Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kuomintango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elKuomintang)
Kuomintango
emblemo
flago
partioRedakti la valoron en Wikidata
Komenco10-a de oktobro 1919vd
AntaŭeChinese Revolutionary Partyvd
PosteNova Partio • Kuomintanga Revolucia Komitatovd
Lando(j)TajvanoRespubliko Ĉiniovd
SidejoTajpeo
Ideologio

Tri Popolaj Principojĉina naciismo • patriotisma konservativismo • respublikismoantikomunismo • socia konservativismo • nacia konservativismo

Fondinto(j)Sun Jatsen • Yeung Ku-wanvd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Tseng Yung-chuan(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Partoj
National Policy Foundation(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
RetejoOficiala retejo
vdr
Jiang Jieshi (Chiang Kai-shek) kun flago deRespubliko Ĉinio,1945

LaĈina Nacia Partio (simpligita ĉina skribo: 中国国民党;tradicia ĉina skribo: 中國國民黨;pinjine: Zhōngguó Guómíndǎng;Wade-Giles: Chungkuo Kuomintang; mallongigo: KMT), ĝenerale konata kielKuomintango, estispolitika partio deRespubliko Ĉinio, fondita deSun Jatsen kajSong Jiaoren en1912 post laĉina revolucio de 1911, kiu detronigis lamanĉuandinastion Qing.

Poste, estrate deJiang Jieshi (Chiang Kai-shek), ĝi regis grandan parton de la kontinentaĈinio de la jaro1927/1928 ĝis la retiriĝo alTajvano en1949, venkite deĈina Komunista Partio en laĉina enlanda milito.

En Tajvano, Kuomintango daŭrigis Respublikon Ĉinio tenante la registaron en unu-partia reĝimo (komence faktediktature) ĝis lademokratiĝo de Tajvano en1990, post serio da reformoj komenciĝintaj jam fine de la 70aj jaroj. Dum tiu periodo, Tajvano kaj la Respubliko Ĉinio ofte estis nomatajNaciisma Ĉinio, simile al la signifo de Kuomintango kaj kontraste kun laKomunisma Ĉinio.

Nuntempe ĝi estas la partio kun plej multe da lokoj en laparlamento de la Respubliko. Ĝi estas konsiderata kielkonservativa partio, kaj membras enInternacia Demokrata Unuiĝo (samkiel, ekzemple, la usonaRespublikana Partio).

Apogo al la partio

[redakti |redakti fonton]

Diversaj grupoj apogas Kuomintangon en la Respubliko Ĉinio. La apogo kutimas esti pli forta en la norda Tajvano kaj en urbaj areoj, kie ĝi ricevas la subtenon de etaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj de aŭtonomaj entreprenistoj, kiuj siavice formas la plimulton de la komercaj interesoj en Tajvano. Ankaŭ grandaj kompanioj emas subteni Kuomintangon pro ĉi ties politiko pri tenado de komercaj rilatoj kun la kontinenta Ĉinio. La partio ricevas fortan apogon ankaŭ de la laboristaro pro la diversaj laboraj avantaĝoj, asekuroj ktp dum la tempo de la kuomintanga regado. Kuomintango tradicie kunlaboras kunsindikatoj, instruistoj kaj registaraj laboristoj. El laetnaj grupoj en Tajvano, forte subtenas Kuomintangojkontinentanoj kaj ĉi ties idoj (pro ideologiaj kialoj) kaj tajvanajaborigenoj.

Inter la kontraŭantoj de Kuomintango troviĝas fervoraj subtenantoj de la sendependeco de Tajvano, kaj loĝantoj de kamparaj areoj, ĉefe en la suda Tajvano, kvankam inter partianoj de unuiĝo kun Ĉinio troviĝas ankaŭhokloj, kaj kvankam inter sendependistoj troveblas ankaŭ kontinentan(id)oj.

Oponado al Kuomintango ŝuldiĝas al ĝia bildo kiel partio de la kontinentanoj kaj kiel ĉina naciisma partio sen ajna kontakto kun la lokaj valoroj. Aldone, multaj kontraŭas ĝin surbaze de ĝia aŭtoritatisma pasinto, la tre grandaj financaj rezervoj de la partio, supozatakoruptado kaj favorismaj retoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Unuaj tempoj

[redakti |redakti fonton]

Kuomintangon fondis en la provincoGŭangdongo la25-an de aŭgusto1912 pluraj revoluciaj grupoj sukcese detronigintaj laQing-dinastion en laXinhai-revolucio, inter ili la Revolucia Alianco, kiel modera demokratia socialisma partio. Tiel, la partio retrospuras siajn radikojn ĝis la Societo Revivigu Ĉinion, fondita en1895 kaj fandiĝinta kun aliajkontraŭmonarkiaj societoj kiel la Revolucia Alianco en1905.

