Se vi volas esprimi vian opinion rilate al la konveneco de tiu propono, bonvolu alskribi vian opinion en labaloto. Kiam la baloto pri tiu ĉi artikolo estos finiĝinta, bonvolu forigi ĉi tiun ŝablonon el la artikolo.
Lakorvo (science:Corvus)[1] estasgenro, kiu entenas preskaŭ kvindek speciojn (kaj pli ol centspeciojn, se oni konsideras la formortintajn kaj prahistoriajn) deKorvedoj. Ĝia bleko nomiĝas lagrako.
La genro de korvoj konsistigas trionon de la specioj de la familio dekorvedoj. Aliaj genroj de korvedoj inkluzivas lapigojn kajgarolojn. Korvoj ŝajne evoluis enAzio el la korvedaro, kiu estis evoluinta enAŭstralazio kaj de tie eliris.Corvus poste reeniris en Aŭstralion (relative ĵuse) kaj produktis kvin speciojn kun unu agnoskita subspecio.
Ne estas bona sistematika alproksimiĝo al la genro nuntempe. Ĝenerale, oni komprenetas, ke la specioj el unu geografia areo estas pli proksime rilataj al la plej proksimaj ol al aliaj stirpoj, sed tio ne nepre estas ĝusta. Ekzemple, dum la komplekso inter la nigra korniko, la kolumkorvo kaj la blanknuka korvo estas certe proksimrilata unu de alia, la situo ne estas tiom klara ĉe la Aŭstraliaj kaj Melaneziaj specioj. Krome, dum multaj specioj estas similaj laŭ aspekto, determini precizajn teritorion kaj karakterojn povas esti ege malfacila, kiel en Aŭstralio kie la kvin (eble ses) specioj estas preskaŭ identaj laŭ aspekto.
Lafosilia restaĵaro de korvoj estas pli densa en Eŭropo, sed la rilataro inter plejparto de la prahistoriaj specioj ne estas klara. Monedoj, korvograndaj kaj korakograndaj formoj ŝajne ekzistis de antaŭlonge kaj korvoj estis ĉasataj de homoj ĝis laFerepoko, dokumentante la evoluon de la modernaj taksonoj. Amerikaj korvoj ne estas tiom bone dokumentitaj.
Ege alta nombro de specioj iĝisformortintaj post la homa koloniigado, ĉefe de insularoj kiel tiuj deNovzelando, Havajo kajGronlando.
Korvoj faras ampleksan varion de voĉoj aŭ alvokoj. Ĉu la korva sistemo de komunikado konstituaslingvaĵon estas temo por debato kaj pristudo. Oni observis ankaŭ, ke korvoj respondas alvokojn de aliaj specioj; tiun kutimeron supozeble oni lernas, ĉar ĝi varias laŭregione. La voĉoj de korvoj estas kompleksaj kaj ne tre bone komprenitaj. Kelkaj el la multaj voĉmanieroj kiujn korvoj faras estas "kaŭ", sed variege ĉu solece ĉu laŭ serioj ĉu de rapidaj eroj ĉu de kalkulita nombro de alvokeroj ktp. Kelkaj estas farataj kiam la birdo ekflugas el ripozejo. Tiuj voĉoj varias laŭ specioj kaj ene de ĉiu specio varias laŭregione. En multaj specioj, oni observis, ke la maniero kaj nombro de la kalkulitaj voĉaĵoj ŝanĝiĝas kiel reago al diversaj okazantaĵoj en la ĉirkaŭaĵoj (ekz. alveno aŭ foriro de korvoj). Krome korvoj povas aŭskulti sonfrekvencojn pli malaltajn ol tiuj, kiujn homoj povas aŭdi, kio malfaciligas la studon de tiaj voĉoj.
Laŭta, gorĝeca "kaŭ-aŭ-ah"' estas kutime uzata por indiki malsaton aŭ por marki teritorion. Kiam oni defendas nestolokon aŭ manĝon, korvoj kutime ŝveligas siajn krestoplumojn kaj kurbigas siajn ŝultrojn por pligrandigi sin.
Ankaŭ pli mildaj, gluglaj sonoj estis observataj kiel speco de rekonilo aŭ voĉo de estimo. Tiuj bruoj estas elsenditaj el la interno de la gorĝo de la birdo, kiel kata ronronado.
Kiel grupo, la korvoj montras rimarkindajn ekzemplojn de inteligento, kaj la fablo deEzopo prila korvo kaj la kruĉo montras ke homoj delonge konsideris la korvon kiel inteligenta besto. Korvoj kaj korkaoj ofte ricevas altajn poentarojn en inteligentaj ekzamenoj. Kelkajspecioj atingas la pinton de la akaloj pribirdinteligento[4]. Korvoj de nordokcidentaUsono (miksaĵo deCorvus brachyrhynchos kajCorvus caurinus) montras ian lingvokapablon por sendi informon super grandaj distancoj, vivas en komplikaj, hierarkiaj socioj enhavantaj centojn de individuoj kun diversaj "okupoj", kaj havas intensan rivalecon kun la malplej antaŭenigitaj korakoj de la areo. Sovaĝaj grizaj kornikoj enIsraelo lernis uzi panerojn por fiŝhoki[5].
Unu specio, laNovkaledonia korvo, ĵus estis intense studita pro ties kapablo por produkti kaj uzi siajn proprajnilojn en la ĉiutaga serĉado demanĝo, inklude lasisemojn en tre trafikastrato kaj atendi ke laaŭtoj rompu kaj malfermu ilin.[6] La 5-an de oktobro de2007, priserĉistoj de laUniversitato de Oksfordo,Anglio prezentis datumojn atingitajn per etajkameraoj en la vostoj de la Novkaledoniaj korvoj. La rezulto estas ke ili uzas pli grandan varion deiloj ol oni supozis antaŭe, per plukado, mildigo kaj kurbigo debastonetoj kaj herbotigoj por akiri varion de manĝaĵoj.[7] Korvoj enKvinslando,Aŭstralio lernis kiel manĝi la venenanbufon per ĵeto de la venenbufo sur ties dorson kaj perforta tranĉado de tiesgorĝo, kie la haŭto estas plej maldika, permesante la korvon atingi la nevenenan internaĵojn; iliaj longaj bekoj ebligas formanĝon de la tuta internaĵo.[8][9]
Multaj korvospecioj estas tute nigraj. Plejparto de ties naturaj malamikoj,rabobirdoj aŭ "falkoformaj", ŝvebas alte super arboj, kaj ĉasas ĉefe dum brilaj, sunaj tagoj, kiam kontrasto inter lumo kaj mallumo estas plej granda. Korakoj kutime ĉasas en grupoj de aliaj korvoj, nomitaj de fakuloj murdistoj. Korvoj profitas avantaĝon de tio per manovroj inter arboj, kie ties nigraj koloroj nevidebligas ilin al iliaj supraj malamikoj. Tio eble estas la plej granda diferenco inter korakoj kaj korvoj;korakoj ŝvebas alte kiel siaj eventualaj malamikoj. Junuloj estas iom pli senkoloraj ol la plenkreskuloj.
Dumakcipitroj kutime estas la tagaj predantoj de korvoj, iliaj plej mortigaj noktaj predantoj, en multaj areoj, estasgufoj. Korvoj ĉikanas gufojn kiam ili trafas ilin dumtage pli akre ol ili faras ĉe akcipitroj kaj aliaj rabobirdoj. Ofte korvoj ŝajne "ludas" kun akcipitroj laŭvice kvazaŭ ili eskortas la malamikon for de sia teritorio. Tiaj atakoj ĉe gufoj, aliflanke, estas certe multe pli akraj.
Eĉ en specioj karakteraj pro tutnigra koloro, oni povas eventuale trafi variaĵojn, plejparto el kiuj ŝajne devenas de diversaj gradoj dealbinismo, kiel:
Tutnigra korvo kontraste kun plena aro de brilaj, purblankaj unuarangaj flugilplumoj.
Kompleta kovrilo de variaj nuancoj de grizo (ĝenerale al plej malhela parto).
Bluaj aŭ ruĝaj, pli ol brunaj okuloj (bluaj plej komune ol ruĝaj).
Diversaj kombinoj de tiuj.
La traktado de tiuj raraj individuoj povas varii de grupo al grupo, eĉ ene de la sama specio. Ekzemple, unu tia individuo povas ricevi specialan traktadon, atenton aŭ zorgon de aliaj en sia grupo, dum alia grupo de la sama specio povas ekzilii tiajn individuojn, devigante ilin elturniĝi per si mem. La kialojn de tiaj kondutoj kaj de ties variadoj oni ne konas.
Kelkaj specioj estis konsiderataj plagoj; oni scias, ke lakomuna korako, laaŭstralia korako kaj lanigra korniko iam murdis malfortajn ŝafojn kaj manĝis ĵus mortintajn kadavrojn murditajn de aliaj.Frugilegoj manĝas grenon enBritio kaj labrunkola korvo formanĝegas ĵus maturajn rikoltojn en dezertaj landoj.[10]
En Auburn,Novjorko (Usono), 25.000 al 50.000 larĝbekaj korvoj (C. brachyrhynchos) venis ripozi en grandaj arboj de tiu urbeto dum vintro ekde ĉirkaŭ1993[11]. En2003 polemika organizita korvoĉasado rezultis senefika por malpliigi la nombrojn kaj la problemo (pri publika sano kaj la bruo de tiom da korvoj) pluis.[12]
The Twa Corbies deArthur Rackham.Korvo surbranĉa, Maruyama Kyo (1733–1795)
korvoj, kaj ĉefekorakoj, ofte aperas eneŭropajlegendoj aŭmitologio kielomenoj aŭ antaŭanoncantoj detragedio aŭmorto, pro sia malhela plumaro, nervozigaj alvokoj kaj emo manĝikadavraĵojn. Oni supozas, ke ili cirkloflugas super mortoscenojn kielbataloj. LainfanbaladoThe Three Ravens (la tri korakoj) priskribas tri korakojn pridiskutante ĉu ili povas manĝi mortintan kavaliron, sed tiesfalko,hundo kaj vera amo malhelpas ilin fari tion; en la parodia versioThe Twa Corbies, tiuj gardistoj forgesis la mortinton kaj la korakoj povis manĝi ĝin. Tia priskribo de malbono alkondukis al iaj troigaĵoj pri ilia apetito. En modernaj filmoj kielPirates of the Caribbean: Dead Man's Chest,Damien: Omen II kajExorcist: The Beginning, oni montras korvojn forigante okulojn de homoj, kiam tiuj estas ankoraŭ vivantaj. EnHispanio ekzistas simila diraĵo: “Bredu korvojn kaj tiuj forpikos viajn okulojn”. Tamen neniam oni sciis pri korvoj farante tion, ĉar ili ĉiam preferis kadavraĵojn.
En laEposo pri Gilgameŝ, lamezopotamia mito, la rolulo Utnapishtim forlasiskolombon kaj korakon por trovi teron, tamen, la kolombo nur cirkloflugas kaj revenas. Nur tiam, Utnapishtim sendas la korakon, kiu ne revenas. Utnapishtim supozas, ke la korako trovis teron kaj pro tio ne revenis. Tio indikus korvinteligenton, kio ŝajne jam estis evidenta eĉ enantikvo, ĉefe kompare kun tiuj de aliaj birdoj. Ankaŭ en laBiblioNoa sendas korakon, kiu ne revenas, kaj kolombon, kiu revenas kun olivarba branĉo.
En medioj deokultismo, oni faras distingojn foje inter korvoj kaj korakoj. Enmitologio kajfolkloro, korvoj kutime estassimbolaj pli de la spirita aspekto de morto, aŭ de la transiro de la spirito al lapostvivo, dum korakoj kutime ofte rilatas al la negativa (fizika) aspekto de la morto. Tamen, ne multaj mitologioj aŭ folkloroj faras tian distingon, eĉ se estas sufiĉa kialo por ĝi, ĉar korvoj estas ege sociaj animaloj, dum korakoj ne ariĝas escepte se:
Ĉe kadavraĵoj hazarde renkontiĝas
Ĉetombejoj, kie foje grandaj nombroj loĝas kune, eĉ kvankam kadavraĵoj jam ne estas tiom disponeblaj (kaj probable malpli atingebla) ol ĉe iu ajn ŝoseo aŭ kampo.
Wiccans supozas, ke korvoj estas egepsikaj kaj asociiĝas kun elementoj deetero aŭspirito, pli ol la elementoaero kiel plej parto de aliaj birdoj. Tio povas esti parte pro okultisma tradicio de asociigo de nigro kun "abismo" de senfina kono, aŭ eble pro la pli moderna okultisma kredo, ke vesti je nigro helpas enpsika kapablo, ĉar ĝi absorbas pli daelektromagnetisma energio, ĉar la surfaco ŝajnas nigra pro absorbo de ĉiu frekvenco en lavidebla spektro, reflektanta koloron.
Bencao Gangmu asertas, ke korvoj estas afablaj birdoj, kiuj manĝigas la maljunajn kaj malfortajn familianojn; tio ofte citiĝas kiel ekzemplo defilamo.
EnĈina mitologio oni supozas, ke la mondo iam havis 10 sunojn kiale de 10 korvoj. La sekvo estis tiom detrua por rikoltoj kaj naturo, ke ili sendis sian plej lertan arkopafistonHouyi por sagopafi 9 korvojn kaj lasi nur unu. Ankaŭ ĉinoj kredas, ke korvoj signifas malbonan sorton.
Tre nekompleta listo inkludus la eponimajn figurojn de korakoj ĉeindiĝenoj de NordokcidentaPacifiko kaj la korakojnHugin kaj Munin, kiuj akompanas la skandinavan dionOdino, lakeltan diinonMórrígan aŭBadb (foje konsiderata separata el Mórrígan), kajŜani,hinduisman dion, kiu veturas rajdante korvon.
EnBudhismo, la Dharmapala (protektanto de Dharma)Mahakala estas reprezentita de korvo en unu el ties fizikaj aŭ enteraj formoj.Avalokiteŝvara aŭĈenrezig, kiu estas revivigita enTero kiel laDalai-lamao, estas ofte proksime asociata al korvo, ĉar oni diras, ke kiam la unua Dalai-lamao naskiĝis, ŝtelistoj atakis lian hejmon. La gepatroj fuĝis kaj ne povis kunporti la filon. Kiam ili revenis venontmatene timante malbonaĵon, ili trafis la netuŝitan hejmon kaj paron de korvoj zorgantaj pri la Dalai-lamao. Oni supozas, ke korvoj antaŭanoncis la naskon de la 1-a, 7-a, 8-a 12-a kaj 14-a Dalai-lamaoj, la lasta estus la nuntempa,Tenzin Gjaco.
Laŭ lametamorfozoj deOvido, en klasika mitologio, kiam la korvo diris al la dioApolono, ke lia amantoCoronis mokas lin kun mortonto, li koleriĝis kaj parto de tiu kolero iris rekte kontraŭ la korvo, kies plumoj nigriĝis el blanko.
Mitoj enBarato: EnHinduismo, oni supozas, ke tiu, kiu mortas, prenos manĝon kaj oferojn pere de vario de korvoj nomitaj "Bali kākka". Ĉiujare homoj, kies gepatroj aŭ familianoj mortis, oferas manĝaĵojn al tiuj korvoj dum la tagoŜradha. Oni diras, ke batalo inter korvoj kaj gufoj inspiris la finan sangonokton de lamilito de Kurukŝetro de laMahabarato.
En la kategorio de la bestaj figuroj de la blazono, la korvo ne estas malofta birdo. Ĝi prezentiĝas ĝenerale profile, starante, kun la flugiloj ne etenditaj. Ĝia kutima koloro estas el sablo (heraldika nigro). Ĝi ofte uziĝas en triopo.
La larĝbeka korvo suferas pro laViruso de Okcidenta Nilo, malsano antaŭnelonge alportita al Nordameriko. La Larĝbeka korvo kutime mortas unu semajnon post akiro de la malsano kaj nur malmultaj supervivas. Tiuj korvoj estas tiom afektataj de la malsano, ke iliaj mortoj utilas kiel indikilo de la aktiveco de la viruso en la areo.
En lahispana oni diras: "Bredu korvon, kaj tiu forpikos al vi la okulojn".Iom komplemente, oni diras en larusa: "Korvo ne forpikos okulon al alia korvo".
Worthy, Trevor H. &Holdaway, Richard N. (2002):The lost world of the Moa: Prehistoric Life of New Zealand. Indiana University Press, Bloomington.ISBN 0-253-34034-9.