![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Xanthorrhoea malacophylla | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Xanthorrhoea L’HÉR. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Laksantoreo[1], aŭgresarboj[mankas fonto] (latine Xanthorrhoea),grekexanthos(= flava, ora) kajroea (= fluanta, flui) koncernas la rezinon, laŭJames Edward Smith.[2] Ĝi estas la solaplantgenro de lasubfamilioXanthorrhoeoideae en lafamilio de laAsfodelacoj (Asphodelaceae) en laordo de laAsparagaloj (Asparagales). La ĉ. 28 specioj hejmiĝas en Aŭstralio.
Ksantoreoj kreskas en apudmaraj erikejoj, sekaj kaj malsekaj arbaroj. Ili estas ĉiamverdajkserofitaj,multjaraj plantoj. La planto havas flavan, ruĝan kaj brunanrezinon. Multaj specioj formas dum la jaroj lignan kaj malmulte disbranĉitan trunkon. Ĉe kelkaj specioj latigo kreskas plejparte subtere kielrizomo aŭ bulbo. Ekzistas nenormaladikkresko, kiu funkcias per unusolakambio. La gresarboj kreskas de 2 ĝis maksimume 6 m kaj povas atingi ĝis 350 aŭ 450 jarojn. Troviĝis ankaŭ arbo kiu aĝas 600 jarojn[3]. La pojara alteckresko estas nur 0,8 ĝis 6 cm[4]. La plantaj partoj plej ofte estas harhavaj.
La alterne starantaj kaj spirale kreskantajfolioj estas simplaj. La foliplato estas mallarĝa, linieca, unufacia, gresforma kaj ledeca. La folirandoj havas mikroskope malgrandajntriĥomojn. Lastomoj estasparacitaj. La folioj restas dum 2 ĝis 3 jaroj verdaj. Ofte partojn de la formortaj folioj restas ĉe la planto kaj protektas la planton kontraŭ tro da forvaporiĝo kaj incendio.
La plej multajXanthorrhoea-specioj formas la floraron plej frue en la aĝo de 5 ĝis 6 jaroj. Ĉiu specio havas fiksan flortempon. La plej multaj floraroj staras pinte de la planto. La floraro konsistas el longaspiko. La relative malgrandaj, duseksajfloroj estasradisimetriaj kaj trinombraj. Ekzistas du cirkloj kun po tri liberajpetaloj. Ili estas en la du cirkloj malsamaj. La petaloj de ekstera cirklo estas pli malgrandaj. Ekzistas du cirkloj kun po tri liberaj fekundajstamenoj; ili ne estas kunkreskintaj kun la involukraj folioj.
La planto formas lignajn aŭ kartilagajnkapsulfruktojn, kiuj havas tri ĝis ses semojn. La profitomelanino nigraj semoj havas oleajnendospermon. Per fruktaro kelkajXanthorrhoea-specioj produktas ĉ. 10.000 semojn. La semoj restas ĉ. kvin jarojn ĝermkapablaj.
La planto enhavaskalcioksalato-kristalojn. Aliaj enhavosubstancoj estas:cianidino,flavonoleoj,kemferolo,kverketino kaj ĉe kelkaj speciojproantocianidino. Lakromosomo-nombro estas 2n = 22.
Xanthorrhoea estas la suba kreskaĵaro en Aŭstraliajeŭkaliptaroj. Ili transvivasarbarajn incendiojn en la aŭstraliaj sekaj regionoj: partoj de la mortintaj folioj protektas la trunkon. La pintameristemo transvivas la fajron ĉar ĝi konkave troviĝas inter aliaj ĉeloj de la trunka pinto.
Incendio eĉ estas pozitivaj por la gresarboj, ĉar la konkurantoj forbruliĝas al nutraĵoj. Multaj gresarboj apartenas al lapirofitoj, kies disvastigo kaj reproduktado pliboniĝas per fajro. Ĝia trunko ĝenerale estas nigra pro la fulgo. Tial ĝi ankaŭ nomiĝas „nigra knabo“.
La ĉ. 28Xanthorrhoea-specioj hejmiĝas en ĉiuj federaciaj ŝtatoj deAŭstralio kaj surTasmanio. Ili kreskas bone en modera ĝis tropikaklimato.
La molekulajgenetikaj esploroj dum la lastaj dek jaroj havis kiel rezulton, ke la limoj de la unuopaj familioj ene de la ordo de la Asparagaloj (Asparagales) tre ŝanĝiĝis, kaj tial ankaŭ la sistematiko de la genro, dum subfamilio kaj familio estis longe diskutataj. Ĉi tie estas priskribata la sistematiko laŭ Mark W. Chase k.a. HodiaŭXanthorrhoea estas la sola genro de la subfamilio de laXanthorrhoeoideae. Lanomenklaturo por la subfamilio estas la familia nomoXanthorrhoeaceae, kiun 1829Barthélemy Charles Joseph Dumortier enAnalyse des Familles de Plantes, 60, 62, 103 unuafoje publikigis.
Jen listo de la ĉ. 28Xanthorrhoea-specioj kun subspecioj:
Xanthorrhoea nana D.A.HERB.: Ĝi hejmiĝas en Okcidentaŭstralio.
Xanthorrhoea preissii ENDl. (sin.:Xanthorrhoea reflexa D.A.Herb.,Xanthorrhoea pecoris F.MUELL.): gi enas el Okcidentaŭstralio
Oni ofte supozas ke la genroKingia apartenas ankaŭ al tiu familio, sed ĝi apartenas fakte al la familioDasipogonacoj.Dasypogonaceae.
Laaŭstraliaj aborigenoj uzas laXanthorrhoea-speciojn diversmaniere. Ekzemple la flavaakarojda rezino, kiu fluas el la trunko estas uzata kiel gluaĵo. La floroj povas esti fermentataj al alkohola trinkaĵo. Kelkaj specioj estas kultivataj kielornamplanto en regionoj sen frosto.