Sun Jatsen, ĵus demisiintan kiel provizora prezidento de la Respubliko Ĉinio, oni elektis kiel ĝian gvidanton kun la titoloĉefministro (tradicia ĉina skribo: 總理; pinjine:zǒnglǐ), kaj Huang Xing estis elektita viculo de Sun. Tamen, la plej influa partiano estis la tria en la vico, Song Jiaoren, kiu mobilizis amasan apogon de burĝoj kaj komercistoj por ke Kuomintango venku en la elektado de la Nacia Asembleo en1912, surbaze de platformo defendantakonstitucianparlamentandemokration. Kvankam la partio havis nekontesteblan plimulton en la unua Nacia Asembleo, la prezidentoYuan Shikai ekignoris la parlamentan organon en la prenado de prezidentaj decidoj, kontraŭe al la Konstitucio, kaj murdis la parlamentan gvidanton Song Jiaoren enŜanhajo in1913. Kuomintanganoj gvidataj de Sun ekigis la Duan Revolucion en julio 1913, misplanitan kaj nesufiĉe subtenitan armitan provon renversi Yuan'on; la provo fiaskis. Yuan malfondis aŭ dissolvis Kuomintangon en novembro (ĝiaj membroj dume plejparte fuĝis al laekzilo enJapanio) kaj nuligis la parlamenton komence de1914. Yuan Shikai proklamis sin memimperiestro en decembro1915.

Jiang Jieshi reprenis la gvidantecon de Kuomintango post la morto de Sun en1925. Ekzilite en Japanio en 1914, Sun establis la Ĉinian Revolucian Partion, sed multaj el liaj iamaj revoluciaj kamaradoj, inter iliHuang Xing,Wang Jingwei,Hu Hanmin kajChen Jiongming, rifuzis aliĝi al li aŭ subteni liajn strebojn komenci armitan ribelon kontraŭ Yuan Shikai. Por membri en la Ĉinia Revolucia Partio, oni devis ĵuri personan lojalecon al Sun, kion multaj malnovaj revoluciuloj rigardis kiel maldemokratian kaj kontraŭan al la spirito de la revolucio. Tial, multaj malnovaj revoluciuloj ne aliĝis al la nova organizo de Sun, kaj oni ofte marĝenigis lin ene de la revolucia movado dum tiu ĉi periodo. Sun reiris al Ĉinio en 1917 por establi rivalan registaron en Guangzhou, sed oni baldaŭ igis lin resti senpostena kaj ekziliĝi en Ŝanghajon. Tie, kun renovigita apogo, li revivigis Kuomintangon la10an de oktobro1919, sed sub la nomo Ĉina Kuomintango, dum la oldan partion oni nomis tutsimple Kuomintango. En1920, Sun kaj Kuomintango reestabliĝis en Guangdong. En1923, Kuomintango kaj ĉi ties registaro akceptis helpon deSovetio post rifuzo de rekono fare de laokcidentaj potencoj. Sovetaj konsilistoj – el kiuj la plej elstara estisMiĥail Borodin, agento deKominterno – komencis veni al Ĉinio en1923 por helpi en la reorganiziĝo kaj firmiĝo de Kuomintango laŭ la linioj de la sovetiaKomunisma Partio, kreanteleninisman partian strukturon kiu daŭris ĝis la 90aj jaroj. LaĈina Komunista Partio ricevis kominternajn instrukciojn kunlabori kun Kuomintango, kaj oni kuraĝigis ĝiajn membrojn aniĝi, tenante apartajn partiajn identecojn, tiel formante la Unuan Unuiĝan Fronton inter ambaŭ partioj.

Sovetiaj konsilistoj ankaŭ helpis lanaciistojn starigi politikan instituton por trejnipropagandistojn en teĥnikoj de mobilizado da amasoj, kaj en 1923 Jiang Jieshi, unu el la leŭtenantoj de Sun el la tempo ĉeTongmenghui, estis sendita alMoskvo por plurmonata milita kaj politika studado. En la unua kongreso de la partio en1924, kun nekuomintanganaj delegitoj kiel membroj de la Ĉina Komunisma Partio, ili adoptis la politikan teorion de Sun, kiu inkludis la Tri Principojn de la Popolo - naciismon, demokration kaj vivtenadon de la popolo.

