Ĉi tiu artikolo temas pri geografia termino "Krimea duoninsulo". Por Krimeo kiel parto de Ukrainio rigardu la paĝonAŭtonoma Respubliko Krimeo. Por Krimeo kiel parto de Rusujo ekde jaro 2014 legu la artikolonRespubliko Krimeo.
Krimeo (aŭKrimea Duoninsulo) estasduoninsulo en norda parto de laNigra maro, kun ĝia orienta marbordo laŭ laAzova maro. Norde ĝi limas laĤersonan provincon de Ukrainio, okcidente, sude kaj sudoriente - la Nigran Maron, nord-oriente - laAzovan maron. Norde ĝi konektiĝas al lakontinento per mallarĝaPerekopa terkolo (ĉ. 8-20 kilometrojn larĝa). Oriente de Krimeo, inter la Nigra kaj Azova maroj troviĝas laKerĉa duoninsulo (inter ĝi kaj laTamana duoninsulo estas 3-13 kilometrojn larĝaKerĉa markolo). Okcidente la mallarĝiĝanta parto de Krimeo formas laTarĥankutan duoninsulon[2]. Ekde 2014 Krimeo estas regata de Rusio, sed de la vidpunkto de internacia juro plu apartenas al Ukraino.
La etimologio de la vortoKrimeo estas diskutata. Laŭ la plej ofte citata versio ĝi devenas de nomo Qırım (malnova nomo por la moderna urboStarokrimo, iama ĉefurbo de la Krimea provinco de laOra Hordo, tradukite — "mia monteto").
Laŭ la aliaj supozoj ĝi devenas de iu tjurka vorto, signifanta jenremparo, jenkavo, jen simpletero. Iuj rilatigas la nomon Krimeo al la helena κρημνός (kruta loko, ankaŭ nomo de iu teritorio en Skitio), tamen tiu supozo ne estas tre verŝajna.En antikva nomo de Krimeo — Taŭrido (latineTaurica, helene Ταυρική) — devenas de la nomo de antikva Krimea tribo.
La plej antikvaj spuroj de hom-aktivado en Krimeo rilatas al la epoko depaleolito (en kelkaj antikvaj setlejoj estis trovitaj restaĵoj deneandertalaj homoj). En launua jarmilo a.K. en Krimeo loĝiscimeroj (antikva tribo de nordaj bordoj de laNigra Maro). En la 7a jarcento a.K. cimeroj estis konkeritaj deskitoj, la supervivintaj posteuloj de cimeroj estas konataj kiel taŭroj. La praloĝantoj de Krimeo okupiĝis plej parte priĉasado,fiŝkaptado,bestobrerado kaj primitivaterkulturado.
En la 6a-5a jarcentoj a.K. en Krimeo aperashelenoj, kiuj fondas ĉi tie kelkajn koloniojn (la plej famaj -Ĥersoneso,Teodozio, Pantikapeo).
En la jaro 438 a.K. la ĉefreganto de Pantikapeo deklaris sin reĝo kaj tiel en la orienta parto de Krimeo aperis la Bospora Reĝlando. Komence tiu ŝtato prosperis kaj vigle komercis kunAteno, sed sub premo de skitoj (kiuj fondis en la stepa parto de Krimeo sian ŝtaton en la 3a jarcento a.K.) en 114 a.K. ĝi subiĝis al la protekto de la caroMitridato la 6-a, reganto de Ponto.
En la dua duono de la unua jarcento a.K. la suda parto de Krimeo estis parte konkerita deromianoj, kies regado en kelkaj regionoj daŭris ĝis la 3a jarcento p.K.
En la 3-4a jarcentoj p.K. Krimeon invadas diversaj triboj. Sub atakoj degotoj kajhunoj la Bospora kaj Skita ŝtatoj pereis, ĉiuj antikvaj urboj estis ruinigitaj. En la dua duono de la unua miljaro p.K. la loĝantaro de Krimo konsistis plejparte el posteuloj de skitoj, taŭroj, gotoj,sarmatoj,ĥazaroj; restas iom da helenoj kaj aperasslavoj.
Komence de la dua jarmilo p.K. Krimeo troviĝis sub kultura kaj politika influo deBizancio. En la sud-okcidenta parto de la duoninsulo aperas etaj ŝtatoj, la plej signifa el kiuj estas laprinclando Teodoro (12a-15a jarcentoj p.K.). En la 13a jarcento sur la bordoj de Krimeo aperas italoj (venecianoj kajĝenovanoj), kiuj fondas sur la suda bordo de Krimeo kelkajn setlejojn:Balaklavo (antikva nomoCembalo), Kafo (en la loko de nunaTeodozio) kajSudako (antikvaj nomojSoldaia,Sugdea).
LaKrimea Ĥanlando havis viglajn diplomatiajn rilatojn kunRusio,Pollando,Litovio kaj aliaj landoj (kun multaj ĝi ankaŭ militis). Por forigi la minacon de la krime-tataraj invadoj fine de la 17a jarcento Rusio komencis batali kontraŭ la ĥanlando. En la jaro 1774 rezulte deRusuj-Turkuja milito la Krimea Ĥanlando estis sendependigita disde la Turkuja influo kaj transiris al stato deprotektorato de Rusio. En la jaro 1783 la Krimea Ĥanlando estis likvidita kaj Krimeo iĝis parto de Rusuja Imperio.
La 9an de aprilo 1783 Krimeo estis oficiale aneksita de Rusuja Imperio. Ĝi iĝis parto de laTaŭrida Gubernio kun ĉefurbo enSimferopolo. Rusuja regado estis pozitiva por la ekonomio de Krimeo - plivigliĝis la industrio kaj agrikulturo, aperadis novaj urboj (en la jaro 1783 estis fonditaSebastopolo, kiu baldaŭ fariĝis la ĉefa haveno por la nigramara ŝiparo de Rusio).
La anekso de Krimeo fare de Rusio kaŭzis amasan formigradon de krime-tataroj en Turkion. Tiu proceso daŭris ĝis proksimume mezo de la 19a jarcento, kiam la formigrado haltis kaj la kvanto de krime-tataroj en Krimeo stabiliĝis (ĝi proksimume kvaroniĝis kompare al la kvanto de krime-tataroj antaŭ la anekso). Amasa enmigrado de rusoj kaj ukrainoj en Krimeon kaŭzis signifan pligrandigon de la slava parto de la loĝantaro.
En la jaroj 1853-56 Krimeo estis areno de laKrimea (Orienta) milito de Rusio kontraŭ Turkio, Britio kaj Francio. De la 13-a de de septembro 1854 ĝis la 27-an de aŭgusto 1855 la rusia armeo heroe defendis Sebastopolon kontraŭ la kvante pli grandaj fortoj de la aliancanoj, tamen la defendado finiĝis per malvenko.
Meze de la 19a jarcento la ekonomia evoluo de Krimeo signife plivigliĝis (plejparte Krimeo estis agrikultura regiono). En la jaroj 1869-1875 aperis lafervojlinio Ĥarkovo-Sebastopolo. Proksimume en la sama tempo Krimeo (precipe la Suda Bordo de Krimeo) famiĝis kiel kurac-loko kaj fariĝis alloga por nobelaro kaj diversaj artistoj.Sur la suda bordo aperis multaj palacoj de riĉuloj kaj membroj de la cara familio (la plej famaj estas laLivadia palaco kaj laVoroncova palaco).
Ĝis laOktobra Revolucio de la jaro 1917 Krimeo restis agrikultura regiono kun tre malgranda proletaro. Aparta ĝia karakterizo estis (kaj plu estas) ĝia multnacieco.
Ekde aprilo 1918 ĝis novembro 1920 Krimeo estis areno de laRusa Enlanda Milito; ĉi tie aperis kaj ŝanĝis unu la alian kelkaj registaroj de invadantoj.
La18an de oktobro1921 estis akceptita la dekreto pri fondo de Krimea Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko (parto de RSFSR). La21an de decembro 1921 estis subskribita la dekreto pri uzado de Krimeo por kuracado de laboristoj. En ĉemaraj regionoj de la duoninsulo komenciĝis grandskala konstruado de kurac- kaj ripoz-centroj,sanatorioj ktp. Krimeo fariĝis fama kaj popularakuracloko, kiun vizitis ĉiujare miloj da homoj de tuta USSR.Dum tiu tempo signife pligrandiĝis ankaŭ la industria parto de la ekonomio.
Dum laDua Mondmilito Krimeo estis areno de aktiva batalado de Sovetio kontraŭ Germanio. La okupado de Krimeo fare de germanoj daŭris ekde oktobro 1941 ĝis majo 1944. La sovetiaj batalantoj heroe defendadisSebastopolon de oktobro 1941 ĝis julio 1942, pro kio la urbo ricevis la honoran titolon "Urbo-Heroo"; la saman titolon ricevis ankaŭKerĉo.
Post liberigo de Krimeo en majo 1944 komenciĝis la restarigo de la mastrumado kaj ekonomio. En majo 1944 okazis la perfortadeportado de krime-tataroj fare de la Sovetia registaro (lakrime-tataroj estis ekzilitaj plejparte en laUzbekan Respublikon, multaj homoj mortis dum la vojaĝo - laŭ diversaj pritaksoj de 15 ĝis 50 procentoj). La oficiala preteksto por la ekzilo estis la misa kulpigo de la tuta nacio prikunlaborado kun la germanaj okupantoj. En la jaro 1956 la krime-tatara popolo estis oficialerehabilitita, tamen ĝis la jaro 1989 la krime-tataroj fakte ne havis la eblon reveni en Krimeon. La ekzilon de krime-tataroj sekvis iom malpli grandskalaj ekziloj de grekoj, armenoj kaj bulgaroj. Ĉio ĉi grave ŝanĝis la nacian konsiston de la krimea loĝantaro.
Februare 1945 enJalto okazis la Jalta (Krimea) konferenco interStalin,Roosvelt kajChurchill, kiu ludis gravan rolon por postmilita Eŭropo kaj por fondo deUN.
En junio 1945 Krimea Aŭtonoma Respubliko estis transformita en Krimean Provincon. En la jaro 1954 okaze de 300-jariĝo de unuiĝo de Ukrainio kaj Rusio la Krimea provinco estis transdonita alUkrainia Sovetia Socialisma Respubliko ("kiel signo de frata amikeco inter la du popoloj", al tio aldoniĝis ankaŭ la geografiaj, ekonomiaj kaj kulturaj kialoj). Tiutempe tiu ŝanĝo estis nura formalaĵo, ĉar kaj Ukrainio kaj Rusio estis partoj de la sama lando -USSR. Tamen post la disfalo de Sovetunio la fakto de transdono de Krimeo al Ukrainio en 1954 provokis (kaj ĝis nun provokas) multajn disputojn pri eblaj pretendoj de postsovetia Rusio al la krimea teritorio.
En la dua parto de la 20a jarcento la graveco de Krimeo kiel kurac- kaj ripoz-regiono ĉiam pligrandiĝis, ĝi fariĝis kurac-regiono de la tutsovetia graveco.
En la jaro 1954 Krimeo iĝis parto de Ukrainio, kiu iĝis sendependa en 1991. Tiu situacio estis dolore akceptita de multaj loĝantoj de Krimeo, kiuj opiniis Krimeon historie rusa (kaj Rusia) teritorio. Al tiu problemo aldoniĝis ankaŭ la problemoj pri la Nigramara Ŝiparo de Rusio (kiu havis kiel sian ĉefan bazon la urbonSebastopolo) - post kelkajaraj intertraktoj Ukrainio kaj Rusio interkonsentis, ke Rusio luprenos la bazon de Sebastopolo ĝis la jaro 2017 (tiu fakto estas registrita ankaŭ en la "Provizoraj decidoj" de laUkrainia Konstitucio (de la jaro 1996). Ankoraŭ unu problemo por Krimeo iĝis la amasa revenado de la ekzilitaj krime-tataroj (de post la jaro 1989). La procesoj derepatrujigo estis akompanataj de multaj kontraŭstaroj inter la slava kaj krime-tatara popoloj (okazadis eĉ malgrandaj armil-bataloj). Tamen nun la kunekzistado de ĉiuj nacioj de Krimeo ŝajnas paca.
Laŭ la decido de la tutkrimea referendumo en 1991 estis restarigita laKrimea Aŭtonoma Respubliko (kiel parto de sendependa Ukrainio). Dum kelkaj sekvaj jaroj la Krimea gvidantaro postulis ĉiam pli da rajtoj kaj povoj; i.a. estis elektita la unua prezidento de Krimeo. Tamen, la streboj de aŭtonomemuloj ne estis subtenataj de la centra gvidantaro de Ukrainio. Post kelkaj streĉaj tensioj inter Krimeo kaj la centro la institucio de prezidenteco en Krimeo estis nuligita, kaj la rajtoj kaj povoj de la aŭtonomio estis signife limigitaj. En la jaro 1998 estis akceptita la nuna Konstitucio de la Krimea Aŭtonoma Respubliko.
Nuntempe, malgraŭ la fakto de laŭleĝa aŭtonomeco, la faktaj rajtoj kaj povoj de la aŭtonomio estas preskaŭ samaj, kiel tiuj de la aliaj provincoj de Ukrainio, do, la aŭtonomeco estas ŝajna.
Jam en2013 komenciĝisprotestaj manifestacioj enKievo, ĉefurbo deUkrainio pro la fakto, ke la prezidantoViktor Janukoviĉ rifuzis subskribi dokumenton, kiu ligus Ukrainujon kunEŭropa Unio. Tiu rifuzo okazis la29an de novembro 2013. Kreskis la protestoj. Ekde la 18a de februaro 2014 okazis bataloj sur la ĉefa placo de Kievo.La prezidanto de Ukrainio Janukoviĉ estis forigita de la povo.Nova registaro eklaboris en Kievo.
La "nekonataj soldatoj" sen insignoj, t.e. rusiaj elit-trupanoj antaŭ la Krimea Parlamento enSimferopolo, la 1-an de marto2014
Ekde la27-an de februaro 2014 envenis multaj rusaj soldatoj en Krimeon. (vidu la foton)La1-an de marto2014 la ĉefministro de Krimeo petis rusan militan helpon. Vidiĝis disdonoj derusiaj pasportoj al rusparolantoj.La6-an de marto 2014 la krimea parlamento petis pri aliĝo de Krimeo alRusio kaj anoncis baloton pri tio por la 16a de marto. Do dek tagojn poste.La11-an de marto Krimeo anoncis sendependiĝon.La15-an de martoUnuiĝintaj Nacioj enNovjorko, pli precize laKonsilio de Sekureco, balotis pri kondamno de tiu baloto. Rusujo uzis sianvetorajton.Ĉinujo sindetenis. La16-an de marto okazis baloto. La rezulto montris deziron transiri al la sino de Rusio per proks 93% de la voĉoj. Ne aperis la nombro deabstinadoj, sindetenoj. Pluraj ŝtatoj kaj fakuloj asertas, ke tiu baloto ne validas. Ili argumentas tiel:
Organizi baloton en dek tagoj ne donas bonajn kondiĉojn.
La baloto prezentis al la voĉdonrajtaj civitanoj du eblojn: aŭ ĝui pli grandan aŭtonomecon ene deUkrainio, aŭ eniri Ruslandon.Demokrata baloto nepre proponus la eblon resti en la ĝisnuna situacio ene de Ukrainio.
Amasa ĉeesto de rusaj[klarigu] soldatoj en balotantaj urboj kaj vilaĝoj ne ebligas serenan etoson por baloti.
Propagando pri Rusio dissendiĝis en laamaskomunikiloj ĝis dum la balotado, vidiĝis rusiaj flagoj en la balotlokaloj, rusiaj flagoj aperis kiel kurtenoj por konstrui izolejojn por baloti; demokratabalotado,referendumo, postulas finon de la propagandaj kampanjoj semajnon antaŭ la baloto.
La balotujoj,urnoj, estis travideblaj, kaj tien oni enmetis balotilon sen koverto; do iu povis vidi la decidon de la voĉdonanto.
Sekve de tiu krizo la turismo multe suferis pro malkresko de la nombro de turistoj en alteco de 2 milionoj po jaro[3]. Rusio intertempe provis ripari tiun situacion konstruinte lakrimean ponton super laKerĉa Markolo kiu ligas Rusion kaj la Krimeon[3].
Estas multaj divenoj kial la iama prezidento de Sovetunio,Nikita Ĥruŝĉov, transdonis la duoninsulon Krimeo al Ukrainio[4]:
1-e Li edziĝis al ukraina virino kaj multe ŝatis Ukrainion, kvankam etne li estis ruso.
2-e kiel pardonpeto al la popolo de Ukrainio, pro laHolodomor kaŭzita de la politiko deStalin, kondukinta al la malsatmortigo de ĉirkaŭ 5 milionoj da ukrainanoj (Stalin konfiskigis ĉiajn manĝaĵojn de kamparanoj de la tuta lando por antaŭenigi lakolĥozigon);
3-e por havi teritorion por resetligi lakrime-tatarojn, ke ili ne ĝenus Rusion;
4-e post laDua Mondmilito estis multaj detruitaj domoj ktp. en Krimeo, kaj laRSFSR (Moskvo) evitis la kostojn;
5-e Krimeo havas landkonekton al Ukrainio, sed ne al Rusio;
6-e Dum Sovetunio tute ne gravis al kiu apartenas Krimeo neniu imagis ke Sovetunio disfalus.
La areo de Krimeo estas ĉirkaŭ 27 mil kv. km. La distanco inter la plej norda punkto (Perekopa terkolo) ĝis la plej suda punkto (kaboSariĉo) egalas al 207 km. La distanco inter la plej okcidenta punkto (kabo Karamruno) ĝis la plej orienta punkto (kabo Fonaro) egalas al 324 km. La longeco de la bordoj - ĉirkaŭ mil kilometroj. La plej grandaj golfoj de la Nigra Maro ĉe Krimeo estas la Karkinita golfo, la Kalamita kaj la Teodozia golfoj; la plej grandaj golfoj de la Azova maro estasSivaŝo, la Kazantipa kaj la Arabata golfoj.
Ĉ. 70 elcentojn de la Krimea areo (norde) okupas lastepaebenaĵo. Sude, ĉirkaŭ 20 elcentojn de la Krimea areo okupas laKrimea montaro, kiu etendiĝas per 3 montoĉenoj (la plej alta punkto - la montoRomankoŝo, 1545 m.) deSebastopolo ĝisTeodozio. Ĉ. 10 elcentojn de la Krimea areo okupas lagoj (estas kelkaj grandaj estuaraj saletaj lagoj -Donuzlavo,Sasiko,Uzunlaro ka.).
Laklimato en la norda parto estas modere kontinenta. La averaĝaj temperaturoj de januaro estas ĉirkaŭ0°C, julie - ĉirkaŭ24°C. En la Krimea Montaro la klimato estas iom pli severa kaj humida. Sude de la montaro sur laSuda Bordo de Krimeo la klimato estas subtropika.
La riveroj de Krimeo estas malmultakvaj, la plej gravaj estasSalgiro,Belbeko,Kaĉo, laNigra.Koyashskoye,Kojaŝskoje aŭKoyashs'ke estassalakva lago en la marbordo de laKerĉa duoninsulo en Krimeo, apartigita el laNigra Maro per bendo de tero. Ĝi longas 4 kilometrojn, larĝas 2 kilometrojn kaj havas profundon de ĉirkaŭ unu metro.
La grundoj en la norda parto de Krimeo estas plejpartekaŝtanaj, en la centra parto -ĉernoziaj, en la montaro - brunaj montar-arbaraj aŭ ĉernozioidaj montar-herbejaj. La tero de la norda parto estas plejparte plugita kaj kultivata, de loko al loko konserviĝis stepaj kreskaĵoj. La montaro estas kovrita de kverkaj, fagaj,karpenaj arbaroj (la nordaj deklivoj) aŭ de pin-arbaroj (la sudaj deklivoj). La kreskaĵaro de la Suda Bordo de Krimeo estas subtropika.
↑3,03,1(nl)Erika Fatland,De Grens (La landlimo), p. 447, De Geus, 2019,ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).