![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lophonetta specularioides (King,1828) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
LaKrestanaso (Lophonetta specularioides) estas birdospecio de la grupo deplaŭdanasoj indiĝena deSudameriko, kaj ununura membro de lamonotipagenroLophonetta. Ĝi estas foje inkludata enAnas, sed ĝi apartenas al sudamerikaklado kiu diverĝis frue en laevoluo de laplaŭdanasoj (Johnson & Sorenson, 1999). Estas du subspecioj:L. specularioides alticola (Anda krestanaso) kaj laL. specularioides specularioides (Patagonia krestanaso). La Patagonia krestanaso estas ankaŭ nomata la Suda krestanaso kaj ties teritorioj kuŝas en laFalklandoj,Peruo,Bolivio,Ĉilio, kajArgentino.
La longo totala estas de 51 al 61 cm. La masklo, pli granda ol la ino, pezas inter 1.100 kaj 1.200 g. Posedas pintecan voston, kvankam la ino ne tiom kiom la masklo.
La Krestanaso estas helbruna kaj makuleca, kun pugo kaj ventro pli klaraj. Prezentas ampleksan kronon (escepte ĉe frunto) kaj svaga malhela nuko. Dumfluge videblas laspeguleto violkolora kaj blanka. La irisoj estas ruĝaj.
Temas pri timema specio, kaj havas alvokon kvazaŭ hundobojo.
Ili manĝassenvertebrulojn, artropodojn kaj moluskojn, kaj vegetaloj kiajalgoj, kaj preferas neprofundajn regionojn demarbordo. Ili nestumas inter altaherbo ĉe akvo, kie la ino demetas 5 al 8ovojn kremokolorajn. Lakovado daŭras ĉirkaŭ 30 tagojn.
Vivas en lagetoj,lagoj kajriveroj de fluanta ajvo nasala, kaj ĉe la marbordoj, kaj andaj kaj patagoniaj, ĝis la 4.700 m supermarnivelo.
|