Krizantemo (Chrysanthemum) estas genro el familioasteracoj kun pli ol 30-200 specioj (depende de la fonto). Ili estas unu aŭ plurjaraj herboj, arbustoj kaj arbedoj tre diferencaj laŭ aspekto. La specioj spice odoras, havas pli-malpli entranĉitajn foliojn kaj florojn kun langoformajn randokorolojn.
Ĉar la florplanto havis jam kulton en la antikvo, hodiaŭ ekzistas ĉirkaŭ 5000 specoj (kulturvarioj) de la planto, danke al la kultivistoj.
Ekzistas multaj kulturvarioj kun ofte grandaj kapituloj okulfrape koloraj kaj tre ornamaj.
La krizantemoj kreskas, estas kulturataj de suda Eŭropo ĝis suda Azio, ili ŝatas la mediterenean klimaton. Ĝi bezonas multe da akvo, ĉar ties radikoj traretas nur la supran 20–30 cm de la grundo.
La specioj estas frostosentemaj, sed ili ne toleras eĉ la troan varmegon, ilin damaĝas eĉ la temperaturo super30°C. La aŭtunaj specioj floras en oktobro, sed per protektado kontraŭfrosto tio estas etendigebla ĝis novembro en meza Eŭropo. La aŭtunaj krizantemoj estas t.n. „kurt-tagaj” plantoj, tio estas, ili bezonas por la florado 13–14 horojn da mallumo.
Oni multobligas ilin per ŝosa stikaĵo. La kultivado bezonas multan prizorgon, de la sterkado tra forigo de la flankaj ŝosoj ĝis protekto kontraŭ la frosto, damaĝantoj. La speciojn povas damaĝi ĉirkaŭ 20 virusoj, la blanka rusto. La bakteriaj kaj fungaj malsaniĝoj estas trakteblaj per kupraj kemiaĵoj.
EnĈinio, ĝi estas traktata kiel kuracplanto, donanta sanon kaj longan vivon. Laŭ 3000-jara legendo, sur la Odonto-insulo kreskis kuracplanto, kiu junigis la personojn, se kolektis ĝin junaj inoj kaj viroj. La junuloj kiuj serĉis la planton travivis multajn aventurojn, sed la junigan planton ne trovis. Ili do trovis la krizantemon, kaj ekkomercis per tiu.
En la han-epoko, oni trinkis krizanteman vinon je festo de la 9-a monato naŭa tago. Oni kredis, ke trinkanto de la krizantema vino vivas longtempe.
La floro malpliigas la inflamon kaj la sangopremon, plibonigas la digestadajn problemojn. Oni trovas plej efika la flavajn florojn kontraŭfebro,malvarmumo, kapdoloro. Ekstere, oni traktas per ĝi la okulan inflamon.
La petaloj estas uzataj kiel spicaĵoj por salatoj pro ties adstringa, karakteriza gusto.
Laĉina manĝebla krizantemo havas manĝeblajn floron kaj foliojn, oni uzas ilin kiel aldonaĵojn al nutraĵoj.
EnJapanio, la folion de laprintempa krizantemo(Chrysanthemum coronarium) oni trempas en varmega akvo dum unu minuto. Dum pli longa traktado, ĝi amariĝas.
Ĉinaj fontoj mencias ĝin en 550 a.K., en la Song-epoko, oni plibonigis la speciojn. Oni ŝatis/ŝatas la speciojn kun nekutima koloro, formo. La krizantemo estassimbolo de laaŭtuno en Ĉinio, ĝia festo okazas je la 9-a tago de la 9-a lunmonato. Ĝi ofte aperas en versoj, sur pentraĵoj, lignoskulptaĵoj, brodaĵoj.
La fama poetoTao Juanming (365-427) versis plurfoje pri la floro, kiu estis por li reprezentanto de la soleco, de la aŭtuna trankvilo, beleco.
La florplanto alvenis en Japanion en la8-a jarcento, kie oni nomumis ĝinkiku' kaj akiris pli grandan kulton ol en Ĉinio. En Japanio, ĝi iĝis simbolo de la japanaj regantoj, ilia trono iĝis „krizantema trono”.
En la korea arto, la krizantemo estas unu el la „kvar noblaj plantoj” (la pluaj tri estas laprunarbo, laorĥideo kaj labambuo), tiel ŝatata ornama figuro.
Ĉar multaj varioj floras ĉeĉiuj sanktuloj, oni uzas ĝin kiel memorigan floron ĉe tombejo.
La krizantemo aperas en multaj pliajlibroj,filmoj, sur pentraĵoj.