La milito

[redakti |redakti fonton]

Post la morto de Sun Jatsen, la generalo Jiang Jieshi iĝis la gvidanto de Kuomintango kaj lanĉis laNordan Ekspedicion en 1926 por superi la nordajn militestrojn kaj unuigi Ĉinion sub la partio. Li haltis kurttempe en Ŝanghajo en 1927 por elpurigi la komunistojn alianciĝintajn kun Kuomintango, kio prajmis la ĉinan internan militon ekde laNanĉana Ribelo. Kiam la kuomintangaj trupoj prenisPekinon, ĉi tio donis samjare al Kuomintango vastandiplomatian rekonon, ĉar Pekino estis la internacie jure agnoskataĉefurbo, kvankam pli frue regata de kverelantaj militestroj. Kuomintango movis la ĉefurbon de Pekino alNankino, la origina ĉefurbo de laMing-dinastio, kio do egalis simbolan elpurigon de la lastajQing-dinastiaj elementoj. Ĉi periodon de kuomintanga regado en Ĉinio inter 1927 kaj 1937 oni nomis la nankina jardeko.

Mitralistoj de Kuomintango dum la 2a ĉina-japana milito

Kuomintango komencis sian agadon kiel heterogena grupo favore alUson-inspiritafederismo kaj provinca sendependeco. Tamen, post sia reorganiziĝo laŭ lasovetiaj linioj, la partio celis establi centralizitanunu-partian ŝtaton kun unuideologio - la Tri Principoj de la Popolo. Tio iĝis des pli evidenta kiam, post la morto de Sun, oni starigiskulton al lia figuro. La regado fare de unu sola partio komencis la periodon de "politika kuratoreco", en kiu la partio direktis la registaron kaj samtempe instrukciis onin pri partoprenado endemokrata sistemo. Post pluraj militajkampanjoj kaj kun la helpo de germanaj militaj konsilistoj (planintaj la kvinan "eksterman kampanjon"), la komunistoj devis retiriĝi de siaj bazoj en la suda kaj centra Ĉinio al la montoj, en amasaretiriĝo fame konata kiel laLonga Marŝo; tiu ĉi, siavice, fine kreskigos la reputacion de la komunistoj inter la kamparanoj.

El la 86 000 komunismaj soldatoj lasintaj siajn bazojn, nur 20 000 sukcesis fini la 10 000-kilometran marŝadon al la provincoShaanxi. Kuomintango plu atakadis la komunistojn. Tio akordiĝis kun la politiklinio de Jiang solvi internajn konfliktojn (kun militestroj kaj komunistoj) antaŭ ol batali kontraŭ eksteraj invadoj (fare deJapanio). Tamen,Zhang Xueliang, kredante la japanan invadon la plej granda kaj grava minaco, prenis Jiang'on kielostaĝon dum laXi'an-incidento en 1937 kaj devigis lin akcepti aliancon kun la komunistoj en latotala milito kontraŭ la japanoj. Ladua ĉina-japana milito komenciĝis oficiale, kaj daŭris ĝis la japana malvenko en 1945. Tamen en multaj situacioj la alianco ekzistis nur laŭnome; post mallonga periodo da kunlaborado, la armeoj komencis batali kontraŭ la japanoj aparte, anstataŭ kiel kunordigitaj aliancanoj. Konfliktoj inter Kuomintango kaj la komunistoj ankoraŭ oftis dum la milito, kaj abundas dokumentitaj akuzoj pri komunistaj atakoj kontraŭ kuomintangaj trupoj, kaj inverse.

Oni atentu, ke en ĉi tiaj incidentoj la armeoj de Kuomintango kutime uzis pli tradiciajntaktikojn, dum la komunistoj preferisgerilajn taktikojn, kio igis Kuomintangon akuzi la komunistojn pri rifuzo de subteno al la kuomintangaj trupoj (retiriĝante kaj lasante solaj tiujn ĉi lastajn kontraŭ la plena forto de la japanaj atakoj). La samajn gerilajn taktikojn uzitajn kontraŭ la japanaj trupoj oni uzis poste, kaj sukcese, dum la enlanda milito.

