Kumuluso[1] (latine cumulus, mallongigo: Cu) estas nomo denuboformo. La klasika, neintermiksebla "bildlibra nubo" kun sia preskaŭebena subflanko kaj brile blankaj florbrasikaj kapoj je la supera flanko konsistas el akvogutoj kaj troviĝas en la malsupraj nubetaĝoj.
Laŭ la Internacia Nubatlaso, la genro kumuluso enhavas la jenajn kvar speciojn:
- Lamalalta kumuluso (latine Cumulus humilis, mallongeCu hum) estas plata kaj malalta; ĝi signifas bonan veteron.
- Lamezalta kumuluso (latine Cumulus mediocris, mallongeCu med) estas pli alta ol la malalta kumuluso, kun pli da vertikala disvolviĝo.
- Lakunkolektita kumuluso (latine Cumulus congestus, mallongeCu con) aspektas simile al laflorbrasiko kaj estas pli alta ol la mezalta kumuluso.
- Lafraktoa[2] kumuluso (latine Cumulus frāctus, mallongeCu fra) havas neregulan, malglatan formon. (Arkaike oni nomis tiun specionfraktokumuluso.)
La ununura vario de la genro kumuluso agnoskita de la Internacia Nubatlaso estas la jenon:
- Laradiata kumuluso (latine Cumulus radiātus, mallongeCu ra) formiĝas laŭ linioj paralelaj al laventodirekto; radiata kumuluso estas ofte mezalta.
La kumuluso povas montri la jenajn suplementajn trajtojn:
- Verga kumuluso (latine cumulus virga, mallongeCu vir) havas precipitaĵon, kiu tamen ne atingas la tersurfacon kaj tial aspektas simile alvergoj; tia precipitaĵo nomiĝasfantompluvo.
- Precipitanta kumuluso (latine cumulus praecipitātiō, mallongeCu pra) havas precipitaĵon, kiu atingas la tersurfacon.
- Fluktuanta kumuluso (latine cumulus flūctus, mallongeCu flu) havas ondoformon per lanestabileco de Kelvin-Helmholtz. Trovebla en la specio malalta kumuluso.
- Arka kumuluso (latine cumulus arcus, mallongeCu arc). Malofta.
- Tuba kumuluso (latine cumulus tuba, mallongeCu tub). Maloftega.
Malalta kumuluso
Malalta kumuluso
Mezalta kumuluso
Kunkolektita kumuluso
Kunkolektita kumuluso
Fraktoa kumuluso
Radiata mezalta kumuluso
La kumuluso estas unu el la sep originalaj nubgenroj proponitaj de Luke Howard en 1803,[3] kune kun laciruso, lastratuso, lacirusstratuso, laciruskumuluso, kaj du ne plu uzataj genroj (kumulusstratuso, nimbuso). La nomo "kumuluso" devenas de la latina vortocumulus, kiu signifas ariĝon aŭ stakiĝon.
Genroj de nuboj laŭ la Internacia Nubatlaso