Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kosmostacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La usona kosmostacio Skylab ĉirkaŭ la Tero.
Epizodo depodkastoKern.punkto pri kosmostacioj

Lakosmostacioj estas grandmasajkosmoveturiloj kunvivtena sistemo. Ili diferencas de lakosmoŝipoj, ke ili ne estas konvenaj por surteriĝo kaj ne havas propran propulsian sistemon, nur kelkajn malgrandajn manovrajn movilojn. Ili ne kapablas fari gravajn manovrojn, por tio necesas kosmoŝipoj.

Per ekuzo de kosmostacioj, eblis fari longtempajn eksperimentojn por analizi la efikojn de la longtempakosmoflugo kaj fari eksperimentojn rilate alvivscienco,astronomio,terobservado,materialscienco.

La fruaj unuageneraciaj kosmostacioj (Saljut 1, 5) havis nur unu dokejon, tiel ĝi povis akcepti nur unukosmoŝipon kaj pluaj reprovizaj ŝarĝoportaj kosmoŝipoj ne povis endokiĝi. La pli postaj kosmostacioj estis ekipitaj per min. du dokejoj, tiel oni solvis la problemon de la reprovizo kaj la homoj povis restadi ne nur kelkajn semajnojn sed monatojn.Meze de la 1980-aj jaroj aperis la duageneraciaj, plukonstrueblaj, t.n. modul-kosmostacioj. Tiuj konsistas el multaj, tropremitaj unuoj, t.n.moduloj, tiel la interna hermeta volumeno grandiĝis je pluroblo.

Ekde la flugo deSojuz-11 (Saljut 1), ĉiu temporekordo estis atingita en kosmostacioj. La nuna rekordo de homa kosmorestado estas 437,7 tagoj, kiun atingisValerij Poljakov rusa kosmonaŭto en la kosmostacioMir, inter la 8-a de januaro1994 kaj 22-a de marto1995.

Pluevoluita versio de la kosmostacioj estas lakosmourboj, en kiuj aperas artefarita gravito kaj homoj povas restadi tie dum jaroj. Tiuj urboj aperas nur kiel planoj.

Kosmostacioj

[redakti |redakti fonton]

Surorbigitaj kosmostacioj

[redakti |redakti fonton]

Planitaj, sed ne konstruitaj kosmostacioj

[redakti |redakti fonton]

Datumoj de la loĝataj kosmostacioj

[redakti |redakti fonton]
KosmostacioLanĉoFlugofinoFlugtempo (tagoj)Loĝata tempo (tagoj)KosmonaŭtojKosmoŝipojŜarĝoportaj kosmoŝipojMaso (kg)
Saljut 11971. 04. 19.1971. 10. 11.1752432018425
Saljut 21973. 04. 3.1973. 04. 28.25000018500
Skylab1973. 05. 14.1979. 07. 11.224917193077088
Saljut 31974. 06. 24.1975. 01. 24.2131521018500
Saljut 41974. 12. 26.1977. 02. 3.7709243018900
Saljut 51976. 06. 22.1977. 08. 8.4126742019000
Saljut 61977. 09. 29.1982. 07. 29.176468333161419000
Saljut 71982. 04. 19.1991. 02. 7.3216 nap81626121619000
Mir1986 02.19.2001 03.23.551145941373968124340
Internacia Kosmostacio20-a de novembro19982030875831520113012511914566202
Tiangong 129a de septembro201121
Tiangong 215a de septembro201630
Ĉina kosmostacio29a de aprilo20211145⁠3

1 - ĝis 31-an de decembro 20042 - Post fino de la konstruo3 -ĝis oktobro 2024

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kosmostacio&oldid=9098169"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp