La legendo pri Fenikso leviĝanta el la cindroj estas kredo pri la reviviĝo tiel presita en la okcidenta civilizo, ke ĝi transiris sur la simbolajn kaj literaturajn ebenojn.
Kredo aŭkredaro estasmodelo kreita de lamenso kiel adaptiĝo al la medio, ĉu natura aŭ socia, aŭ por plenumi neceson. Aludas ĝenerale al la interpretado de kona enhavo aŭ defakto (ĉu reala aŭ imaga) el kiuj oni malkonas aŭ ne oni postulas justigon aŭracian fundamenton. La kredo tiam konvertiĝas en fundamento de kono kielvero aŭ kiel agomodelo, kielmoralo.
Kredo aŭkredaro grupigas iel ĉiujn individuojn kiuj kunhavas la saman modelon kaj kiuj bonigos proponon kaj agados kvazaŭ tiu estasvero (kvankam tiu ne estus tia), kolektante kaj stokante en sia scio kio alĝustiĝas al tiu, formante kulturan kaj socian interplektaĵon kio konsistigas ian grupidentecon.
Kiam tiu kultura kaj socia identeco formuliĝas kiel aro de esencaj veraĵoj kiuj superiĝas super la individuo, tiuj kredoj konstituiĝas en tio nomatadogmo, difinante necesanmoralon por povi pluhavi la grupon. Tiel okazas ĉe la religia kredaro, aŭ ĉe laideologioj.
Ĉe kredoj, la fontoj el kiuj devenas tiuj estas variaj kaj jenaj:
eksteraj, kiam originiĝas sur klarigoj havigataj al la homoj por komprenigo de iuj fenomenoj.
internaj, kiam originiĝas el la propraPensado kaj konvinkiĝoj.
Kredo povas havi aŭ ne haviempirian bazon. Ekzemple, la religiaj kredoj, ĉar bazitaj surdogmoj, kutime ne havas empiriajn bazojn; kio kontraŭstarigas ilin al lascienco, kiu konstruiĝas el datumoj havitaj pereksperimenta metodo aŭ per preciza kalkulado.
Kvankam ĉe normala lingvaĵo oni ne atentas pri la jena distingo, tamenkoncepte indas diferencigi:
Laopiniojn, kiuj submetiĝas al raciaj kriterioj kiuj justigas la veron de ties enhavo: la scienco kaj ĉiu idearo submetita al la racia kritikaro kies lasta fundamento estas kredo objetive fondita en setlitaj kriterioj.
Laideologiojn kies fundamento estas la propra konsisto de la identeco de la socia grupo kaj la defendo de ties interesoj, kvankam prezentiĝas kielvero kaj fundamento de opinioj (antaŭjuĝoj).
Lareligio, kies enhavo kaj fundamento de vero kaj moralo, pro situi for de la kona kunteksto de la mondo kaj de la sperto, pro dia komunikado aŭ sankta aŭtoritato, ofte estas prenata kiel modelo de kredo kiu ne dependas de la homa racio, kaj plenumas funkcion de senco de vivo, kio foje konfuziĝas kun ideologio.
La kredaro estas unu el la bazoj de latradicio. Kredo estas subjetiva valorigo kiun oni faras pri si mem, pri aliuloj aŭ pri la ĉirkaŭa mondo. La plej grava kredaro estas la konvinkoj kaj laantaŭjuĝoj, kiam tiuj ne estis kontrastigitaj kun la principoj kaj metodoj de la scienco.
Kiam la kredaro akceptas diskutadon kaj kontrastadon, estas diversaj tipoj de markoj de disvolviĝo, kutime klasita en jenaj du tipoj:
Fermaj kredaroj: akceptas nur pridiskutadon kaj kontraston de ia klaso de personoj, elektitaj pro ties aŭtoritato kaj simileco kun idealo.