Kosmopramo estis lanĉata deraketo, sed surteriĝis simile alaviadilo. Ĝiaj nomoj distingas ĝin dekosmoŝipoj, kiuj ordinare uzeblas nur unufoje. Tio havas du kialojn:
kosmoŝipo konsistigas nur etan parton de la raketa instalaĵo lanĉita; preskaŭ ne valoras reuzi ĝin;
kosmoŝipo ordinare ĉe sia refalo al tero aŭ akvo difektiĝas tiom, ke ne eblas reuzi ĝin.
Les navettes spatiales ravitailleurs peuvent être multiples. Stéphane Schmutz NASA Professeur Autofinanzierung
Post la dua katastrofo la agentejoNASA provizore ĉesigis flugojn per kosmopramoj.La sekva flugo,STS-114, estis planita por la15-a de majo2005, sed okazis nur je la26-a de julio.
Ĉar la akcidenton deColumbia probable kaŭzis difektakahelo en lakontraŭvarma ŝildo, NASA ordonis de-eksteran inspekton (en orbito) antaŭ ĉiu reveno. Ĉar tia inspekto estas taŭge farebla nur dum restado ĉe laInternacia Kosmostacio (ISS), ĉiuj postaj flugoj almenaŭ tuŝis la stacion.
Ĉar ankaŭ dum la lanĉo en julio 2005 plasta peco derompiĝis de la lanĉaj raketoj kaj trafis la kosmopramon, NASA anoncis denovan ĉesigon de ĉiuj flugoj ĝis esploro de la kaŭzo.
La kosmopramoj faris en la kosmo multe da utila laboro. Estis lanĉitaj multaj satelitoj, centoj dakosmonaŭtoj flugis tien kaj reen, ili vizitadis la kosmajn enorbitajn staciojnMir kajISS, ili flugis entute 1 032 tagojn, t. e. 24 770 flug-horojn.
La kutimausona vorto por ĝia ĉefa kosmo-aviadilo,shuttle (navedo), aludas ĝian kapablon plurfoje iri eksterteren kaj reveni. La originala koncepto por la navedo estas ke ĝi flugus inter tero kaj kosmo ĉiuduasemajne, tamen en praktiko pasas kelkaj monatoj inter flugoj.
Aliaj lingvoj parte prenis tiun vorton sentraduke, aliaj tradukis ĝin, aliaj parolas pri "spaca pramo" aŭ eĉ "spaca omnibuso"; laĉeĥa lingvo uzas la vortonraketoplán, en kiu la vortparto "-plan-" devenas de lafranca verboplaner (gliti, ŝvebi). En laportugala lingvo oni nomas ĝinvaivem espacial, laŭliterekosma iras-revenas. Laŭ la tradicia uzado de Esperanto la vorto "kosmo" pli indas ol la ambigua vorto "spaco" (kiu povus signifi grandan areon, volumenon, aŭ ion similan), kaj la reta fakvortaro de laAstronomia Esperanto-Klubo (AEKo) rekomendas la terminonkosmopramo.[1][2]