[1] Fonto de la artikolo
Kristanaj doktrinoj aŭ, pliprecize,Kristana doktrino etimologie devenas el la, rilate “doktrinon”, el lalatinadocere ("instrui"). En la kristana tradicio tiu termino estas uzata, larĝasense, por priskribi la tutan korpuson de la kristana instruaĵaro aŭ, mallarĝasense, por priskribi kion la kristanaro kredas rilate apartajn aspektojn de sia kredo: ekzemple, la doktrino priDio, pri la naturo kaj destino de la homa kreitulo, priJesuo Kristo, pri lasavo, aŭ apartaj problemoj moralaj-socialaj-ekonomiaj.[1]
La doktrino povas esti konsiderata konstitua, aŭtoritata, norma kaj/aŭ priskriba. Doktrino povas esti juĝata vera aŭ falsa, sufiĉa aŭ nesufiĉa, esenca kaj neesenca, fondita aŭ preskaŭ fondita...
Lakristanaj doktrinoj ne estas objektoj de la kristana kredo. La kristanoj NE kredas je tiu ĉi kaj je alia doktrino, aŭ je iu doktrina sistemo, sed jeDio kiu riveliĝis en laSanktaj Skriboj. Malgraŭ tio, la doktrinoj kaj la doktrinaj sistemoj estas la rezulto de iliaj provoj laŭracie kaj laŭkohere rezonadipriDio je kiu ili kredas kaj tiel ekspliki kaj defendi siankredon kaj vivmanieron.
Ĉiuj kristanoj konsentas sur la fakto ke la origina aserto de lakristana doktrino troviĝas en la Biblio. La historio de laEklezio estas (interalie) la historio de la doktrinajinterpretoj pri la Biblio flanke de kristanaj predikistoj, instruistoj kaj erudiciuloj kiuj parolis siaŭtoritate; kaj flanke de koncilioj kaj asembleoj kiuj parolis por la tuta kristana korpo. Ekde la komenco kristanoj kaj kristanaj tradicioj diferencis inter si en la kompreno pri la rilato ekzistanta inter la biblia instruo, la doktrinaj interpretoj de unuopaj pensuloj, kaj la doktrinaj oficialaj formuladoj kaj (dogmaj memorandoj de la oficialaEklezio
La plej granda parto de la kristanaro konsentas pri la fakto ke la kristana doktrino markas la instruon de la antikva Eklezio pri la kristanaSankta Triunuo kaj pri la persono kaj la agado deJesuo Kristo. Konsultu:Kristologio. La plej granda parto de la kristanaro kune konfesas la kompendion de la kristana doktrino ĉeesta en laApostola kredo.
Kvankam la problemo ne naskiĝis nur en la epoko de la protestantaReformacio, okazis ĝuste en tiu periodo ke la Eklezio en Okcidento dividiĝis antaŭ la problemo ĉu la fonto kaj la normo de la vera kaj ĝusta doktrino estas la biblia instruokaj la pasinta kaj nuna instruo de la Eklezio (pozicio de la Katolika Eklezio) aŭnur la Biblio (pozicio de la Reformaciuloj, kiuj ne negas la neceson de la doktrinaj ekleziaj formulaĵoj sed alarmas pri la fakto ke la aŭtoritato de tiuj formuloj povas esti nur dependa kaj neegala al tiuj de la Biblio.[2]
Tiu, laŭ kelkaj teologoj, estas problemo ankoraŭ ne solvita, sed la konflikto inter la akcento kiunkatolikismo metas sur la tradicio kaj la akcento kiunProtestantismo metas sur la Skribon ne estas tiom granda kion ĝi estis iam. la nuntempa Roma Katolikismo estas hodiaŭ pli aperta en la rekono pri la supera aŭtoritato de la Biblio; Protestantismoj agnoskis ke la Biblio mem estas rezulto de kreskiĝo de tradicioj inter la antikvaj Izraelo kaj de la antikva Eklezio kaj, siavice, ero de la tradicio kreskiĝanta en la Eklezio
En la historioj de la katolikaj kaj protestantaj tradicioj, estiĝis ĉiamdaŭra debato pri la kvanto en kiu la interpreto pri la Biblio kaj la formulado de la doktrino devas esti modlata de la racio, de la intuicio, de lakonscienco, de la sociaj kaj naturaj sciencoj, aŭ de la sperto persona, politika, ekonomia kaj kultura. La diverĝoj pri kiel la kristana doktrino povas esti fidela al la Biblio estis unu el la plej akraj kaŭzoj de la manko de doktrina konsento inter la kristanoj.
Kiu decidas kiu estas la "ĝusta" doktrino? La klasikaKatolikismo kaj iuj formoj deProtestantismo, forte konfesantaj, instruas ke estas tasko de laEklezia Institucio establi kiuj devas esti la ortodoksaj veroj pere dedogmaj memorandoj kaj konfesiaj kanonoj. Tiu pozicio limigas la individuan liberon de la kristano kaj igas la Eklezio kaj ne la Biblio finan aŭtoritaton.[3]
Iuj protestantoj iris al la opozita ekstremo kaj subtenas ke ĉiu unuopa kristano havas rajton decidi tutsole kiu estas la ĝusta doktrino, aŭ apelaciante al la ekskluziva aŭtoritato de la Biblio aŭ apelaciante al elstaraj laŭraciaj moralaj, ekleziaj, sciencaj aŭ politikaj-ekonomiaj, inkluzive de tiuj de la kritika juĝo de la Eklezio, interpretoj pri la Biblio. Kaj en la konserva formo kaj en tiu liberala, tiu pozicio igas decida kaj fina aŭtoritato la individuan preferon kaj la opinion anstataŭ ol la Eklezion.
Nemalgranda parto de kristanoj hodiaŭ celas lokiĝi en la meza pozicio: meze de eklezia despotismo kaj individua subjektivismo. Spite de tiu teoria sinteno, la malsamoj inter kristanoj kaj ties tradicioj, ekzistas pli da akordo inter ili ol kio ŝajnas. Ĉiuj kristanoj agnoskas ke laBiblio estas la fonto kaj normo de la kristana doktrino.