Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Koptoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elKoptologio)
Koptoj
Koptaikonografio deSankta Marko.
etnoreligia grupo • etnografia grupo
Afrikaziaj gentoj • egiptoj
Afrikaziaj gentoj
Suma populacio
~18.000.000[1]
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Egiptio5 000 000
 Usono1 000 000 - 1 500 000
 Sudano550 000
 Aŭstralio75 000+
 Kanado65 000+
 Kuvajto65 000
 Libio60 000
 Britio25 000 - 30 000
 Francio24 000
 Sud-Afriko15 000+
Lingvo(j)
kopta,araba
Religio
Kristanismo:
koptaortodoksa, koptakatolika kaj koptaevangelia.
Parencoj

arabaj kristanoj


vdr

La esprimokoptoj (greka αιγυπτος"Aigyptos" egiptoj) signifis origine la loĝantojn deEgiptio. Post kiam en la 7-a jarcento laislamaj araboj konkeris Egiption, la nocio aludis nur la tradiciekristanan loĝantaron de Egiptio.

La islamaj konkerantoj devigis ilin paroliarabe kaj pagi specifan religian imposton. Tio estis la kaŭzo, bazo pri la malrapida disvastiĝo de laislamo inter la egiptia loĝantaro. Tiel lakopta kristaneco iĝis religio de la malplimulto (verŝajne ekde la 13-a jc.).

Ankaŭ hodiaŭ suferas ili malavantaĝojn eĉ perfortojn.

Ĉar la koptoj ne edziĝas/is kun islamanoj, tiel ili estas takseblaj kiel rektaj heredantoj de la praegiptianoj.

Laŭ kopta tradicio, la kristanecon kunportis al laNilo la evangeliisto SanktaMarko en la 1-a jc. kaj tiel li estis la fondinto kaj la unuapastro de laKopta-ortodoksa eklezio. Tiu apartenas al la plej malnovaj eklezioj de la mondo. Ĝi validas kiel eklezio de lamartiroj kaj lulilo de lamonaĥeco. Ĝi estas unu el laMalnovorientaj eklezioj.

Ĝis1959 la kopta eklezio estis ne nur malplimultareligio en Egiptio, sed ankaŭ plimulta kaj ŝtataeklezio enEtiopio (kie ĝi estis multe pli potenca kaj multnombra, kvankam tie ĝiaj membroj ne estis etnaj koptoj). En tiu jaro, tamen, laEtiopia eklezio sendependiĝis, laŭ konsento inter la koptapapo kaj la etiopiapatriarko.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Fondaĵo de la eklezio de Aleksandrio

[redakti |redakti fonton]
Koptaj monaĥoj

La militakiro de lafaraona Egiptio fare deAleksandro la Granda ĉirkaŭ 330 a.K. naskas originalan socion, laptolemean dinastion, limigitan unue en la regiono de laNilodelto de 323 ĝis 30 a.K., kaj poste ampleksigitan al la tuta Egiptio.

En la 30-a jaro antaŭ Kristo, Egiptio iĝas romia. Dum la unua jarcento,kristanismo vastiĝas ĉi tien, same kiel en la tutanmediteranean basenon. Tradicio konsideras keSankta Marko la evangeliisto estas la fondinto de laGrek-Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio, ĉe jaro 42[2]. La egiptia kristanismo estas dinamika, kaj aparte dank'al siamonaĥismo, kun emblema figuro SanktaAntonio la Granda (alinome Antonio la Abato) eminenta sankto de kristanismo, kaj poste ŝatega subjekto por kristana arto.

En328, Egiptio estas regita debizanca imperio.

La kristanoj de Egiptio ne estis ŝparigitaj de multajkonfliktoj kajherezoj, kiujn kristanismo spertis dum tiuj epokoj. Post kiam fondiĝispentrarkio de kvinpatriarkaj eklezioj, ĝi disiĝis per kreado de eklezioj, kiuj, pro kulturaj kaj politikaj kialoj, rifuzis ladogmajn formuladojn de lakoncilio de Kalcedono (451). Tial aperis, apud la imperia eklezio aŭ "melkito", kiu sekvis la koncilion de Kalcedono, eklezioj, kiuj kontraŭe ne akceptis hegemonion de la bizanca pensado kaj sekvis lateologianskolon deAleksandrio. Tiuj eklezioj[N 1], inter ili la Kopta-ortodoksa eklezio de Egiptio , ne konsistigis homogenan grupon, kaj nomiĝasOrientaj eklezioj ne-kalcedonaj[3].

Aparte, lajakobitoj (membroj de laSiria ortodoksa eklezio) konsideris kedia naturo deJesuo, iamaniere, "ensorbis" sian homan naturon, tiamaniere, ke Li havis nur dian naturon (monofizitismo). Kontraŭe lamelkitoj restis en la agnosko de la tradicia eklezio, pri kiu Jesuo estas samtempe Dio kaj homo, kaj tute posedas la du naturojn, dian kaj homan. Eblas ke estas la politikaj kialoj, kiuj plivaloris por provoki la konflikton kaj la secesion: Egiptio, kiu estis subaro de laimperio de Konstantinopolo, malbone suferis tiandependecon, kaj lapatriarko de Aleksandrio, kiu iĝisjakobito, estis sekvita de sia plej grandparta popolo.

Arabaislama superregado

[redakti |redakti fonton]

De la 7-a ĝis la 11-a jarcento, Egiptio estas laŭvice dominita deUmajadoj, deAbasidoj kaj deFatimidoj. Post la Tulunidoj (868-905) kaj post la Iĥŝididoj, regas la Fatimidojn (969-1171), kiuj ne agnoskas la aŭtoritaton de Abasidoj fonditan antaŭen (dum 750-1258) kaj nomas sinkalifoj. La dinastio deAjubidoj (1171-1250) deSaladino estas sekvita de la turka gardo deMamelukoj. Dum tiu tuta periodo, la koptoj, konsideritaj kiel "gento de la Libro", konservas siajn religiajn delegitojn (patriarkojn).

La traŭmato de la politika kaj religia deŝiro inter Konstantinoplo kaj Aleksandrio klarigas certe ke, du jarcentojn poste, egiptoj oponis malgrandan reziston kontraŭ penetrado deislamo: ilia deziro sin liberigi dekuratoro de Konstantinopolo estis ankoraŭ tiel forta, kiel antaŭe, kaj la eklezio estis ankaŭ tre malfortigita pro siaj internaj religiaj kvereloj. La amaso da egipta populacio iom post iom konvertiĝas al islamo, sed koptoj restas la plej multaj ĝis la 14-a jarcento[4]. La konvertiĝo de egiptoj al la islamo ne estas totala, malgraŭ kvazaŭ senĉesaj premoj kontraŭ la kristanoj. Post malpermeso de la uzo de lakopta lingvo por la profito de la araba, ekde la jaro 751, lakalifo imponis al la kristanoj, unu jaron poste, vestiĝi kun nigra turbano kaj kruco pli ol du kilogramojn peza ĉirkaŭ la kolo. Aliaj gravajpersekutoj okazis dum la 16-a jarcento sub la regado de la fatimidoj kaj de la turkoj. Iuj koptoj eliris enEtiopion, kie ili disvolvis Kristanan eklezion, partoprenis al komerco enOrientafriko interEtiopio,Arabio,Barato,Indonezio kaj la lando deHimjaro (enJemeno).

La konkero de Egiptio de mamelukoj fare de laotomanasultano Selimo la 1-a, en1517, malfermas epokon de ekonomia malkresko, kaj kuntrenas elirperiodon de la koptoj. De iam kiel otomana provinco, Egiptio estas regita depaŝao, kiu estas nomita, ĉiujare, deKonstantinopolo.

Persekuto kaj diskriminacio en Egiptio

[redakti |redakti fonton]

Religia libereco enEgiptujo estas malhelpita laŭ variaj gradoj per diskriminaciaj kaj restriktaj registarpolitikoj. Koptaj kristanoj, estantaj la plej granda religia malplimulto en Egiptujo, estas la pli malfavore frapitaj. Koptoj renkontis kreskantan marĝenigon post lapuĉo de1952, gvidita deGamal Abdel Naser. Ĝis komenciĝo de la 21-a jarcento, kristanoj estis postulataj akiri prezidentan aprobon por eĉ riparetoj en preĝejoj. Kvankam la leĝo estis moderigita en2005, per delegado malsupren de la aŭtoritato por aprobo al la guberniestroj; koptoj daŭre renkontas multajn malhelpojn kaj restriktojn pri enkonstruado de novaj preĝejoj. Tiuj restriktoj ne ekzistas pri konstruado demoskeoj[5][6].

La kopta komunumo estis la celo por hatokrimoj kaj fizikaj atakoj. La plej signifaj estis la 2000-2001 Ek Kosheh atakoj, dum kiuj islamanoj kaj kristanoj estis implicitaj per sangaj inter-religiaj kolizioj sekvante disputon inter islamano kaj kristano. "Dudek kristanoj kaj unu islamano estis mortigitaj, sekvante perforton, kiu okazis en la urbo de el-Kosheh, 440 kilometrojn (275 milojn) sude deKairo[7].


En 2005, kopta grupo kreisflagon kiel simbolon de la kopta identeco por prezenti tiamaniere koptajn komunumojn al la tuta mondo.

En 2006,International Christian Concern (usona ne-registara grupo kiu zorgas prihomaj rajtoj de kristanoj) raportis, ke, en februaro 2001, islamanoj bruligis novan egiptan preĝejon, kaj domojn de 35 kristanoj, kaj ke, en aprilo 2001, egipta kristana knabino, 14-an jaraĝa, estis forkaptita, ĉar ŝiaj gepatroj loĝigis homon, kiu konvertiĝis de Islamo al Kristanismo.

En majo 2010, laWall Street Journal raportis pri kreskanta nombro dawaves of mob assaults ("ondoj da hordatakoj") fare deislamanoj kontraŭ koptoj, trudante multajn kristanojn fuĝi el siajn domojn[8] Spite de viglaj alvokoj, polico tipe venis post kiam perforto estis finita.[8]. La polico ankaŭ devigis la koptojn akcepti "repacigon" kun siaj atakantoj por eviti procesigi ilin[8]. EnMarsa Matrouh, hordo da 3000 islamanoj atakis la koptan populacion de la urbo, kaj 400 koptoj devis barikadi sin en sian preĝejon, dum la hordo detruis 18 domojn, 23 butikojn kaj 16 veturilojn[8].

Membroj deUsona Kongreso esprimis zorgon pri "homa fikomerco" de koptaj virinoj kaj fraŭlinoj, estantaj viktimoj de forkaptoj, malvolaj konvertiĝoj al islamo, seksa ekspluato kaj malvola edziniĝo al islamana viro[9].

Boutros Boutros-Ghali estas kopto, kiu deĵoris kielintertempa ministro pri eksteraj rilatoj de Egiptujo, dufoje sub prezidentoAnwar al-Sadat (1977 kaj 1978-1979). Kvankam Boutros Boutros-Ghali poste iĝis la Unuiĝintaj Nacioj-generalsekretario, lia nomumo kiel nuraintertempa ministro pri eksteraj rilatoj elmontris sisteman eliminon de koptoj de ĉiuj registaraj influaj pozicioj. Ĝis januaro 2011, nur du koptoj estis sur la registara kabineto de Egiptujo: financministro Youssef Boutros Ghali kaj mediministro Magued George. Ekzistas ankaŭ kutime unu kopta guberniestro el 25, ekz. tiu de Qena en Supra Egipto. Krome, Naguib Sawiris, ekstreme sukcesa komercisto kaj unu el la 100 plej riĉaj homoj en la mondo, estas kopto. En 2002, sub la registaro deHosni Mubarak, Kopta Kristnasko (la 7-a de januaro) estis agnoskita oficialaferio[10]. Tamen, multaj koptoj daŭre plendas pri sia minimuma reprezentado en polico, ŝtatsekureco kaj ŝtatofico, kaj pri sia diskriminaciado en laborantaro sur bazo de sia religio[11][12]. La plejmulto da koptoj subtenas nek sendependencon, nek apartigomovadon de aliaj egiptoj[13].

Dum religia libereco estas garantiita de la egipta konstitucio, laŭ "Human Rights Watch" (Varto de Homaj Rajtoj), egiptoj povas konvertiĝi al Islamo ĝenerale sen malfacileco, sed islamanoj kiuj konvertiĝas al Kristanismo renkontas malfacilaĵojn, por ricevi identecpaperojn kaj iuj estis arestitaj pro supoza farado de falsaj dokumentoj[14]. Publikaj oficialuloj , estantaj konservativuloj, intensigas la kompleksecon de la laŭleĝaj procedoj por postuli eblon de religioŝanĝo. Sekurecagentejoj foje postulos, ke tiaj konvertiĝoj de Islamo al Kristanismo (aŭ foje inverse) povas originisocian agitadon, kaj tiel pravigas sin por maljuste halti la subjektojn, insistante ke ili simple prenas mezuron por malhelpi okazaĵojn de verŝajnaj sociaj problemoj[15]. En 2007, Kairo-administra tribunalo neis al 45 civitanoj la rajton akiri identecpaperojn dokumentantajn iliajn revenojn al Kristanismo post iliajn konvertiĝojn al Islamo[16] Tamen, en februaro 2008, la Supera Administra Tribunalo renversis la decidon, permesante al 12 civitanoj, kiuj revenis al Kristanismo, re-listadon de iliaj religioj sur iliaj identigiloj[17][18], sed ili precizigos, ke ili adoptis islamon dum mallonga tempodaŭro[19].

Demografio

[redakti |redakti fonton]

La egiptacenso de 1897 anoncis ke la pocenton de ne-mulslimoj en urbaj provincoj estis 14,7% (13,2% kristanoj, 1,4 judoj). La egipta censo de 1986 anoncis ke la pocenton de ne-islamanoj de urbaj provincoj estis 6,1% (5,7% kristanoj, 0% judoj). La malkresko en la juda reprezentantaro estas interpretita tra la kreado de la stato deIsraelo, kaj la posta elmigrado de la egiptaj judoj. Ekzistas neniu klarigo por 55% malkresko en la pocento de kristanoj en Egiptujo. Estis sugestita, ke egiptaj censoj, kiuj okazis post1952, estis politigitaj por subreprezenti kristanan populacion.

Noto

[redakti |redakti fonton]
  1. Ili estas laSiria ortodoksa eklezio, laKopta-ortodoksa eklezio de Egiptio, laEtiopia ortodoksa eklezio, laArmena apostola eklezio, kaj laMaronita eklezio deLibano kiu, de post la 12-a jarcento, kunliĝis oficiale kunRomo

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Alarmo en Egiptio post atako dum ortodoksa kristnasko (la 7-a januaro 2011). Arkivita ella originalo je 2012-12-13. Alirita la 5-a novembro 2011 . (angle)
  2. Eŭsebio de Cezareo, aŭtoro deHistorio de eklezio, dum la 4-a jarcento, deklaras keSankta Marko venis al Egiptio, la unuan kaj la duan jaron de la regado de laimperatoroKlaŭdio, "Du Jarmiloj da Kopta Kristanismo", Otto F.A. Meinardus p. 28
  3. Atlas des religions, Plon-Mame, 1994 (france)
  4. Foriro de egiptaj koptoj. L'Express (24-a de decembro 2008). Arkivita ella originalo je 2013-06-11. Alirita 9-a de januaro 2011 .
  5. WorldWide Religious NewsReguloj pri Konstruado de Preĝejoj SimpligitajArkivigite je 2009-03-18 per la retarkivoWayback Machine, 13-a decembro 2005. (angle)
  6. Compass Direct News.Reguloj pri Konstruado de Preĝejoj SimpligitajArkivigite je 2017-10-18 per la retarkivoWayback Machine, 13-a decembro 2005. (angle)
  7. “Egipta kortumo postulas reproceson de la kolizioj”. BBC News (30- julio 2001).
  8. 8,08,18,28,3Zaki, Moheb. Persekutitaj kristanoj de Egitujo. The Wall Street Journal (18-a de majo 2010). Alirita 4-a de junio 2010 .
  9. Abrams, Joseph. Kongresmembroj House premasBlankan Domon por Alerti Egiption pri Malvolaj Edziniĝoj. foxnews.com (2-a de aprilo 2010). Alirita 8-a de novembro 2010 . (angle)
  10. ArabicNews.com.Koptoj aprezas la prezidentanoncon pri la Ferio de Orienta KristnaskoArkivigite je 2007-09-30 per la retarkivoWayback Machine, la 20-a de decembro 2002
  11. Freedom House.Egiptaj Kristanoj Endanĝerigitaj. (angle)
  12. Human Rights Watch.Egypt: Superrigardo pri problemo de la Homaj Rajtoj en Egiptujo,2005 (angle)
  13. Kopta Faraona RespublikoArkivigite je 2009-02-18 per la retarkivoWayback Machine (angle)
  14. Human Rights Watch. Monda raporto 2007: Egiptio. (angle)
  15. Egiptio arestas 22 islamanojn konvertitajn al Kristanismo., la 3-a de novembro 2003. (angle)
  16. Shahine, Gihan.Fraŭdo, ne Libereco.Arkivigite je 2008-10-15 per la retarkivoWayback Machine Ahram Weekly, 3-a/9-a majo 2007
  17. Audi, Nadim. Egipta Kortuma Permesas Reveni al Kristanismo.. The New York Times (11-a de februaro 2008 2008). Alirita 2008-10-07 .
  18. Associated Press.Egipta Kortuma agnoskas rajton pri konvertiĝintaj islamanoj reveni al KristanismoArkivigite je 2011-11-21 per la retarkivoWayback Machine, la 9-a de februaro 2009. (angle)
  19. AFP.Egiptio Permesas Reveni al Kristanismo sur Identeckarto., februaro 2008. (angle)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la31-a de marto 2016 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
v  d  r
Etnoj en Egiptio
 
Ĝermo pri Afriko
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priAfriko.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Koptoj&oldid=9237078"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp