Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kretacea-terciara evento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En Kanado, proksime al Drumheller (regiono Alberto), kie la grundoerodo videbligis la Kretacean-Terciaran limon

Lakretacea-terciara evento (mallonge K-T-a evento) estas nomo de tiu evento, kiu okazis dum laamasa formorto antaŭ 65 milionoj da jaroj, dum transiro de laterhistoria epokokretaceo al laterciaro. Dum tiu biologie relative mallonga periodo malaperis, formortis multajbestaj kajplantaj grupoj. La eventon montras maldika strio en lasedimentaj rokaĵoj, tiun linion oni nomumas la K-T-a limo. La evento indikas la finon de lamezozoiko kaj komencon de lakainozoiko. Ĉar la nomon terciaro ne apogas la Internacia Stratigrafia Komisiono (International Commission on Stratigraphy), multaj sciencistoj nomas la eventonkretacea-paleogena (K-Pg)

La fosilioj de la neflugkapablajdinosaŭroj troviĝas sub la K-T-a limo, signifante, ke tiuj bestoj formortis rekte antaŭ la evento aŭ dum tio. Kelkaj fosilioj super la limo troviĝas pro grundomoviĝo. Same malaperis reprezentantoj de lamosasauridae,plesiosauria,pterosauria kaj multaj plantoj,senvertebruloj, ekz.ammonitoj (inkluziveAncyloceratina). Plimulto de lamamuloj kaj labirdoj travivis la eventon kaj disvastiĝis.

Kvankam la perm-triasa formorto estis pli granda, la publiko pli bone konas la formorton dum la kretacea-terciera evento. La unua kaŭzis nur formorton de etaj, maraj bestoj, senvertebruloj.

La kialoj

[redakti |redakti fonton]

Laŭ plimulto de la sciencistoj, la K-T-a evento okazis pro unu aŭ pli katastrofa evento, ekz. la fortaasteroida impakto (Kratero Chicxulub, tion pruvas spuroj deiridio en la limtavolo) aŭ la plifortiĝintavulkana aktivado sur laDekkano dum jarcentoj. Tiuj katastrofoj malpliigis la kvanton de sunlumo atinganta laTeran surfacon, tiel malfaciligis lafotosintezon.

Oni supozas, ke la enfalinta asteroido disrompiĝis, tiel okazis samtempe pluraj impaktoj. LaBoltisk-kratero enUkrainio estiĝis ekzemple antaŭ 65,17 ± 0,64 milionoj da jaroj; laSilverpit-kratero en lanorda Maro havas 20 kilometrojn de diametro (same aĝas 60–65 mio); la diskutitaSiva-kratero kun diametro de 600 km.

Alia scienca opinio, ke la formorto okazis laŭgrade, pro laklimata ŝanĝiĝo, malaltiĝo de lamarnivelo, moviĝo de la kontinentoj.

Oni trovis ankaŭ pruvaĵojn pri tio, ke en tiu periodo malaltiĝis la marnivelo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Biologio


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kretacea-terciara_evento&oldid=9070060"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp