![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Charadrius vociferus (Linnaeus,1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
Oxyechus vociferus | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
LaKripluvio,Charadrius vociferus, estas eta, fortika kaj viglapluvio, tio estasvadbirdo de la familio deĥaradriedoj kaj genroCharadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.
Plenkreskuloj estas 23–27 cm longaj (meze 25) ku mezaveraĝa enverguro de 17 cm. Ili havas grizbrunajn dorson kaj flugilojn, blankajn ventron kaj bruston kun du nigraj larĝaj brustostrioj, la supra kompleta ringo kaj la suba preskaŭ. Ili havas brunan kronon, blankan frunton, nigran strion inter la frunto kaj la krono kaj alian blankan super kaj malantaŭ la okuloj. La beko estas mallonga kaj nigra. La kruroj estas oranĝoflavaj. Ili havas ruĝan okulringon.
Tiu specio diferenciĝas disde la pli etaGranda pluvio pro grando (fakte temas pri la plej granda koluma pluvio), la du brustostrioj kaj la ruĝoranĝaj postaĵo kaj kojnforma survosto antaŭ nigra angulo kaj blanka bordofino. Tiu ruĝa vosto estas videbla dum seksaj ceremonioj kaj dumfluge, same kiel la blanka flugila strio, kaj nomigas la specion en la hispana “culirrojo”, tio estas de ruĝa postaĵo.
Idoj estas preskaŭ egalaj al plenkreskuloj. Rapide moviĝas post eloviĝo. Estas tri subspecioj diferencaj laŭ koloro ĉefe en ruĝeco de brunaj dorso kaj flugiloj.
La medio de tiunearktisa specio estas malferma kamparo aŭ herbejo, proksime sed ankaŭ ofte malproksime de akvo, tra plej granda parto deKanado,Usono,Meksiko, kaj pli izolitaj populacioj enKariba Maro,Kostariko kaj la tuta marbordaPeruo.
Ili estas migrantaj birdoj el nordaj regionoj kiuj vintras en nordaSudameriko. Ili estas raraj vagantoj ĝis okcidentaEŭropo, ekzemple en la atlantikaj insuloj kajFrancio, kutime malfrue en la jaro.
Ili faras neston surgrunde en malferma areo facile videbla aŭ inter ŝtonetoj. La ino demetas el 2 ĝis 6 ovojn (mezaveraĝe 4).Kovado -farata de ambaŭ gepatroj- daŭras malpli ol unu monato. La idoj elnestiĝas dum la unua tago post eloviĝo kaj sendependiĝas antaŭ unu monato poste. Post unu jaro ili estas jam reproduktuloj. Dua ovdemetado eblas en sudaj teritorioj kaj eĉ tria, sed ne sukcese.
Tiu specio estas monogama. La masklo allogas la inon per montrantaj ceremonioj kaj, se temas pri nemigranta populacio, povas resti kaj reproduktiĝi kune dum jaroj.
Tiuj birdoj serĉas manĝaĵojn en kampoj, kotejoj kaj strandoj ĉefe vintre. Ili manĝoplukas per rigardo. Ili manĝas ĉefeinsektojn, ĉefe akvajn,krustulojn kaj eĉ berojn.
La voĉo de tiu specio estas laŭtega kaj rimarkebla “kildii” aŭ “kildiia”, kio nomigas la specion en la angla -kaj en aliaj samfamiliaj lingvoj- per nomo “Killdeer”, proksimuma skribaĵo de tiu sono signifante sensignifan frazon “mortigi la cervon” aŭ io simile. La scienca nomo “vociferus” signifas kriegulo aŭ blekulo, ĉar vere ili estas tiaj.
Tiuj birdoj ofte uzas la metodon de rompita flugilo por malproksimigi fremdulojn el nesto. Tio signifas foriri el la nesteja areo montrante sian flugilon kvazaŭ ĝi estus rompita aŭ vundita tre rimarkeble kaj pepante. Eventualaj predantoj imagas ĝin facila predo kaj sekvas ĝin for de la nesto. Se la gepatroj vidas, ke la fremdulo ne sekvas la misvunditan birdon, ili alproksimiĝas plie kaj pepas pli laŭte ĝis kiam ili atentigas tiun; kompreneble kiam tiu fremdulo preskaŭ estas atingante la “vunditan birdon” jam malproksime de la nesto, tiu forflugas. Eventualaj predantoj povas esti katoj, hundoj, aliaj mamuloj, rabobirdoj, mevoj, korvoj, ktp. Pri tiu kutimo vidu artikolonTrompoceremonio.
Ties kapableco loĝi en terkulturejoj kaj mezurbaj medioj helpis la specion iĝi ofta kaj tre disvastigita en ties teritorio. Tamen ili ne estas tre sociemaj birdoj: plej ofte ili estas solaj aŭ laŭ paroj.
|