![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Krinanaso, masklo ![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Chenonetta jubata (Latham,1816) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
LaAŭstralia arbaranaso aŭKrinanaso (Chenonetta jubata) estas anaso el la subfamilia grupo deAnasenoj troviĝanta tra multe deAŭstralio.
Ĝi estas la ununura vivantaspecio en lagenroChenonetta.
Tradicie lokigita en la subfamilio deAnatenoj (plaŭdanasoj), ĝi povus fakte aparteni anstataŭe al la subfamilio deTadornenoj (tadornoj).[1]
LaRinganaso povus esti ties plej proksima vivanta parenco.[2]
La nefluga specio deNovzelando nomeChenonetta finschi (Finŝa anaso) kiu supozite konstituismonotipan genron (Euryanas) estis fine konsiderata kiel apartenanta alChenonetta.[3] Ĝi iĝisformortinta antaŭ scientistoj povus akurate zorgi pri la novzelanda birdofaŭno, sed eble tiom malfrue kiom ĝis1870 (baze sur informo pri nefluga ansero kaptata enOpotiki.[4])
La Krinanaso estas disvastigata enAŭstralio, inkludeTasmanion.
La Krinanaso troviĝas en herbejoj, malfermaj arbaroj, humidejoj, inunditaj paŝtejoj kaj laŭlonge de la marbordo ĉe insuletoj kaj golfetoj.
Ĝi estas komuna ankaŭ en farmoj kun akvorezervejoj, same kiel ĉe rizkampoj, forkanaloj kaj ĉe urbaj parkoj. Ili ofte troviĝantas ĉe pli profundaj lagoj maltaŭgaj por manĝo de aliaj akvobirdoj, sed ili preferas manĝi surtere.
Tiu anaso 45–51 cm longa aspektas kiel malgrandaansero, kaj manĝas ĉefe per paŝtado laŭ aroj.
Temas pri specio kun klaraseksa duformismo. La masklo estas grizeca kun tre malhelbrunaj kapo kaj kolo kaj tre markate makuleca brusto. La flankoj estas helgrizaj, sed de proksime videblas fajnega grizblanka strieco. La beko estas nigreca kaj la kruroj malhelgrizaj.
La ino havas ne tiom malhelan kapon, blankecajn striojn super kaj sub la okulo kaj makulecajn subajn partojn. Ambaŭ seksoj havas grizajn flugilojn kun nigraj unuarangaj kaj blankaspeguleto.
Junuloj similas al ino, sed estas pli helaj kaj kun pli strieca brusto.
La Krinanaso povas esti distingata el laNanansero, specioNettapus, kiuj estas pli malgranda, havas tre klarajn vizaĝajn markojn kaj estas kutime vidata surakve. Fajfanasoj de la genroDendrocygna havas pli longajn krurojn kaj kolojn, pli grandajn anasecajn bekojn kaj tendencas piediri pli rekte. Dumfluge la Aŭstralia arbaranaso estas la ununuraanaso kun blankaj duarangaj kaj malhelaj flugilplintoj.
La plej komuna alvoko estas laŭta, ascenda sonognaŭ.[5] La maskla alvoko estas pli mallonga kaj pli altatona ol ĉe inoj. Ankaŭ estas babilecastaccato ĉe aroj.[5]
La Krinanaso fluĝas malrapide kaj malalte tra la arboj kaze de ĝenado. Foje ĝi povas flugi rapide kaj lerte. Ĝi estas bonkvalita fluganto.
Krinanaso nestumas en arbokavaĵoj aŭ ennestoskatoloj super aŭ ĉe akvo. La nesto estas farata el amaso de [[lanugo]]. La ino demetas 9–11 kremoblankecajn ovojn, kiuj estas similaj al tiuj de laMandarenanaso.[5] La inokovas dum la masklo staras kontrole. Kiam la anasidoj pretas elnestiĝi, la patrino flugas surgrunden kaj la anasidoj elsaltas surgrunden kaj sekvas siajn gepatrojn. Kiel ĉe la maskloj de Mandarenanasoj, ankaŭ tiuj maskloj zorgas siajn idojn deproksime kune kun siaj inoj.
La Krinanaso manĝas herbojn,trifoliojn kaj aliajn, kaj eventuale, insektojn. Ĝi estas rare vidata ĉe malferma akvo, preferente manĝi per plaŭdado en neprofundajn akvojn, aŭ en herbejoj kaj terkultivejoj.
Krinanaso estas disvastigata en siaj teritorioj. Tiuspecio profitis el agrikultura disvolviĝo, pro la kreado de akvorezervejoj kaj lagetoj. Ĝi estas klasita kiel ĉasbirdo, kaj estas mortigata de ĉasistoj. Ĝi estas ankaŭ konsiderata kiel plago, ĉar ĝi damaĝas rikoltojn kaj paŝtejojn. Tamen tiu specio ne estas minacata, kaj ties nombroj estas stabilaj.
Marchant, S. kaj Higgins, P.J. (eds). 1993. Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol 1B (Ratites to Ducks),Oxford University Press,Sidnejo.
Pizzey, G. kaj Knight, F. (1997). Field Guide to the Birds of Australia. Angus kaj Robertson, Sydney.
Simpson, K kaj Day, N. (1999). Field guide to the birds of Australia, 6th Edition. Penguin Books, Australia.
Handbook of the birds of the world, vol 1 by Josep del Hoyo-Andrew Elliot-Jordi Sargatal - Lynx Edicions -ISBN 8487334105
Guide De Canards, des oies et des cygnes – de Steve Madge - Delachaŭ kaj Niestlé -ISBN 2603013769
|