Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LaKontrolnumero de la Kongresa Biblioteko -angleLibrary of Congress Control Number (LCCN) - estas identiga kodo atribuata de laKongresa Biblioteko enUsono. La kodo, origine mallongigata LCCN laŭ plena nomo „Library of CongressCatalog Card Number“, estas la datumbanka kodo de biblioteka ero en la usona nacia bibliografio inkluzive de la norma datumaro.

La sistemo uzatas ekde la jaro 1898. Ĝi sendependas de la libra enhavo kaj tial ne konfuziĝu kun la Klasifiko de la Kongresa Biblioteko, angleLibrary of Congress Classification (LCC).

En sia nuna formo, ekde la jaro 2001, la kodo konsistas el dulitera prefikso, nur uzata por certaj normaj datumoj, post tio kvarcifera indiko pri eldonjaro de la publikaĵo, kaj poste sescifera ordiga nombro. La lasta nombro por pli bona legeblo ofte estas dividita de la jarindiko per horizontala streketo.

Ankaŭ laLibrary of Congress Name Authority File (LCNAF), ekvivalento al la germanlingvaKomuna Norma Datumaro (GND), uzas la strukturon de la Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kontrolnumero_de_la_Kongresa_Biblioteko_de_Usono&oldid=8279816"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp