Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kipĉakoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elKumanoj)
Kipĉakoj
popolo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
La loĝ-regionoj de kipĉakoj ĉ. la jaro 1200

Kipĉakoj estas antikva (ne plu ekzistanta) tjurka popolo. La okcidentaj kipĉakoj estas konataj ankaŭ kielkumanoj (aŭ fojekomanoj), la orientaj kipĉakoj estas pli konataj kielpolovcoj (ruse половцы). Kipĉakoj parolis lakipĉakan lingvon.

La diverslingvaj transskriboj de la etno-nomo estas:krime-tatare Qıpçaq,karaĉaja-balkare:Къыпчакъ,uzbeke:Qipchoq, Қипчоқ,kazaĥe:Қыпшақ,kumike:Къыпчакъ,kirgize:Кыпчак,nogaje:Кыпчак,ĉine: 欽察/钦察,Qīnchá,turke:Kıpçak.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Kipĉakoj estis nomada popolo, kiu originis el la regiono ĉe la supra parto de la riveroIrtiŝo (sudaSiberio, okcidentaKazaĥio, parte la nord-okcidentaj limoj de modernaĈinio). Ili loĝis en jurtoj (facile munteblaj tendo-similaj domoj) kaj okupiĝis ĉefe pri militado kaj bestobredado.

Mezepoke (en la 9-11aj jarcentoj p.K.) ili migris okcidente kaj okupis vastan teritorion de la Eŭraziaj stepoj (ĝisDanubo), fondonte tie sian nomadan ŝtaton (la t.n.Desht-i Qipchaq, konatan ruse kielПоловецкое поле (polovca kampo).

En la 11a-12a jarcentoj kipĉakoj faris multajn militirojn kontraŭBizanca Imperio,Kieva Rusujo,hungaroj kajpeĉenegoj, farante aliancojn diverstempe kun diversaj triboj. La unua invado en Rusujon okazis en la jaro1055. Komence de la 12a jarcento kipĉakoj estis forigitaj transVolgon kajDonon fare de la princo Vladimiro Monomaĥo, tamen en la dua duono de la 12a jarcento ili denove aktive partoprenis la internan militadon de la rusaj princoj. Ekde la jaro1190 venis la periodo de relative paca kunvivado kaj parta kristaniĝo de la kipĉaka nobelaro. En la jaro1223 dum la batalo ĉe la rivero Kalko kipĉakoj (batalantaj kune kun la rusaj princoj) estis venkitaj de mongola armeo ĉe Norda Kaŭkazo.

En la jaro1241 kipĉakoj estis definitive konkeritaj fare de mongoloj. Post la disfalo de la Mongola Imperio kipĉakoj iĝis regataj de laOra Hordo. Iom post iom ili dissolviĝis inter la alia tjurka loĝantaro de la Ora Hordo, parte forminte multajn modernajn etnojn, kielkazaĥoj,krime-tataroj,tataroj,nogajoj,baŝkiroj,kumikoj k.a.

La okcidentaj kipĉakoj (aŭkumanoj) plejparte formigris enHungarion; multaj el ili iĝis dungosoldatoj dum la Krucmilitoj kaj en laBizanca Imperio. La 2 regionoj deHungario, kie vivis kumanoj, nomiĝas "Granda Kumanujo" (norde de la riveroKörös) kaj "Malgranda Kumanujo" (interDanubo kajTiso). La nom-elementokun (hungara vorto porkumano) retroveblas en la departementaj nomojJász-Nagykun-Szolnok kajBács-Kiskun, krome ankaŭ en la hungaraj urbonomoj kaj vilaĝonomoj.

Stepa kipĉaka arto (ekspozicio enDnepropetrovsko)

Lingvo

[redakti |redakti fonton]

La kipĉakoj parolis tjurkan (kipĉakan) lingvon, kies plej grava registrita atestaĵo estas la t.n.Codex Cumanicus (latin-kipĉaka vortaro, kompilita fine de la 13a jarcento). Ekzistas ankaŭ kelkaj kipĉak-arabaj vortaroj kaj gramatikoj, kiuj daŭre estas gravaj por la studado de kelkaj antikvaj tjurkaj lingvoj.

La nord-okcidenta subgrupo de la tjurkaj lingvoj (la kipĉaka) ricevis sian nomon danke al la kipĉakoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kipĉakoj&oldid=9026714"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp