![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Krestaglo ripozante sur arbo manĝantasmeraldoboaon enBolivio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Morphnus guianensis (Daudin,1800) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
LaKrestaglo aŭKresta harpio(Morphnus guianensis) estas grandaneotropikaaglo. Ĝi estas lanura membro de lagenroMorphnus. Ĝi estas 71–89 cm longa kaj havas enverguron de 138-176 cm. Maskloj estas 1.75–3 kg pezaj, dum inoj estas ĉirkaŭ 10-20% pli grandaj.[1]
Ĝi estas dise distribuata tra siaj etendaj teritorioj elGvatemalo traBelizo,Honduro,Nikaragvo,Kostariko,Panamo,Kolombio,Venezuelo,GujanojBrazilo (kie ĝi ege suferis prohabitatodetruo[2], kaj troviĝanta nun praktike nur en la Amazonia baseno[3]), kaj orientandaEkvadoro,Peruo,Paragvajo kajBolivio al nordaArgentino.
Ĝi ofte koincidas en teritorioj kun la malpli raraHarpiaglo, kiu estas plej verŝajne ties plej proksima parenco kaj estas iome simila laŭ aspekto, kvankam la Krestaglo estas duongranda kaj evitas konkurencon prenante ĝenerale pli malgrandajnpredojn. Ĝi estas eble predanto pli de birdoj ol la Harpio, sed ĝi ĉasas ankaŭ malgrandajn mamulojn kiaj ekzempleroj dekapucensimioj[4] kajsaguinoj[5]. Kelkaj studoj atentigis ankaŭ pri la abundo deserpentoj kaj de aliajreptilioj en sia predobazo, sed la relativa frekvenco de diferencaj predotipoj ŝajne grande varias laŭ individua nivelo[6].
|