Kreno (Armoracia rusticana, antaŭeCochlearia armoracia) estas multjara planto,botanike apartenanta al labrasikacoj (Brassicaceae). Ĝi kreskas ĝis 150 centimetrojn alte kaj estas kultivata precipe por sia granda, blanka radiko, kvankam ankaŭ la folioj estas manĝeblaj.
La scienca (latina) nomoArmoracia havas keltan devenon (ar = proksime,more = maro). Armorica estis kelta nomo de la hodiaŭaBretonio,rusticanus = vilaĝa. La Esperanta nomo venas el la rusa (хрен), probable kun apogo sur lagrekaχρένο [ĥreno] kaj lajida כריין [ĥrejn]. La saman aŭ similan vorton uzas ankaŭ iuj aliaj slavaj lingvoj. En laaŭstra kajbavaraj varioj de la germana lingvo oni nomas tiun ĉi planton "Kren".
La radiko estas uzata kiel spicaĵo, kaj oni delonge konsideras ĝin kuraca planto. JamPlinio la Maljuna skribis pri ĝia bona influo al la cerbo. Plej grava ĝi estas vintre kaj printempe, kiam mankas la vitaminoj. La radiko enhavas pli ol 100 mg da vitamino C en 100 g, provitaminon A, vitaminojn el la grupo B, fitoncidojn kun antibakteriaj influoj, multe da kalio, kalcio, magnezio, akran silicon, sukerojn kaj aliajn substancojn. La popola medicino aplikas krenon kontraŭ daŭraj inflamoj, inflamoj de urinveziko kaj renoj. Raspita kreno kun sukero aŭ mielo estas popola medikamento kontraŭ raŭkado. Freŝajn krenajn radikojn oni kolektas printempe (marto-majo) aŭ aŭtune (septembro-oktobro). Plej bone estas uzi ĝin freŝa. Ĝi stimulas stomakan kaj intestan agadojn (tre taŭga al malfacile digesteblaj manĝaĵoj!) kaj influas urinige. Pro alta enhavo de vitamino C (askorba acido) ĝi estas rekomendata precipe printempe, kiam tiu vitamino mankas. Kreno bone influas kontraŭ reŭmataj malsanoj (deekstere, krenaj kompresoj).[1]
En la kuirejo oni aldonas freŝe raspitan krenon al kuiritaj manĝaĵoj, en majonezojn, saŭcojn kaj supojn, en panŝmiraĵojn. Tre ŝatata estas miksaĵo de raspitaj pomoj kaj kreno. Platajn kren-tranĉaĵojn oni aldonas al konservitaj legomoj.[1]