Kripla arbo[1] estasarbo, ofte maljuna, kun kriplahabito kaŭze de ekstreme malfavoraj kreskadcirkonstancoj. Precipe oni trovas ĝin en subarktaj kaj sub-altamontarajarbolimajpejzaĝoj. Kontinua elmetado al fortaj,frostajventoj deformigas kaj kripligasvegetaĵaron. Sub tiuj cirkonstancoj, arboj nur povas postvivi kie ili estas ŝirmataj derokaj formacioj aŭ deneĝa kovraĵo. Ĉar la subaj partoj de tiuj arboj daŭrigas sian kreskadon, estiĝas densagrunda okupado[2].
Por traduki en 1903 lagermananterminonKrummholz en la verko de Andreas Franz Wilhelm Schimper :Plant-geography upon a Physiological Basis (1898)[3], William Rogers Fisher enkondukis la anglajnterminojnelfin-tree kajelfin-wood kiuj laŭlitere signifaselfo-arbon kaj elfo-arbaron. Esperante oni povas traduki perkripla arbaro .
Komunaj arboj montrante kriplan disvolviĝon inkluzivasbalzaman abion (Abies balsamea), nigranpiceon (Picea mariana),rokmontaran abion (Abies lasiocarpa), montanlarikon (Larix lyallii), Engelman-piceon (Piceo engelmannii), suplanpinon (Pinus flexilis), kajtordopinon (Pinus contorta). Ekzemploj de kripla formo de nigra piceo, troviĝas en la nord-kanadajtajgoj[4]. Kriplarbaj formoj de nigra piceo kaj balzama abio abundas en la altamontara transira zono de White Mountains ([Wajt Moŭntns] -Blanka Montaro) deNov-Hampŝiro.
Varianto de kripla arbo estasflaga arbo aŭflagarbo. Lavento mortigasbranĉojn je lalofa flanko, donante al arbo karakterizanflagecan aspekton. Kie la suba parto de la arbo estas protektita de neĝa kovraĵo, nur la elmetita parto povas havi tiun aspekton.Pasataj ventoj entropikaj regionoj apudekvatoro ankaŭ povas sammaniere deformi arbojn[5].