Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Koracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koracio


Biologia klasado
Regno:Animaloj
Filumo:Ĥorduloj
Klaso:Birdoj
Ordo:Koracioformaj
Familio:Koraciedoj
Genro:Koracio
Specio:C. garrulus
Coracias garrulus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Koracio estas genro debirdoj, de la familioKoraciedoj, nomeCoracias. Sed ankaŭ la sama termino taŭgus por laEŭropa koracio, kiu estas la ununura specio enEŭropo de tiu familio kiu enhavas multajn aliajn speciojnafrikajn kaj ankaŭ ununuranazian (Coracias benghalensis). La samfamilia genroEŭristomoj konsistas el similaj birdoj ankaŭ afrikaj.

Aspekto

[redakti |redakti fonton]
Ilustraĵo de masklo (supre) kaj ino (malsupre)
Ilustraĵo

La koracio estas pli granda, dika kaj fortika ol la aliaj birdoj de la ordoKoracioformaj (alcionoj,abelmanĝuloj ktp.), tiom preskaŭ kiomkorvojgaroloj, tio estas 29–32 cm longa (ĉirkaŭ 30 cm mezaveraĝe) kun enverguro de 52–73 cm kaj mezaveraĝa pezo de 130 g, sed el 110 ĝis 155 g. Tamen ĝi estas tiom longa kiom laabelmanĝulo (30 cm). Lakapo kaj kolo estas fortikaj kaj grandaj, iom malproporciaj rilate la reston de la korpo. Ankaŭ la griznigra beko estas fortika: tre larĝa ĉebaze kaj pintakrega kaj hokeca; inter la beko kaj la okuloj estas iom da nigra haŭtaĵo. La kruroj estas rozbrunaj.

Laŭ koloroj ĝi similas al abelmanĝuloj kaj alcionoj, ĉar ĉefas la bruna kaj blua. Same kiel abelmanĝuloj, ĝi havas brunon dorse kaj bluon ventre; same kiel alcionoj ĝi havas preskaŭ la saman miksaĵon (bluon kaj brunon) sed inverse, tio estasbruna dorso kaj blua ventro (alcionoj havas bluon dorse kaj brunon ventre).

Detale ĝi estas helblua (iom brilverda), brilbruna ĉedorse kaj ĝi havas iom da bruno kaj verdo ĉevoste. Dumfluge ĝi aspektas kieltute brilblua birdo, sed precize nur sube estas tute blua sed helblua ĝenerale kajbrilmalhelblua en la malantaŭaj duonoj de la flugiloj kun nigrecaj pintoj; supre videblas la tuta gamo de koloroj: helbruna dorso, helbluaj kapo, pugo, vosto kaj flugiloj kun verdeca ĝenerala nuanco kaj brunecaj makulnuancetoj, krom trebrilbluaj ŝultroj (kun iom da viola nuanco, ankaŭ videblaj ripoze) kaj nigraj malantaŭaj duonoj de la flugiloj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, eble la masklo iom pli granda kaj koloreca, sed junuloj estas malpli kolora versio de plenkreskuloj.

Kutimoj

[redakti |redakti fonton]
Kun predo

Ĝia flugo estas forta kaj rekta aŭ nerekta kaj foje iomeakrobata, ĉefe dum kaptado deinsektoj, flat-pariĝado aŭ atako kontraŭ danĝeraj alproksimigoj alnesto, eĉ kontraŭ homoj. Por pariĝada ceremonio celebras turniĝantajn akrobataĵojn.

Ofte la koracio estas videblatrankvile gvatanta ekde fostoj, kabloj ktp. Ili manĝas krom insektojn, lacertojn kaj ranojn; pli malofte eĉ etajn ronĝulojn. La grandaj predoj estas frapitaj kontraŭ la ripozejo, kiel faras abelmanĝuloj. La voĉo de la koracio konsistas el klare aŭdeblarak-rak kvazaŭ korveca, de kie venas onomatopee la hispana nomo "carraca" [kaRRAka]. Estas alia voĉo de alarmo kaj atako pli ripeta kaj konfuzrapida.

Coracias garrulus

La nesto estas nekovrita truo (eble nur kelkaj herberoj aŭ plumoj) en arbo aŭ malnova konstruaĵo aŭ pli malofte fendo aŭ truo en sabla klifo, kie la ino demetas fine de aprilo ĝis ses blankajn ovojn, sed plej ofte 4 aŭ 5, el kiuj ne ĉiuj survivas. Kovado daŭras de 17 ĝis 20 tagoj kajelnestiĝo okazas post pliaj 20 ĝis 28 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idaron kaj defendas agreseme la nestoteritorion eĉ kontraŭ homoj.

Tiupalearktisa specio foje serĉas la kompanion de aliaj, kielturfalkojmonedoj por nestumado kaj kun aliaj specioj de koracioj aŭ eĉ falkoj por vintra ĉasado. Por migrado al reproduktejoj akompanas abelmanĝulojn. Sed ĉiukaze estas soleca specio kiu estas ĉiam sola aŭ plej ofte laŭ paro; foje proksime estas alia paro, sed sen konstitui koloniojn.

Ili vivas ĝis9 jaroj.

Disvastiĝo

[redakti |redakti fonton]
Naturaarealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne formortinta
  • Tiu koracio okupas grandan parton de laMalnova Mondo:Hispanio,Magrebo, Orienta Eŭropo (deItalio ĝis sudaSiberio) kaj Okcidenta Azio (elTurkio ĝisPakistano). Ili migras suden vintre.

    Estas du subspecioj: la nomigagarrulus, kiu reproduktiĝas en Nordafriko deMaroko orienten ĝisTunizio, sudokcidenta kaj orienta Eŭropo (sudaIberio kaj deItalio kajPollando orienten) kaj Turkio orienten tra nordokcidentaIrano al sudokcidenta Siberio; kajsemenowi, kiu reproduktiĝas enIrako kajIrano (escepte nordokcidento) orienten ĝisKaŝmiro kaj norde alTurkmenio, sudaKazaĥio kaj nordokcidentaĈinio (okcidentaŜinĝango). La Eŭropa koracio estas longdistancamigranto, kiu vintras en sudaAfriko en du malsamaj regionoj, deSenegalo orienten ĝisKameruno kaj deEtiopio okcidenten ĝisKongo kaj suden alSudafriko.

    Medio

    [redakti |redakti fonton]

    Ili loĝas en arbaroj kaj paŝtejoj enhavantaj kelkajn arbojn. Ili nestas en arbaj truoj, malnovaj konstruaĵoj, sablejoj, ktp. Temas pri birdo devarma, seka, malferma kamparo kun disigitaj arboj, prefere de malaltaj teroj kun makuloj dekverkojQuercus, maturajpinojPinus, kun maldensaĵoj, fruktarbaroj, miksita terkultivejoj, rivervaloj kaj ebenaĵoj kun disigita dornarbustejo aŭ folidensaj arboj. Ili vintras ĉefe en sekasavano kaj arbusteca ebenaĵo.

    Populacio

    [redakti |redakti fonton]

    La Eŭropa koracio havas grandan tutmondan populacion, inkludante supozatajn100,000-220,000 individuojn nur en Eŭropo. Tamen, la specio malpliiĝis iome dum 1970-1990, ĉefe en Eŭropo, kaj draste en baltaj landoj, precize malaperis elEstonio kaj enLatvio kajLitovio malpliiĝis el miloj da paroj al dekoj en 2004. Ĝenerala eŭropa malpliiĝo superis 30% en tri generacioj (15 jaroj). EnRusio ĝi malaperis el la norda parto de sia teritorio. Tamen ne estas informoj pri malpliiĝo enCentrazio.

    Malpliiĝo en la eŭropaj loĝantaroj rezultis en la altiĝo de la statuso en la Ruĝa Listo el Malpli Zorga al Preskaŭ Minacata en2005. Minacoj inkludas persekutadon dum migrado en kelkaj mediteraneaj landoj kaj centoj, eble miloj, mortpafitaj kiel manĝaĵo enOmano ĉiu printempe. Uzado de pesticidoj malpliigas la manĝodisponeblon, kaj la specio suferas ŝanĝojn de farmaj kaj forstaj praktikoj.

    Bildaro

    [redakti |redakti fonton]

    Vidu ankaŭ

    [redakti |redakti fonton]

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti |redakti fonton]
    Portala ikonoPortalo pri Birdoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Koracio&oldid=8967181"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp