LaKristalografio de ikso-radioj estas eksperimenta tekniko por la esplorado kaj analizo de materialoj, bazita sur la fenomeno dedifrakto deikso-radioj tra solidoj enkristala stato.
La ikso-radioj estas difraktataj per laelektronoj kiuj ĉirkaŭas laatomojn ĉar iliaondolongo estas de la sama mezurordo kiel laatomradiuso. La fasko de ikso-radioj aperantaj post tiu interagado enhavas informaron pri la pozicio kaj tipo de atomoj trafitaj survoje. La kristaloj, pro sia perioda strukturo, disigas elaste la faskojn de ikso-radioj en precizaj direktoj kaj amplifikas ilin per konstruinterferenco, okazigante precizan modelon de difrakto. Estas diversaj tipoj de specialaj detektiloj por observi kaj mezuri la intensecon kaj pozicion de la difraktitaj ikso-radioj, kaj ties posta analizo pere de matematikaj rimedoj ebligas akiri reprezentadon je atoma skalo de kaj atomoj kajmolekuloj de la studita materialo.