Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kuirarto de Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tradiciajblankaj kolbasoj, servitaj kun dolĉamustardo kaj molabreco
Plado demituloj laŭ stilo deRejno.

Lagermanakuirarto varias multe el regiono al alia de lateritorio kaj estas tre influita de la kultura kaj socia medioj, ekzemple, la regionoj de la sudo deBavario kajŜvabio kunhavas multe stilojn kaj tipajn pladojn kun la najbaroj kajsvisaj kajaŭstriaj. En laokcidento la influoj el lafranca kuirarto estas sufiĉe pli markitaj kaj montras reciprokajn influojn privinproduktado kun tiu lando, dum la regionoj de laoriento montras influojn el la landoj deOrienta Eŭropo kaj tiuj de la nordo kun lanederlanda kuirarto, ĉefe ĉe lamarbordaj zonoj en kiuj troveblas abundo de pladoj elfiŝaĵo, kaj krome estas multaj elementoj komune kun laskandinavia kuirarto.

Estas multaj specoj defromaĝoj. La nigra pano (Pumperniklo kaj aliaj) estas pli tipa proporcie ol ĉe aliaj najbaraj landoj. Por trinkaĵoj, krom la tipajvinoj (ekzempleRislingo kajSilvaner) kajbieroj, eble la nacia trinkaĵo (Biero en Germanio), en Germanio estas tre popularaj labrandoj produktitaj el fruktoj, kiajkirsch. Multe trinkiĝassukoj, kaj miksaĵoj el sukoj kajminerala akvo nomatajŝorlo. Tipaj regionaj pladoj estas inter aliajflamkukoj,saŭrkraŭto kajknedlikoj.

Plia branĉo estasdolĉaĵoj: En Germanio ekzistas multaj konataj markoj deĉokoladoj eksportataj en aliajn landojn, kaj same forte internacie konatiĝis ekzemple lagumursoj origine produktitaj en la firmaoHaribo deBonno. Ekzemploj de pliaj tipe germaniaj dolĉaĵoj estasmarcipano (origine el lahansa urboLubeko), aŭ specifaj formoj despickuko,mielkukoj kajspekulaco.

Portala ikonoPortalo pri Nutrado kaj gastronomio

Pladoj kaj receptoj

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kuirarto_de_Germanio&oldid=9161425"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp