Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Reĝa Biblioteko de Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elKungliga Biblioteket)
Reĝa Biblioteko de Svedio
emblemo
nacia biblioteko
konstruaĵaro
registara organizaĵo de SvedioRedakti la valoron en Wikidata
Komenco1661vd
Geografia situo59° 20′ 17″ N,18° 4′ 20″ O(mapo)59.33805555555618.072152777778Koordinatoj:59° 20′ 17″ N,18° 4′ 20″ O(mapo)
Lando(j)Svediovd
SidejoStokholmo
AdresoHumlegårdsgatan 26 Humlegården, 114 46 Stockholm
Poŝtkodo10241
Reĝa Biblioteko de Svedio (Centra Stokholmo)
Reĝa Biblioteko de Svedio (Centra Stokholmo)
DEC
Lokigo de Centra Stokholmo en Stokholmo
Map
Reĝa Biblioteko de Svedio
Agareo

biblioteko

Lingvoj

sveda lingvovd

Notojstoko: 20 milionoj da mediaj unuoj
RetejoOficiala retejo
Jura formostate entity
vdr

LaReĝa Biblioteko de Svedio (svede Kungliga biblioteket) estas lanacia biblioteko deSvedio. La biblioteko kolektas kaj konservas ĉiujn presitajn kaj aŭdvidajn materialojn en lasveda. Krome, materialoj kaj enhavo rilataj al Svedio kiuj estis publikigitaj en aliaj landoj ankaŭ estas konservitaj. La biblioteko funkcias kielakademia biblioteko okupiĝanta pri esplorado, kaj ankaŭ enhavas kolektojn en diversaj lingvoj.

La kolektoj de la biblioteko enhavas pli ol 20 milionojn da eroj. Krom libroj ili enhavasafiŝojn, bildojn, manuskriptojn, gazetojn kaj pli. La aŭdvida kolekto enhavas pli ol sep milionojn da horoj da spektado de registritaj informoj.

En 1953, la biblioteko aĉetis kvantojn deruslingva literaturo deLeningrado kajMoskvo, kiuj formus la bazon deslavona biblioteko enStokholmo. Tiu akiro kondukis al interkonsento subskribita en 1964 sub kiu laŜtata Biblioteko de Rusio kaj la Sveda Nacia Biblioteko interŝanĝus materialojn.

Laŭ sveda juro ĉiuj eldonistoj de presita materialo en la sveda devas sendi unu ekzempleron al la Nacia Biblioteko kaj ses aliaj akademiaj bibliotekoj. Tiu leĝo estis realigita en 1661 kaj ĝia origina celo estis ne konservi la literaturajn materialojn sed kontroli ilian enhavon.

La biblioteko respondecas pri disponigado de informoj al institucioj de pli alta lernado, kaj por kunordigado de la diversaj bibliotekoj en Svedio. Ĝi situas en Homelgarden Parko en centra Stokholmo.

En 1792,Gustavo la 3-a, reĝo de Svedio, donacis sian personan bibliotekon al la biblioteko, kaj kvar jarojn poste,Gustavo la 4-a, reĝo de Svedio, donacis 7,500 literaturajn verkojn al la biblioteko.

La bibliotekkonstruaĵo estis ekkonstruita en1878. En la unua duono de la 1990-aj jaroj, dum la permanenta ofico deBirgit Antonsson kiel la bibliotekdirektoro ŝi spertis longecan renovigadon dum kiu novaj konstruaĵoj ankaŭ estis alkonstruitaj.

Ekde la1970-aj jaroj, la biblioteko konservis sianLIBRIS-katalogon, kiu nun enhavas pli ol 6,5 milionojn da registraĵoj.

Ekde2008 la biblioteko ankaŭ administris lasveda nacia arkivo de registrita sono kaj moviĝaj bildoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
 Reĝa Biblioteko de Svedio enVikimedia Komunejo
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Reĝa_Biblioteko_de_Svedio&oldid=9107274"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp