![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ortufa pingveno, Eudyptes chrysolophus | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Eudyptes chrysocome | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La terminoKrestopingvenoj estaskomuna nomo kolektive uzata por speciojpingvenaj de lagenroEudyptes.[1] La preciza nombro de specioj en la genro varias inter kvar kaj sep depende el la fakulo, kaj la specio deĈathamaj Insuloj povus iĝisformortinta en la19a jarcento. Ĉiuj estas blankanigraj pingvenoj kun flavaj krestoj kaj ruĝaj bekoj kaj okuloj, kaj troviĝas ĉe ĉeantarktaj insuloj en la tutmondaj sudaj oceanoj. Ĉiuj demetas du ovojn sed zorgas nur unu junulon por reprodukta sezono; la unua demetita ovo estas klare pli malgranda ol la dua.
Tiu genro estis priskribita de la franca ornitologoLouis Jean Pierre Vieillot en1816; la nomo estas deriva el la vortoj de laantikva grekaeŭ "bona", kajdiptes "plonĝanto".[2]
Klasike oni agnoskis ses nunajn speciojn, kun la ĵusa disiĝo de la Flavtufa pingveno, kio plinombrigas ilin al sep. Male la proksima rilataro de la Ortufa kun la Ŝlegela pingvenoj, kaj de la Sklatera pingveno kun la Forta pingveno kondukis kelkajn proponi, ke la du paroj estu konsiderataj specioj.[3]
ORDO SFENISKOFORMAJ
Pruvero pere demitokondrio kaj nukleaDNA sugestas, ke Krestopingvenoj disiĝis el prauloj de sia plej proksima vivanta parenco, nome laFlavokula pingveno, meze deMioceno antaŭ ĉirkaŭ 15 milionoj da jaroj, antaŭ disiĝi en separataj specioj antaŭ ĉirkaŭ 8 milionoj da jaroj en la fino de Mioceno.[4]
Oni identigis pingvenan genron elfosilioj, nomeMadrynornis, kiel la plej proksima konata parenco de la Krestopingvenoj. Trovita en kuŝejoj de la fino de Mioceno date el ĉirkaŭ antaŭ 10 milionoj da jaroj, ĝi devis esti separinta el la Krestopingvenoj antaŭ ĉirkaŭ 12 milionoj da jaroj. Ĉar la kapornamo per flavaj filoplumoj ŝajnas pleziomorfa por la stirpo de laEudyptes-Megadyptes, probable ankaŭMadrynornis havis ilin.
La Krestopingvenoj estas similaj laŭ aspekto, havante tre klare markitan blankanigranplumaron kun ruĝaj bekoj kaj elstaraj flavaj krestoj. Ties alvokoj estas pli komplikaj ol tiuj de aliaj specioj, kun kelkaj frazoj de diferencaj longoj.[5] La Ŝlegela pingveno (ĉefe) havas blankan vizaĝon, dum aliaj specioj havas nigrajn vizaĝojn.
Krestopingvenoj reproduktiĝas ĉe ĉeantarktaj insuloj en la sudaj bordoj de la mondaj oceanoj; la plej granda diverseco estas ĉeNovzelando kaj najbaraj insuloj. Ties reproduktaj memmontradoj kaj kutimaroj estas ĝenerale pli prilaboritaj ol ĉe aliaj pingvenaj specioj.[6] Kaj masklo kaj ino faras per vicojkovadon kaj de ovoj kaj de junulo.[7]
Krestopingveninoj demetas du ovojn sed preskaŭ ĉiam ili zorgas nur unu junulon sukcese. Ĉiuj specioj montras la strangan fenomenon deovogranda dimorfismo en reproduktado; nome la unua ovo (aŭ ovo A) demetita estas klare pli malgranda ol la dua (ovo B). Tio estas plej ekstrema ĉe laOrtufa pingveno, kie la unua ovo averaĝe estas nur 60 % el la grando de la dua.[8] La tialo por tio estas nekonata, kvankam oni proponis kelkajn teoriojn. Brita ornitologoDavid Lack teoriis, ke la genro estis evoluante al ovodemeto de unuova demetado.[9] Eksperimentoj per ovanstataŭo montris, ke la ovoj A povas produkti survivontajn idojn kiuj estis nur 7 % pli malpezaj je eloviĝo.[10]
Oni konstatis, ke ĉe la ovodemetado de Ŝlegela pingveno kaj de Sklatera pingveno la gepatroj forigas la pli malgrandajn ovojn ĉe la demeto de la dua.
Fotoj de plenkreskuloj de la nunaj (vivantaj) specioj estas la jenaj:
|