Korto estas parto dedomo ne kovrita detegmento, kutime ĉe malantaŭa parto de la konstruaĵo, kiu povas havi du malsimilajn celojn: distra kaj ripoza -tiukaze ĝi havas konstruanplankon kaj povas havi ĉuputon ĉufontanon, ktp.- por uzado prefere de homoj, produkta -tiukaze bestaro povas esti ties ĉefa loĝantaro-.
LaŭFrancisko Azorínkorto estasLibera spaco ĉe domo, lasita por faciligi naturan lumigadon k. aerumadon de la internaj ĉambroj.[1] Li indikasetimologion el la latinacors, cortis (korto).[2]
En 2000 a.K en laurboŝtatoUr kiu situas en la suda parto deMezopotamio, duetaĝaj domoj estis konstruitaj ĉirkaŭ malferma placo. En la teretaĝo estis la kuirejo, laborejo kajpublikaj spacoj kaj sur la supra etaĝo estis la internaj ĉambroj.
La centra malferma areo en laromiaj vilaoj estis nomita laatrio, kaj ĝia funkcio estis lasi lumon en la centron de la konstruaĵo, kajdreni lapluvakvon en centran akvujego konatan kiel la "Impluvium". Tiuj domoj ofte estis integrigitaj en alia malferma areo,ĝardeno, kiu estis ĉirkaŭita de vicoj de grek-stilajkolonoj kaj formispadon ĉirkaŭ la perimetro de la korto.
Interna korto en laProksima Oriento reflektas la influojn de lanomada vivstilo. Anstataŭ ĉambroj destinitaj por kuiri, dormi, ktp oficiale, la diversaj agadoj estis movitaj de unu loko al alia en la konstruaĵo depende de lasezono, temperaturo kaj loko de la suno. La plataj tegmentoj de tiuj konstruaĵoj ofte estis uzitaj por dormi en varma vetero. En kelkajislamaj kulturoj privataj kortoj disponigis subĉielan spacon por la virinoj, kie ili povis senti sin liberaj kaj resti kaŝitaj de lastrato.
Ensudeŭropaj hejmoj korto estas elstara ejo por la familia vivo kaj kiel renkontejo -ĉardormoĉambroj aŭsalonoj estas tro varmaj ene de la konstruaĵo- kaj kiel laborejo kaze dekortobirdaro,brutejo aŭ deponejo de ilaro.
Ne nur normalaj familihejmoj povas havi korton; ankaŭ luksaj konstruaĵoj kielpalacoj aŭmonaĥejoj povas havi tiun konstruparton kompreneble laŭ la konstrustilo ĝenerala de la konstruaĵo. Enkastelo, la korto plenumis ĉefe militistajn celojn. Enmonaĥejoj, religiajn celojn, kaj ili nomiĝas plej ofteklostro. Enlernejo, la korto estas ejo por ludi kaj distri dumlibera tempo kaj porsporto.
En tradicia ĉina korto, kelkaj domoj estis konstruitaj ĉirkaŭplaco. Ĉiu domo apartenis al aparta familio, kaj kromaj domoj estis metitaj malantaŭ ili por gastigi pliajn familianojn. La ĉina korto estis loko deprivateco kaj trankvilo, preskaŭ ĉiam enkorpigante ĝardenon kaj elementon de akvo. En kelkaj kazoj, domoj estis konstruitaj kun multoblaj ĝardenoj kiuj pliigas privatecon. Fremduloj estis akceptitaj en la plej ekstera korto, kaj la pli internaj kortoj estis rezervitaj por proksimaj amikoj kaj familio.