Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Korektisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de redaktatamanuskripto

Presejo

[redakti |redakti fonton]

Korektisto estas persono, kiu kontrolas presotaĵojn dum la antaŭpresa fazo laŭortografio,gramatiko,tipografio (laŭstilo kaj enhavo nur post interkonsento kunredaktoro,eldonejo, aŭaŭtoro) kaj indikas erarojn korektindajn. Kvankam aŭtomataj korektiloj estas utilaj helpiloj por tekstokreantoj, ili ne sufiĉas por altkvalitaj kaj iom komplikaj verkoj. Provlegado estas la unua paŝo, la dua kontrolo necesas post enpaĝigo kaj tria revizio por presprovaĵoj el la presilo. Tiaj kontroloj necesas en la presindustrio, tamen ankaŭ por elektronikaj publikigoj ekzistas similaj.

Teknikoj

[redakti |redakti fonton]

Laŭ PIV 2005korektisto metie korektadas preserarojn enpresejo. Dum la riskoj kaj malfacilecoj de presejo malpliiĝas pro elektronika publikigo, la laboro de korektisto ampleksiĝas kaj perdas sian iaman difinon. Tiele nuntempe korektisto povas esti tiu, kiu korektas tekston laŭ lingva, gramatika, stila, kaj enhavaj vidpunktoj, dum la iama metio estus pli precizetipografia korektisto. Programoj aŭ informadikaj sistemoj por korekti tekstojn estuskorektiloj, ekzemple rilate ortografion.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Korektisto&oldid=8279985"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp