Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ebur-Bordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elKotdivuaro)
Ebur-Bordo
République de Côte d'Ivoire
Ebur-Borda Respubliko

Flago de Ebur-Bordo

Blazono de Ebur-Bordo

Flago de Ebur-BordoBlazono de Ebur-Bordo
Nacia himno:L'Abidjanaise
Kanto de Abiĝano
Nacia devizo:Union - Discipline - Travail
Unio - Disciplino - Laboro
Situo
suverena ŝtato
respubliko
landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboJamusukro
Oficiala(j) lingvo(j)franca
Uzata(j) lingvo(j)ĝula
Plej ofta(j) religio(j)islamo
kristanismo
animismo
Areo322,460 km²
- % de akvo1,4 %
Loĝantaro26.378.274 (2020) (2023)
Loĝdenso56 loĝ./km²
Horzono
Interreta domajnoci
LandokodoCI
Telefona kodo225
Plej alta punktoMonto Nimbao
Plej malalta punktoGvinea Golfo
Politiko
Politika sistemoPrezidenta respubliko
ŜtatestroAlassane Ouattara
ĈefministroRobert Beugré Mambé
Nacia tago7-a de aŭgusto
Sendependiĝo disdeFrancio7-a de aŭgusto1960
Ekonomio
ValutoOkcidentafrika franko (XOF)
MEPlaŭ 2007
– suma$32,86 mlrd
– pokapa$ 1.800
 
Membro de
Organizaĵo de Islama Kunlaboro(2001–)
Organizaĵo por la Malpermeso de Kemiaj Armiloj(1997–)
Observejo Ekonomika kaj Statistika de Afriko Sub-Sahara(1993–)
Multflanka Investado-Garantia Agentejo(1988–)
Internacia Civildefenda Organizaĵo(1981–)
Internacia Organizaĵo de la Franclingvio(1970–)
Internacia Centro por Dispozicio de Disputoj pri Investado(1966–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1963–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1963–)
Internacia Financa Korporacio(1963–)
Internacia Disvolviĝa Asocio(1963–)
Interpol(1961–)
Universala Poŝta Unio(1961–)
Internacia Telekomunika Unio(1960–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1960–)
Unesko(1960–)
Unuiĝintaj Nacioj(1960–)
Traktato pri Nuklea Ne-disvastiĝo
Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj
Monda Organizaĵo pri Sano
Mano-Rivera Unio
Afrika Unio
Grupo pri Teraj Observoj
Monda Organizaĵo pri Komerco
Grupo de Afrikaj, Karibaj, kaj Pacifikaj Ŝtatoj
Afrika Banko por Disvolviĝo
Conseil de l'Entente(en)Traduki
Organizaĵo por Harmoniigo en Afriko pri Komerca Juro
Afrika Kontinenta Liberkomerca AreoRedakti la valoron en Wikidatavd
Esperanto-movado
Landa E-asocioKotdivuara Esperanto-Asocio
vdr

Ebur-Bordo aŭ sen ligostrekoEburbordo[1], (oficialeCôte d'Ivoire[2] malofte maloficiale esperantigiteKotdivuaro[3]) estaslando enOkcidenta Afriko kun landlimoj kunLiberio kajGvineo okcidente,Malio kajBurkino norde,Ganao oriente kaj laGolfo de Gvineo sude. Eburbordo akcentas rilatojn kun Francio pli ol aliaj afrikaj eksaj kolonioj de Francio. Ĝi decidis, ke ĝia sola taŭga nomo estasCôte d'Ivoire, sed en multaj lingvoj oni ne sekvas tiun decidon. Ankaŭ la flago simbolas volon havi plu regulan kontakton al Francio kaj kritikon kontraŭ panafrikanismo.

Ĝi estas membro de laAfrika Unio,UN kajAKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionojAfriko,Karibio kaj laPacifiko. Teamo el Eburio dum 2006 unuafoje partoprenis laFutbalan Mondpokalon, okazantan en Germanio.

Ĝi estas relative juna lando, kiu de1893 ĝis1960 apartenis al lafranca imperio, sed la konata historio de ĝiaj sesdek etnoj estas maljuna kaj riĉa.

La plej ĉefurbo estasJamusukro, sed la plej granda urbo estasAbiĝano. La aliaj urboj troveblas en laListo de urboj de Ebur-Bordo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Ebur-Bordo estaslando enOkcidenta Afriko kun landlimoj kunLiberio kajGvineo okcidente,Malio kajBurkino norde,Ganao oriente kaj laGolfo de Gvineo sude.

La kvar plej grandaj riveroj (de okcidento orienten) kiuj kiuj enlfuas laGvinean Golfon estas la:

Ebur-Bordo konsistas el dek naŭ regionoj. La regionoj estas plue subdividataj en 109 departementoj. Vidu artikolonDepartementoj de Ebur-Bordo.

Etnoj kaj lingvoj

[redakti |redakti fonton]
Ekzistas 60etnoj en Ebur-Bordo

La oficiala lingvo estas lafranca, sed ekzistas ankaŭ aliaj lingvoj kaj dialektoj. Inter ili laĝula, laabia, laabiĝia, laabrona, labambara kaj lamalinka lingvoj.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Ebur-Bordo estas la plej grandamasa produktanto dekakao en la mondo, Krom tio ĝi eksportas kafon,naftoproduktojn kaj konstruajn lignaĵojn.

PokapaMEP: 660 $.

Politiko

[redakti |redakti fonton]

En 2020 Ebur-Bordo la prezidantoLaurent Gbagbo rifuzis agnoski sian malvenkon en la baloto kaj de la 4-a de decembro 2010 ĝis la 11-a de aprilo 2011 li kaj lia rivaloAlassane Ouattara konfliktis pri la prezidanta posteno, inkluzive forme de armitaj interpuŝiĝoj, pro kio pereis 3000 homoj. Alassane Ouattara gajnis kaj servis du oficperiodojn ĝis 2020. Laurent Gbagbo estis akuzita pri la krimoj kontraŭ la homaro ĉe la Internacia puna kortumo, sed estis pravigita en januaro 2019, kontraŭ kio la kortumo planas apelacii.

Enoktobro 2020 devos okazi prezidanta baloto. Ĝis antaŭnelonge la plej promesplena kandidato estis konsiderata la ĉefministroAmadou Gon Coulibaly, kiu kandidatiĝis de la Unuiĝo de Houphouëtistoj por Demokratio kaj Paco (UHDP), kies nomo aludas al la unua prezidanto Félix Houphouët-Boigny, konsiderata fondinto de Ebur-Bordo. UHDP konsistas el la Unuiĝo de la Respublikanoj, la Demokratia Partio de Ebur-Bordo, la Unuiĝo por Demokratio kaj Paco en Ebur-Bordo, la Movado de la Fortoj de la Futuro kaj la Unuiĝo por Ebur-Bordo. Post liasubita forpaso la8-an de julio 2020 la situacio iĝis malklara kaj ekcirkulis onidiroj, laŭ kiuj estraro de la reganta partio persiste postulas ke Alassane Ouattara plu regu la landon por ne malstabiligi la situacion. El aliaj kandidatoj elstaras la 86-jara eks-prezidantoHenri Konan Bédié. La eksa ĉefministro kaj ribelestroGuillaume Soro ankaŭ planis kandidatiĝi, sed en aprilo li estis malĉeeste kondamnita al 20-jara malliberigo pro monŝtelado.

Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

"Côte d'Ivoire" enEncyclopaedia Britannica Online

Côte d'IvoireArkivigite je 2020-08-31 per la retarkivoWayback Machine, The World Factbook, CIA, 2017.

Clár Ní Chonghaile, "Ivory Coast aims to entice investors with 'new vibe' of stability and growth" inThe Guardian, la 7an de marto 2016.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. artikoloEburbordo en laPlena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 2002, paĝo 264, en la unua eldono de 1970 eĉ indikiĝis la variaĵoEburio (p. 214)
  2. En oktobro 1985 la registaro dekretis ke la lando estu nomitaCôte d'Ivoire en franca ortografio en ĉiuj lingvoj
  3. noto pri la neoficiala variaĵoKotdivuaro enreta vortaro
v  d  r
Afrika Unio
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ebur-Bordo&oldid=9041122"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp