Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kronvirusoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elKronviruso)
Kronvirusoj

Kronvirusojkoronvirusoj (ankaŭ nomatajkoronavirusoj[1][2], latinsciencecoronavirus) estas grupo devirusoj, kiuj kaŭzasmalsanojn en mamuloj kaj birdoj, kiuj inkluzivasdiareon enbovoj kajporkoj, kaj supran spiran malsanon enkokidoj. Ĉehomoj, la viruso kaŭzas spirajninfektojn, kiuj ofte estas mildaj, sed en maloftaj kazoj estas eble mortigaj. Ne estasvakcinoj nek kontraŭvirusajdrogoj, kiuj estas aprobitaj por antaŭzorgo aŭ kuracado.

Kronviruso
La ciklo de la infektado de kronvirusoj
Mapo de la infektoj en la mondo per la kronviruso tipo nCoV elVuhano,Epidemio de 2019-nCoV
  •  Pli ol 10 milionoj da konfirmitaj infekt-kazoj
  •  La fonto de la infekt-kazoj (Ĉinio)
  •  Certigitajkazoj de la infektoj
  •  La certigitaj suspektoj dekazoj de la infektoj
  • Nomo

    [redakti |redakti fonton]

    La nomocoronavirus venas de la latina vortocorona, ’krono, ronda plektaĵo el folioj aŭ floroj’. Ĝi rilatas al la karakteriza aspekto de la viruspartikloj videblaj perelektrona mikroskopo. La partiklojn garnas surfacaj elstaraĵoj, kiuj povas aspekti similaj al krono aŭ al la sunakorono (vidu la apudajn fotojn). La kronan formon estigas proteinoj nomatajpeplomeroj, kiuj popolas la surfacon de la viruso kaj determinas al kiaj ĉeloj ĝi altiriĝas kaj povas fiksiĝi, alivorte ĝiantropismon al gastiga ĉelo.

    Demando pri Esperanta nomo porcoronavirus aktualiĝis fine de la 2019-a jaro, kiam en Ĉinio komenciĝis epidemio de grava spirorgana malsano kaŭzita de nova tipo decoronavirus. Aperadis multaj raportoj ankaŭ en la Esperantaj komunikiloj.

    Ĉina Radio Internacia[3], kiu multe raportas pri kronvirusa epidemio de 2019–2020 uzas la nomonkronviruso (ekzemple,kronvirusa pneŭmonio). En kelkaj komencaj novaĵoj estis uzatakoronaria viruso. En la ĉina lingvo oni laŭvorte nomas la viruson "kron(ec)a viruso".

    Unue, laUniversala Medicina Esperanto-Asocio proponis la uzadon de la vortokoronaviruso[4] kaj post la rekomendo de laAkademio de Esperanto elektis la nomonkoronviruso.

    La 10-an de februaro 2020 la Lingva Konsultejo deAkademio de Esperanto respondis demandon pri nomoj de la viruso kaj rekomendis nomi ĝinkoronvirusokronviruso, sen elekti preferon inter tiuj, kaj malrekomendis aliajn formojn.[5]

    La 13-an de februaro 2020Monato aldonis la formonkronviruso al siaj konvencioj: "la redaktistaro de MONATO interkonsentis pri la uzo dekronviruso"[6].

    Malkovro

    [redakti |redakti fonton]

    Oni izolis la unuajn kronvirusojn en la 1960-aj jaroj el de la naza kavo de pacientoj kun malvarmumo. Tiuj virusoj estis nomitaj kiel homa kronviruso 229 E kaj OC43. Pliaj membroj de la familio estis identigitaj kielSARS-CoV en 2003, HCoV NL63 en 2004, HKU1 en 2005, MERS-CoV en 2012, kaj 2019-nCoV identigita en 2019/2020 en la urboVuhano enĈinio. Ĉefe SARS kaj tiu ĉi lasta (t.e.: 2019-nCoV), komence klasigitaj kielnetipaj pneŭmonitoj, aperintaj unue en Ĉinio, kaj poste disvastiĝintaj al aliaj landoj, kaŭzis nombrajn mortintojn kaj kreis grandan alarmon tutmonde.

    Sankta Korono

    [redakti |redakti fonton]

    En diversaj lokoj katolikoj adoras martirinonSanktan Koronon kiel patronino de la mono, trezorserĉantoj kaj sporade ankaŭ protektantino kontraŭ epidemioj kaj bestomalsanoj. Dum lakronvirusa pandemio de 2019-2020 la Pastrejo deSankta Pankracio enRoding publikigis preĝformon kun alvoko de Sankta Korono.[7] Tamen inter katolikaj teologoj ne ekzistas interkonsento, ke la unuopa alvoko de Sankta Korono kontraŭ bestomalsanoj kaj epidemioj pravigu la mondvastan adoradon de Sankta Korono kontraŭ la korono-pandemio.

    En Esperanto

    [redakti |redakti fonton]

    En la esperantlingva gazeto pri flagoj nomeVENTO aperis artikolo priflago proponita por simboligi la luktadon kontraŭ lapandemio.[8]

    Vidu ankaŭ

    [redakti |redakti fonton]

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. Anna Löwenstein (2020-03-26). Kiel nomi tiun viruson?. uea.facila. Arkivita ella originalo je 2020-03-27. Alirita 2020-03-27 . “La medicinistoj preferas la terminon koronaviruso, ĉar tio estas ĝia internacia teknika nomo, uzata en multaj lingvoj kun la sama formo (tamen laŭ la aparta skribsistemo de la koncerna lingvo).”.
    2. Reta Vortaro: koronavirus/o kiel tria alternativo
    3. http://esperanto.cri.cn/html5/index_news.htm
    4. https://twitter.com/UMEAeo/status/1222457900762877953
    5. Cyril Robert Brosch (2020-02-10). Esperantigo de la angla "coronavirus". Akademio de Esperanto. Alirita 2020-02-10 .
    6. https://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php
    7. [https://www.domradio.de/sites/default/files/pdf/corona_novene.pdf Domradio.deNovene in Seuchenzeiten (germanlingve), konsultita 2002-05-15
    8. VENTO 7, pp. 20-21.
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kronvirusoj&oldid=8812924"
    Kategorio:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp