Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kopenhago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:55° 40′ 34″ N12° 34′ 06″ O / 55.67611 °N, 12.56833 °O /55.67611; 12.56833(mapo)
Kopenhago
angle Copenhagen,germane Kopenhagen,latine Hafnia
urbo
Fotomuntaĵo
La centro de Kopenhago
plej granda urbo • biciklada urbo • urbourbego • ŝtata ĉefurbo
 
Ĝemelurboj
PekinoBerlinoKuritiboMarsejloPragoRejkjavikoHelsinkoNukoOslo • Stokholmo • Tórshavn • Amsterdamo • GrójecKievovd
Oficiala nomo: København
ŜtatoDanio Danio
InsulojSjælland,Amager
RegionoRegiono Hovedstaden
Konataj lokojAmuzparko Tivoli,Christiansborg
PontoSundoponto
SituoKopenhago
 - koordinatoj55° 40′ 34″ N12° 34′ 06″ O / 55.67611 °N, 12.56833 °O /55.67611; 12.56833(mapo)
Plej alta punkto
 - alteco91 m s. m.
Plej malalta punkto
 - altecom s. m.
Areo88,25 km² (8 825 ha)
 - de aglomeraĵo455,61 km² (45 561 ha)
 - de metropolo3 030,0 km² (303 000 ha)
Loĝantaro667 099 (2025)
Denseco7 559,2 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo2 632 loĝ./km²
 - de metropolo632 loĝ./km²
Unua skribmencio11-a jarcento
UrbestroLars Weiss

(Dana socialdemokratia partio)(ekde 19-a de septembro 2024)

HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo
Kopenhago (Danio)
Kopenhago (Danio)
DEC
Situo enkadre de Danio
Kopenhago (Kopenhago)
Kopenhago (Kopenhago)
DEC
Situa mapo de Kopenhago
Kopenhago (Centra Kopenhago)
Kopenhago (Centra Kopenhago)
DEC
Situa mapo de Centra Kopenhago
Vikimedia Komunejo: Copenhagen
Retpaĝo: www.kk.dk
Map
vdr

Kopenhago (dane KøbenhavnIFA:[kʰøb̥m̩ˈhɑʊ̯ˀn] aŭ elparolu kiel kebmháŭn) estas la ĉefurbo deDanio kaj la plej granda urbo de la lando (kun 1,18 milionoj homoj en la urbo (2010)), kiu enhavas 16 komunumojn. En Kopenhago situas la naciaparlamento, laregistaro kaj lamonarkio.

La originala nomo de la urbo, de kiu devenas la nuna dana nomo, estasKjøbmandehavn, kiu signifas "haveno de komercistoj". La Esperanta nomo de la urbo paralelas al ĝia nomo en aliaj eŭropaj lingvoj: ĝi nomiĝasgermane Kopenhagen,pole kajlitoveKopenhaga,angle Copenhagen kajfrance Copenhague.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Alta vido de Kopenhago

Kopenhago estis fondita ĉirkaŭ 1000 deSven Forkbarba kaj lia filoKnuto la Granda. Ĝi estis tiam nur fiŝista vilaĝo ĝis la mezo de la 12-a jarcento, kiam ĝi estis posedaĵo de la episkopoAbsalon, kiu fortigis ĝin en1167. La bonega haveno antaŭhelpis la grandiĝon de Kopenhago al gravega komerca centro (el tio la nomo). Ĝi estas daŭre atakata de laHansa Ligo. Ĝi estis defendata en la bataloj kontraŭ la svedoj deKarlo la 10-a. En 1801 la Brita floto sub la gvidado de AdmiraloNelson interbatalis kun la dana batalŝiparo en la haveno de Kopenhago. Kiam la britaj batalŝipoj bombardis Kopenhagon en 1807 por malhelpi la transdonon de la ŝiparo alNapoleono, la urbo suferis grandegajn damaĝojn kaj centoj da homoj mortis.

Dum la2-a Mondmilito Kopenhago kaj la tuta Danio estis okupitaj fare de la germanaj trupoj, de aprilo 1940 ĝis majo 1945.Operaco Kartago, la 21an de marto 1945, estis brita aeratako en Kopenhago, kiu okazigis gravajn flankajn damaĝojn. La celo de la atako estisShellhus, konstruaĵo uzita de laGestapo en la urbocentro.

La 16-an de Aprilo,2024, la konstruaĵoBørsen estis terure detruita perincendio, kiu faligis la turon[1].

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Kopenhago situas sur la orienta bordo de la insuloSelando (Sjælland) kaj parte sur la insuloAmager, kontraŭ lamarkolo konata kielØresund kaj la svedaj urbojMalmö kajLandskrona.

En Kopenhago kaj la ĉirkaŭaĵo vivas ĉirkaŭ 1,8 milionoj da homoj. La Øresund-regiono konsistas el la Orienta Selando kaj OkcidentaSkanio (en Svedio), havas la loĝantaron de 2,8 milionoj da homoj.

Frederiksberg estas urbego meze de Kopenhago.

Distriktoj

[redakti |redakti fonton]

Kulturo

[redakti |redakti fonton]

La danaj novaĵgazetoj rangas Kopenhagon kiel unu el la plej bonaj urboj de la mondo laŭ vivkondiĉoj malgraŭ la altaj kostoj de vivado.

LaReĝa Dana Teatro (en dana:Det Kongelige Teater) estas kaj la nacia dana ludarta institucio kaj nomo uzata por aludi al ties iama cel-konstrua ejo el 1874 situa ĉe la placo Kongens Nytorv.

LaSuperkilen estas publika instalaĵo en la distrikto Nørrebro de Kopenhago. La parko estas dezajnita por alporti enmigrintojn kaj lokulojn kune, antaŭenigante toleremon kaj unuecon en unu el la plej etne-variaj kaj soci-defiitaj komunumoj de Danio.

Amuzado

[redakti |redakti fonton]
  • Strøget, estas unu el la plej longaj promenadaj komercaj stratoj de la mondo, centre de Kopenhago.
  • Tivoli estas la dua plej malnova funkciantaamuzparko en la mondo kaj la plej vizitata tem-parko en Skandinavio.

Amaskomunikiloj

[redakti |redakti fonton]

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Ekde la somero 2000, la urboj Kopenhago kaj Malmö estas interligitaj per dogana ponto/tunelo (Ponto de Øresund), kiu havas ankaŭ pasaĝeran kaj trajnan vojon. Ĝi estis inagaŭrita en julio 2001 fare de la sveda reĝo kaj la dana reĝino.

Gravaj vidindaĵoj en aŭ ĉirkaŭ Kopenhago

[redakti |redakti fonton]

Servoj

[redakti |redakti fonton]

Homoj ligitaj al Kopenhago

[redakti |redakti fonton]

Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Nuntempe estas regulaj aktivecoj en du urbaj kluboj, la tradiciaKopenhaga Esperanto-Klubo kaj en la novaFESTOKLUBO. Pli frue en Kopenhago funkciisKleriga Konversacia Klubo (fondita en la jaro1952, poste kunfandita kun la kopenhagaStudenta Esperanto-Klubo), kiu dum multaj jaroj apartenis al la plej viglajEsperanto-societoj en la mondo. En tiuj jaroj la klubo funkciigis ankaŭ la Esperantaneldonejon “Koko”. En1975 en la urbo mortisKirsten Zacho.

Kopenhago estas urbo kiu gastigis plej multajnUniversalajn Kongresojn: en1956 (41-a),1962 (47-a),1975 (60-a) kaj2011 (96-a). Same multajn UK-ojn gastigis nurVieno.

Esperantistoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. LIVE Brand i Børsen i København (da-DK) (16a de Aprilo 2024). Arkivita ella originalo je 16 April 2024. Alirita 16a de Aprilo 2024 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Panorama vido de la urbocentro je majo 2016 vidite el la pinto de kirko Frelsers
Panorama vido de la urbocentro je majo 2016 vidite el la pinto de kirko Frelsers
v  d  r
Eŭropajĉefurboj
Eŭropo
Eŭropo
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kopenhago&oldid=9307899"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp