Kornvalo (angleCornwall /ˈkɔːnwɔl/,kornvaleKernow /ˈkɝnəʊ/) estasduklando kaj la plej suda el lagraflandoj de Anglio. Ĝi situas en laregionosudokcidenta Anglio. Kvankam, laŭ la historie monarĥa sistemo, la teritorio estas duklando, ĝi estas administrata kiel angla graflando. La simbola reganto estas Charles (Karlo), Duko de Kornvalo. La devizo de la Kornvala graflanda konsilantaro estasOnen hag oll = "unu kaj ĉiuj" (en lakornvala lingvo).
Geografie, ĝi estasduoninsulo, limanta la anglan provinconDevon ĉe riveroTamar (krom ĉe la norda parteto de la limo). Kelkfoje oni inkluzivas en la nocio Kornvalo ankaŭ insulojnScilly. La ĉefaj vojoj al la cetera Britio estasaŭtoŝoseoA38, kiu transirasTamar ĉePlymouth, kaj laA30, kiu transiras la limon sude elLaunceston. AnkaŭPramŝipo ligasPlymouth kaj urboTorpoint transHamoaze.Fervoja ponto arkitektita deIsambard Kingdom Brunel estas la alia ĉefa vojo - ankaŭ ĝi transirasTamar ĉe haveno apudPlymouth.
Kornvalo havasKeltan heredon, kaj plurajn proprajn kulturaĵojn. Kelkaj homoj eĉ revivigis la antikvanKornvalan lingvon. Pro tio multaj kornvalanoj ne sentas sin "Anglaj", kaj kelkaj volas starigon de Kornvala asembleo, simila al tiuj de Skotlando kaj Kimrio.
Kornvala naciismo estas kultura, politika kaj socia movado kiu serĉas la rekonon de Kornvalo - la sud-okcidenta parto de la insulo de Britio - kiel nacio aparta deAnglio.