Krakovo estas la iama ĉefurbo de Pollando (ĝis 1609) kaj estas unu el la plej gravaj kulturaj urboj de la meza Eŭropo. Malkiel multaj urboj de Pollando, Krakovo ne estis detruita dum laDua Mondmilito. La urbocentro de la urbo listiĝas en laMonda Heredaĵo deUnesko.
Krakovo ekestis ĉirkaŭ natura monteto, laVavelo. Tie estis vojkruciĝo de malnovaj komercaj vojoj: lasukcena vojo de laBalta maro alRomo kaj la vojo deKonstantinopolo alParizo. Je la Vavelo konstruiĝis urbo, kie dum kvin jarcentoj polaj reĝoj havis sian registaran sidejon. Unu el tiuj reĝoj estisKazimiro la 3-a, kiu fondis en 1364universitaton kiu hodiaŭ ankoraŭ ekzistas - ĝi estas laJagelona Universitato. Dum lamezepoko la urbo apartenis al la komerca ligoHanso.
Post la triadispartigo de Pollando en 1795 Krakovo iĝis parto deAŭstrio, sed en 1809Napoleono konkeris ĝin kaj aldonis la urbon al laduklando Varsovio. Post la malvenko de Napoleono, dum laViena kongreso decidiĝis ke Pollando apartenos alRusio kajPrusio. Ĉar pri Krakovo oni ne povis findecidi, oni deklaris ĝin kune kun la ĉirkaŭejo libera, sendependa kaj strikte neŭtrala urbo. Tiu ĉiRespubliko Krakovo estis aneksita deAŭstrio en 1846. Post laUnua Mondmilito la urbo denove iĝis pola.
La 12-an de februaro 1940 germanaj regopovoj komencis ŝanĝistrat-nomojn al la germanaj; 17.08: komencita detruado de la monumento alAdam Mickiewicz — dum semajno de iliaj klopodoj la eventon memorigis dupoemoj; en ĉirkaŭaĵoj de Krakovo disvastiĝas komunista propagando kaj la Ukraina Komitato en Krakovo laboras favore al Granda Ukrainio por enkorpigipolajn teritoriojn ĝisOkcidenta Bugo (laŭ varsoviakroniko de Kazimierz Gorzkowski, samtage)
En 1941 estis establitaKrakova geto. La 22-an de novembro 1941 germana urbestro malpermesas al negermanoj ekloĝi en la urbo, pro "manko de loĝejoj". Pluraj germanajmilitkrimoj estis ĉiutagaĵo
La 26-an de oktobro 1943 taĉmento degermana polico pafmortigis 10 polojn;
En 1944 estis planitaribelo en Krakovo, sed pro diversaj tialoj tio ne plenumiĝis.
Krakovo estas jam de mil jarojepiskopujo kaj ekde 1925 estas sidejo de laĉefepiskopo de la katolika eklezio. De 1964 ĝis 1978 tiu ĉi estisKarol Józef Wojtyła, kiu poste elektiĝis kiel papoJohano Paŭlo la 2-a. La urbo estas tradicie katolika "bastiono". La iam ampleksajuda popolo dum laDua Mondmilito estis preskaŭ tute murdita.
La urbodistriktoj nomiĝasStare Miasto (la malnova urbocentro),Grzegórzki, Prądnik Czerwony, Prądnik Biały, Łobzów, Bronowice, Bieńczyce, Zwierzyniec, Dębniki, Łagiewniki, Swoszowice, Wola Duchacka, Prokocim-Bieżanów, Podgórze, Czyżyny, Mistrzejowice, Grębałów kajNowa Huta (nova laborista antaŭurbo, por kiu la katolika episkopoKarol Józef Wojtyła nepre volis katolikan kirkon, kiu inter 1969-1977 sukcese stariĝis malgraŭ forta malkonsento de multaj komunistaj funkciuloj ĉefe en Sovetunio).
Collegium Novum estas la ĉefa sidejo de laJagelona Universitato, la plej granda altlernejo en Krakovo, kun preskaŭ 50 000 studentoj.
En Krakovo troviĝas multaj klerigejoj. Tie ekzistas 23 altlernejoj (inter ili 10 publikaj, 2 ekleziaj kaj 11 privataj). En la studjaro 2011/12 en la urbo studis 207 649 studentoj.[2] La plej grandaj altlernejoj estas:
LaKrakova, aŭ en polaKrakowiak, estas rapida, sinkopa Pola popola danco en duobla tempo el la regiono de Krakovo kaj de Malgranda Pollando. La popola vesto por tiu danco iĝis la nacia vesto de Pollando, ĉefe larogatywka kun plumoj de pavo sur la pinto.
En la urbo agasKrakova Societo ESPERANTO, fondita fine de majo1906. Ĝia sidejo estas la Kulturdomo "Podgórze", kie okazas ĉiusemajne renkontiĝoj. Ekde1997 ĝia prezindantino estasLidia Ligęza. La oficiala organo de la societo estasApudvistula Bulteno, eldonata ĉirkaŭ 8-foje jare.
La ĉefa evento de la loka movado estas Esperantaj Tagoj de Krakovo, organizataj fine de majo aŭ komence de junio.