Kuirujoj aŭkuirpotoj, kajbakujoj aŭbakpotoj estas tipoj de manĝujoj uzataj pormanĝopreparado, ofte trovataj enkuirejoj. Kuirujoj estas manĝujoj, kiaj saŭcujoj kajpatoj, uzataj surfajroj. Bakujoj estas manĝujoj, kiuj estas uzataj ene defornoj. Kelkaj kuiriloj povas esti konsiderataj kaj kiel kuirujoj kaj kiel bakujoj.
La elekto de materialo por kuirujoj kaj por bakujoj havas gravan efikon pri la utilo (kaj la kosto), partikulare laŭ terminoj determika konduktivo, kaj pri kiom da manĝaĵo oni metas sur ili. Kelkaj elektoj de materialo postulas ankaŭ specialan antaŭpreparadon de la surfaco antaŭ ili estu uzataj pormanĝopreparado.
Kaj la kuirujo kaj ties teniloj povas esti farataj el la sama materialo, sed nepre necesas ke por preni aŭ tuŝi ajnan el tiuj partoj oni uzufornogantojn. Por eviti tion, teniloj povas esti farataj el la nevarmokondukaj materialoj, ekzemplebakelito,plasto aŭligno. Plej bone eviti kavajn tenilojn ĉar ili estas malfacile purigeblaj aŭ sekigeblaj.