La komunistoj kaj Kuomintango reprenis la plenskalan internan militon post la malvenko de Japanio. La komunismaj armeoj, antaŭe nur eta parto, kreskigis rapide sian influon kaj povon danke al pluraj eraroj de Kuomintango: unue, Kuomintango abrupte reduktis la nombron de trupoj post la japanakapitulaco, lasante tre multajn kapablajn kaj batalpretajn virojn senlaboraj kaj malkontetaj pri Kuomintango, kaj do pli facile rekrutigeblaj fare de la komunistoj. Due, la kuomintanga registaro montriĝis plene malkapabla administri laekonomion, permesante la estiĝon deinflaciego. Inter la plej vanaj kaj senutilaj provoj haltigi la inflacion estis la elekto de laor-etalono por la naciatrezorejo kaj la Or-Etalona Bileto (tradicia ĉina: 金圓券; pinjine: jīn yuán quàn) en aŭgusto 1948, malpermesante privatanproprieton de oro,arĝento kaj fremdajvalutoj, kolektante de la homoj ĉiujn tiujn noblajn metalojn kaj fremdaj valutojn kaj donante interŝanĝe la Or-Etalonan Bileton. La nova bileto iĝis senvalora en nur dek monatoj, kio forte substrekis la tutnacian perceptadon de Kuomintango kiel koruptan aŭ, almenaŭ, maltaŭgan aparaton. Trie, Jiang Jieshi ordonis al siaj trupoj defendi la urbojn. Tiu ĉi decido donis al la komunistoj la ŝancon moviĝi libere tra la kamparo. Komence, Kuomintango havis avantaĝon pro la helpo de Uson-devenaj armiloj kajmunicio. Tamen, pro la inflaciego kaj aliaj ekonomiaj problemoj, kaj pro la vasta korupteco, Kuomintango plu perdis popolan subtenon. Samtempe, la ĉesigo de la usona helpado kaj la rekrutigado de dekmiloj dadizertintaj aŭ malmobilizitaj soldatoj fare de la komunistoj baldaŭ turnis la bilancon aŭ pesilon de potenco favore al la komunistoj, kaj la enorma popola subtenado al la komunistoj en la plejparto de la lando preskaŭ neebligis sukcesaj kuomintangajn atakojn kontraŭ ili. Fine de 1949, la komunistoj regis preskaŭ la tutan kontinentan Ĉinion, kaj Kuomintango retiriĝis al Tajvano kun signifa kvanto el la naciaj trezoroj de Ĉinio kaj 2 milionoj da personoj, inter ili armeanoj kaj rifuĝantoj. Iuj partianoj restis en la kontinento kaj disiĝis de la ĉefa Kuomintango por fondi la Revolucian Komitaton de Kuomintango, kiu daŭre ekzistas nuntempe kiel unu el la ok minoraj registritaj partioj en laPopola Respubliko Ĉinio.

Kuomintango en Tajvano

[redakti |redakti fonton]

En 1895, Tajvano, inkludante la insularonPenghuoj (aŭPeskadoroj), iĝis japanakolonio, forcedite de laimperio Qing post la malvenko en launua ĉina-japana milito. Post la malvenko de Japanujo fine de ladua mondmilito en 1945, la Komandejo de la Aliancanoj ordonis al Japanujo, kapitulacinta antaŭ Usono, kapitulacigi sian trupojn en Tajvano antaŭ tiuj de la kuomintangaRespubliko Ĉinujo.

La Helpa kaj Rekapabliga Administracio deUnuiĝintaj Nacioj (UNRRA) transdonis la administradon de Tajvano al RĈ, kiu siavice milit-okupis Tajvanon. La rilatoj inter la lokajtajvananoj kaj lakontinentanoj venintaj el la kontinenta Ĉinio streĉiĝis en la sekvaj jaroj, kio kulminis eksplode la27an de februaro 1947 enTajpeo, kiam disputo inter cigaredvendistino kajkontraŭkontrabanda oficisto prajmis civilan malordon kaj protestojn, kiuj daŭris plurajn tagojn. Fine la ribelo iĝis sanga, kaj ĝin subpremis la armeo de RĈ en laIncidento 228.

