Kredokonfeso (latine "credo" - “mi kredas”, de "credere" - “kredi”) estas parto de lakristanadiservo. Mallongaj versioj estas konataj ekde la frua eklezio, ĉefe en larito debapto, tamen ne entenata en ĉiujliturgiaj formoj. En la diversaj kristanaj eklezioj la kredokonfeso aperas en malsamaj partoj de la diservo, kutime tamen lige kun labapto aŭ laeŭkaristio.
Kiel kredokonfeso la ortodoksa eklezio utiligas la t.n.nicean Kredon, pli ekzakte lanicea-konstantinopolan kredokonfeson. Ĝin uzas ankaŭ la katolika eklezio ĝenerale en lameso, sed en labapto kaj lakonfirmacio kaj foje en la meso ĝi uzas la t.n.apostolan Kredo-n. Tiu ĉi lasta estas la kutima konfeso en protestantismaj diservoj. Dum solenaj ekumenaj celebradoj, oni normale elektas la nicea-konstantinopolan kredokonfeson. La okcidentaj eklezioj, malkiel la orientaj, ĝenerale inkludas la frazojn "Dio el Dio" kaj "kaj la Filo" (Filiokvo), kiuj ne troviĝas en la kredokonfeso de laUnua Koncilio de Konstantinopolo. Preskaŭ ĉiuj eklezioj uzas la singularan nombron, "Mi kredas … mi konfesas … mi atendas", anstataŭ la pluralan "Ni kredas … ni konfesas … ni atendas" de la koncilio.
Teologie la kredokonfeso estas konfirmo de la ĝusta kredo, por dislimigi sin de laherezo ene de la kristanaj eklezioj. Ja ekzistas en modernaj diservoj ankaŭ konfesformoj, kiuj esprimas la propran kredorigardon, sed tio ne estas la praa funkcio. Je la komenco la Kredo precipe rilatas kun la bapto. Poste oni uzis ĝin pli forte kiel kredodokumento, per kiu oni povas pruvi la legitimecon de la propra kredo. Tial en la plejmultaj eklezioj la Kredo ankaŭ hodiaŭ staras en konekto kun la evangelia proklamado kaj la bapto:
En la fruakristanismo oni proklamis kredokonfeson dum la baptorito. Poste, patriarko Timoteo deKonstantinopolo enmetis laKredokonfeson nicea-konstantinopolan en la bizancan diservan liturgion. En la jaro589, kiam reĝo Rekared konvertiĝis de laarianismo, la 3-akoncilio deToledo enHispanio enmetis tiun kredokonfeson en la okcidentan mesliturgion. Tiutempe oni proklamis la kredokonfeson antaŭ laPatro Nia, kvazaŭ antaŭkondiĉo por lakomunio. Ekde Hispanio tiu enmeto en la mesliturgion disvastiĝis dum la8-a jarcento en laFranka Imperio. Pro la diskutita frazo "kaj la Filo" (Filiokvo), tiam aldonita al la teksto, PapoLeono la 3-a rekomendis ne inkludi la kredokonfeson en la meso. Nur en1014Benedikto la 8-a enprenis la kredokonfeson en la roman liturgion, onidire laŭ deziro de imperiestroHenriko la 2-a, kiu okaze de sia koronado kiel imperiestro miris pri ties manko en la roma liturgio.
| Latine[1] | Esperante[2] |
|---|---|
|
|
Aktuale la sola ceremonio, kiu akompanas la proklamon de la Kredokonfeso en la meso, estas tio ĉi: je la vortoj de la nicea-konstantinopola kredokonfeso, "Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo", aŭ la relativa frazo de la apostola, oni kliniĝas. En la festoj deKristnasko kajAnunciacio oni genuiĝas.
Antaŭ la revizio de la roma liturgio en la jaro1970, anstataŭ kliniĝi oni genufleksis je tiuj vortoj. Plue oni krucosignis sin dum la lastaj vortoj de la kredokonfeso, "kaj la vivon en la estonta mondo". Tiun formon de la roma liturgio oni nun nomas latrenta meso.
En la protestantismo oni kutime diras la kredokonfeson starante, ne mallevante la kapon (kontraŭe al tio, kion oni faras dum preĝado), sed rigardante la altarkrucon.