La Kracedoj estas antikva grupo rilata al lanestamasuloj deAŭstralazio. Ili estas foje unuigitaj kun tiuj en distingaordo, "Kracoformaj", sed tio ne estas eltenata de plej ĵusaj studoj kiuj sugestas, ke ili estas bone markita,baza stirpo deKokoformaj.
Alternative, ĉiuj subfamilioj escepte la Penelopenoj povus esti grupigitaj en la Kracenoj. Ĉar la komenca radiado de kracedoj ne estas ankoraŭ bone solvita ĝis nun (vidu sube), la sistemo uzita tie ŝajnas pli taŭga. Estas ankaŭ tre probable, ke la tuta listo deformortintaj subfamilioj ekzistantaj nur kielfosilia registro estas tute nekompleta.
Ĵusa studado analizisDNA,morfologian, kajbiogeografian informaron por studi la filogenetikan rilataro de la kracedoj, nome la rilataro inter la genroj (Pereiraet al., 2002), la rilataro inter la specioj de kracedoj (Pereira & Baker, 2004) kaj inter la Penelopenoj kaj la Kracenoj (Grauet al., 2005). La tradiciaj grupoj - ĉaĉalakoj, penelopoj kaj mutuoj - estas verigitaj kiel distingajkladoj, sed laKornomutuo reprezentas la nuran survivanton de tre distinga kaj antikva stirpo.
Krome, la molekula informaro sugestas, ke la Kracedoj originiĝis en finaKretaceo, sed tio estas nur hipotezo ĝis nun: ĉar la proporcio de molekula evoluo estas nek konstanta laŭ la tempo nek unuforma inter genroj kaj eĉ specioj, informo baze sur molekula informo havas malmultan akuratecon laŭ longaj tempospacoj kaj tio bezonas akcepton per fosilia pruvaro. La fosilia registro de kracedoj estas limigita al nura dubinde distinga genro de ĉaĉalakoj,Boreortalis (Hawthorn, komencaMioceno deFlorido, Usono; povus fakte estijuna sinonimo deOrtalis) kaj kelkaj specioj en la moderna genroOrtalis. Tio ne havigas helpon por pritaksi la hipotezon (Pereiraet al., 2002) ke la disigo inter la 4 ĉefaj stirpoj niatempoj okazis tre rapide, proksimume en laOligoceno aŭ iom antaŭe, iam inter 40 kaj 20 milionoj da jaroj.
La genrojProcrax,Palaeonossax kajPaleophasianus estas ofte konsiderataj kracedoj, sed tio ne estas tute certa; ili povus aparteni al rilata formortinta stirpo. Bedaŭrinde oni konas malmultajn bonajn fosiliojn, ĉar ili datas el kiam la modernaj grupoj ŝajne diverĝis. Se ili estas kracedoj, ili reprezentus ĉu kelkajn el la lastaj membroj de la familio antaŭ la penelopoj, ĉaĉalakoj ktp, evoluis, aŭ tre fruajn reprezentantojn el tiuj stirpoj.
Tiele, la akcepto ke la moderna diverseco ekevoluis en la finaPaleogeno, plue tra laMioceno antaŭen, devas esti konsiderata hipoteza pro manko de forta pruvaro. Krome, la "molekula" ŝanĝo estas tute ebla konsiderante kion oni konas pri evoluado kaj radiado deKokanseroj, kaj kongrue kun lapaleogeografio deAmeriko. LaiĥnotaksonoTristraguloolithus cracioides estas bazita sur fosiliaj ovokonkaj eroj el Fina Kretaceo, Kuŝejo Oldman de sudaAlberto, kiuj estas similaj al ovoj de ĉaĉalakoj (Zelenitskyet al., 1996), sed sen osta materialo ties rilataro ne povas esti determinita krome se ili ne estas ŝajne eldinosaŭro.
Kompare, speciigo ene de mutuoj (Crax,Nothocrax,Pauxi kajMitu) kaj de la genrojPipile/Aburria estas subtenata de pli bona pruvaro. Ĝi estis kutime farita de ŝanĝoj entopografio kio dividis populaciojn (Alopatria speciiĝo),ĉefe pro starigo deAndoj kio kondukis al starigo de modernaj riverbasenoj. La distribuado de mutuoj kaj jakutingoj ĉefe sekvis la starigon de tiuj riversistemoj, kaj ĉe la lasta kazo, ŝajne multajnformortojn de populacioj en malaltaj areoj (Grauet al., 2005). Alia rezulto estis, ke laBrida jakuo apartenas al sama genro kiel la jakutingoj, kiuj tiele uzas pli malnovan nomonAburria (Grauet al., 2005).
Kracedoj estas grandaj birdoj, similaj laŭ ĝenerala aspekto almeleagroj. Jakuoj kaj mutuoj loĝas en arboj, sed la pli malgrandaj ĉaĉalakoj troviĝas en pli malfermaj arbustaraj habitatoj. Multaj specioj estas tre longvostaj, kio povas esti helpo al movado en tre arbeca medio. Ili estas ĝenerale malhelplumaraj, sed mutuoj kaj kelkaj jakuoj havas kolorajn vizaĝajn ornamojn. La birdoj en tiu familio estas ĉefe voĉemaj, kaj ĉaĉalakoj ricevas nomon el la sono de ties alvoko.[2] Kracedoj gamas laŭgrande el laOrtaleto (Ortalis motmot), tiom malmulte kiom ĝis 38 cm kaj 350 g, al laInvaria mutuo (Crax rubra), de ĉirkaŭ 1 m kaj 4.3 kg.
Tiuj specioj manĝas fruktojn, insektojn kaj vermojn. Ili konstruas nestojn en arboj, kaj demetas 2 al 3 grandajn blankajnovojn, kiujn la ino kovas sola. La junuloj estasfrumaturaj kaj sentas eĉ dekomence instinkton tuj grimpi kaj rifuĝiĝi en la nestarbo. Ili kapablas flugi kelkajn tagojn post eloviĝo.[2]
↑Kvankam tiu grupo estus klasita ankaŭ je subfamilia nivelo, ĝi estis kutime metitaj kun la Penelopenoj pro misinterpretitapleziomorfoj (Pereiraet al. 2002). Ĉiukaze, la nomo Ortalenoj estas nune okupita.
↑2,02,1Rands, Michael R.W.. (1991) Forshaw, Joseph:Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 89.ISBN 1-85391-186-0.
Grau, Erwin T.; Pereira, Sérgio Luiz; Silveira, Luís Fábio; Höfling, Elizabeth & Wanjtal, Anita (2005): Molecular phylogenetics and biogeography of Neotropical piping guans (Aves: Galliformes): Pipile Bonaparte, 1856 is synonym of Aburria Reichenbach, 1853. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 637-645. doi:10.1016/j.ympev.2004.12.004 PDF plena teksto
del Hoyo, J. (1994). Family Cracidae (Chachalacas, Guans and Curassows). Pp. 310–363 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Sargatal, J. eds. 'Handbook of the Birds of the World, Vol. 2. New World Vultures to Guineafowl. Lynx Edicions, Barcelona.ISBN 84-87334-15-6
Pereira, Sérgio Luiz & Baker, Allan J. (2004): Vicariant speciation of curassows (Aves, Cracidae): a hypothesis based on mitochondrial DNA phylogeny. Auk 121(3): 682-694. [angla kun hispana resumo] DOI:10.1642/0004-8038(2004)121[0682:VSOCAC]2.0.CO;2 HTML resumo, HTML plena teksto senbilda
Pereira, Sérgio Luiz; Baker, Allan J.& Wajntal, Anita (2002): Combined nuclear and mitochondrial DNA sequences resolve generic relationships within the Cracidae (Galliformes, Aves). Systematic Biology 51(6): 946-958. doi:10.1080/10635150290102519PMID 12554460 PDF plena teksto
Zelenitsky, Darla K.; Hills, L. V. & Currie, Philip J. (1996): Parataxonomic classification of ornithoid eggshell fragments from the Oldman Formation (Judith River Group; Upper Cretaceous), Southern Alberta. Canadian Journal of Earth Sciences 33(12): 1655-1667.