Post la fondo de laPopolrespubliko de Ĉinio (PRĈ) la1an de oktobro 1949, la komandantoj de la Popolliberiga Armeo de PRĈ kredis, ke unue necesas preni la insularojnĜinmenoj kajMacuoj antaŭ la finasturmo al Tajvano. En la batalo deKuningtou, Kuomintango haltigis la invadon. En 1950 Jiang ekoficis en Tajpeo sub la Provizoraj Dispozicioj Validaj dum la Periodo de la Komunista Ribelo. La dispozicioj proklamis lamilitleĝon en Tajvano kaj haltigis demokratiajn procesojn, kiel laprezidentajn kaj laparlamentajnelektojn, ĝis oni sukcesos repreni la kontinenton de la komunistoj. Kuomintango kalkulis, ke necesos 3 jaroj por venki la komunistojn. Laslogano estis "unua-jare vin preparu; dua-jare ekbatalu; tria-jare konkeru." Tamen, kredeble diversaj faktoroj, kiel la internaciaj premoj, malhelpis ke Kuomintango militu plenskale kontraŭ la komunistoj. En la unuaj jaroj okazismalvarma milito kun unu-du etaj militaj konfliktoj. La plurajn registarajn organojn antaŭe lokitajn en Nankino oni relokis en Tajpeo, dum la kuomintanga registaro aktivedepostulissuverenecon je la tuta Ĉinio. La Respubliko Ĉinio en Tajvano retenis la lokon de Ĉinio enUnuiĝintaj Nacioj ĝis 1971.

Ĝis la1970-aj jaroj, Kuomintango sukcese antaŭenigisagrarajn reformojn, disvolvis la ekonomion, aplikis demokratian sistemon en malalta nivelo de la registaro, plibonigis la rilatojn trans laTajvana Markolo kaj kreis la admirindan ekonomian miraklon de Tajvano. Kuomintango tamen retenis la registaron en unu-partie aŭtoritata ŝtato ĝis reformoj inter la fino de la 70aj ĝis inkluzive la 90aj jaroj. Kiel rezulto de la Incidento 228 en 1947, tajvananoj devis elporti la tiel nomatan "Blankan Teroron", nome politikansubpremadon gvidatan de Kuomintango. La Respubliko Ĉinio en Tajvano ofte estis nomata (samsignife kun la nomo de la reganta partio Kuomintango) simpleNaciisma Ĉinio. En la1970-aj jaroj, Kuomintango ekpermesis "suplementajn elektojn" en Tajvano por okupi la sidlokojn de la oldiĝantaj parlamentanoj. Kvankamopoziciaj partioj ne estis permesitaj, oni toleris "eksterpartiajn" ("tangwai") reprezentantojn. En la 80aj, Kuomintango centriĝis en transformado de la registaro el unu-partia sistemo al multpartia demokratio, kaj en la t.n. "tajvanigo". Post la fondo de la Demokrata Progresa Partio (DPP) en 1986, Kuomintango komencis konkuri kontraŭ DPP en parlamentaj elektoj. En 1991, la militleĝo ĉesis kiam la prezidentoLee Teng-Hui forigis la Provizorajn Dispoziciojn Validajn dum la Periodo de la Komunista Ribelo. Oni ekpermesis ke ĉiuj partioj konkuru en ĉiuj niveloj de la elektoj, inkluzive de la prezidentaj elektoj. Lee Teng-Hui, la unua demokratie elektita prezidento de RĈ kaj la gvidanto de Kuomintango dum la 90aj jaroj, anoncis sian defendadon de "specialaj de-ŝtato-al-ŝtato-rilatoj" kun PRĈ. PRĈ rilatigis tiun ideon kun la sendependeco de Tajvano.

Kuomintango spertis dividiĝon en 1994, el kiu rezultis la kreo de la Ĉina Nova Partio (Chinese New Party), kiun oni akuzis esti la rezulto de la "korupta regstilo" de Lee. La Nova Partio, post la elpurigo fare de Lee, grandparte reintegriĝis en Kuomintangon. Multe pli grava disiĝo en la partio okazis kiel rezulto de la prezidentaj elektoj en 2000. Nekontenta pri la elekto deLien Chan kiel la partian prezidentan kandidaton, la eksa Ĝenerala Sekretario de la partioJames Soong lanĉis propran kandidatiĝon, kio rezultis en la malmembrigo de Soong kaj liaj subtenantoj kaj en la kreo de la Popola Unua Partio (People's First Party, PFP). La kuomintanga kandidato estis la tria, post Soong, en la elektoj. Tuj poste evidentiĝis la forta rilato de Lee kun la konkuranto. Por eviti "dizertojn" al PFP, Lien apartigis la partion de la porsendependecaj politikoj de Lee kaj iĝis pli favora al la reunuiĝo de Ĉinio. Tiu movo kaŭzis la forigon de Lee el la partio kaj la kreon de la Tajvana Solidareca Unio (Taiwan Solidarity Union).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kuomintango&oldid=8751973"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp