996). A history of engineering in classical and medieval times (Illustrated ed.). New York, NY: Routledge.ISBN 978-0-415-15291-4. p. 69.[11] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  19. Smith, Earl Baldwin (1950). The Dome: A Study in the History of Ideas. Princeton, NJ: Princeton University Press.ISBN 0-691-03875-9. p. 6.[12] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  20. Leick, Gwendolyn, ed. (2003), "Dome", A Dictionary of Ancient Near Eastern Architecture, London and New York: Taylor & Francis,ISBN 978-0-203-19965-7 p. 64.[13] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  21. Mainstone, Rowland J. (2001). Developments in Structural Form (2 ed.). Architectural Press.ISBN 978-0-7506-5451-7. p. 116.[14][rompita ligilo] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  22. Smith, Earl Baldwin (1950). The Dome: A Study in the History of Ideas. Princeton, NJ: Princeton University Press.ISBN 0-691-03875-9. pp. 81-82[15] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  23. Grabar, Oleg (Decembro 1963). "The Islamic Dome, Some Considerations". Journal of the Society of Architectural Historians 22 (4): 191–198. doi:10.2307/988190. p. 194.[16] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  24. "Grabar, Oleg (Decembro 1963). "The Islamic Dome, Some Considerations". Journal of the Society of Architectural Historians 22 (4): 191–198. doi:10.2307/988190. p. 192[17] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  25. Ashkan, Maryam; Ahmad, Yahaya (Novembro 2009). "Persian Domes: History, Morphology, and Typologies". Archnet-IJAR (International Journal of Architectural Research) 3 (3): 98–115. p. 99.[18] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  26. Kuiper 2011, pp. 266–267.
  27. Dien 2007, pp. 79–80.
  28. Nickel 2015, p. 55.
  29. 29,029,1Needham & Gwei-Djen 1962, p. 167.
  30. lcsd 2014.
  31. Tsan-wing & Kin-wah 2001, p. 294.
  32. Dien 2007, p. 79.
  33. Spiers 1911, p. 957.
  34. 34,034,134,234,334,4O'Kane 1995.
  35. Creswell 1915a, p. 148.
  36. Ashkan & Ahmad 2009, p. 113.
  37. Grabar 1963, pp. 192–194.
  38. Ashkan & Ahmad 2009, pp. 102, 104, 105, 113.
  39. Ashkan & Ahmad 2009, pp. 105, 110.
  40. Ashkan & Ahmad 2009, p. 106.
  41. Peterson 1996, p. 68.
  42. Ashkan & Ahmad 2009, pp. 102, 108–109.
  43. Lehmann 1945, pp. 247, 254–255.
  44. Smith 1950, p. 9.
  45. 45,045,1Lehmann 1945, p. 249.
  46. Winter 2006, p. 130.
  47. Lancaster 2005, p. 49.
  48. Krautheimer 1986, p. 77.
  49. Lehmann 1945, p. 255.
  50. Lancaster 2005, pp. 46, 50.
  51. Johnson 2009.
  52. McClendon 2005, p. 16.
  53. Lancaster 2005, p. 161.
  54. Krautheimer 1986, p. 238.
  55. Smith 1950, p. 56.
  56. Krautheimer 1986, p. 239.
  57. Spiers 1911, p. 958.
  58. Krautheimer 1986, pp. 203, 242.
  59. Freely & Çakmak 2004, pp. 90–93, 95–96.
  60. 60,060,1Ousterhout 2008b, p. 358.
  61. Ousterhout 2008a, p. 202.
  62. 62,062,1Krautheimer 1986, p. 340.
  63. Darling 2004, p. xliii.
  64. Rosser 2011, p. 137.
  65. Krautheimer 1986, p. 379.
  66. Ousterhout 2008a, p. 214.
  67. Wittkower 1963, p. 185.
  68. Smith 1950, p. 43.
  69. Arce 2006, p. 209.
  70. Bloom & Blair 2009, pp. 111–112.
  71. Born 1944, p. 208.
  72. Fuentes & Huerta 2010, pp. 346–347.
  73. Kuban 1985, pp. 2–4.
  74. Grabar 1963, p. 194.
  75. Kuiper 2011, p. 165.
  76. 76,076,1Stephenson, Hammond & Davi 2005, p. 174.
  77. Cipriani & Lau 2006, pp. 696, 698.
  78. Hillenbrand 1994, p. 318.
  79. Born 1944, p. 209.
  80. Born 1944, pp. 209–213.
  81. 81,081,1Krautheimer 1986, p. 402.
  82. Dupré 2001, p. 5.
  83. Bullough 1991, pp. 57, 89.
  84. Langmead & Garnaut 2001, p. 60.
  85. Krautheimer 1986, p. 405.
  86. Stephenson, Hammond & Davi 2005, p. 172.
  87. Fletcher.
  88. Porter 1928, p. 48.
  89. Jeffery 2010, p. 72.
  90. Howard 1991, pp. 65, 67.
  91. Stewart 2008, p. 202.
  92. Moffett, Fazio & Wodehouse 2003.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloDome en la angla Vikipedio.
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kupolo&oldid=9056841"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp