lineara kontraŭmovo kaj vertikala konsonanco en kontrapunkta komponaĵo (J.S. Bach, fantazio kaj fugo c-minoro)
Kontrapunkto estas tre ĝenerala trajto demuziko(aparte videbla en multo de okcidenta muziko)per kiu du aŭ pli multajmelodiaj eroj okazas samtempe— en apartaj "voĉoj", aŭ laŭvorte aŭ metafore(se la muziko estas instrumenta).
La termino devenas de la latinapunctus contra punctum (noto kontraŭ noto).Per sia difino,akordoj okazaskiam pluraj notoj sonas samtempe;tamen, akordaj, harmoniaj, "vertikalaj" trajtojestas konsiderataj flankaj kaj preskaŭ bagatelajse temas pri kontrapunkto.Kontrapunkto atentas melodian interagonprefere de harmoniaj efikoj kreatajkiam melodiaj eroj kunsonas.Oni ĝin ellaboris amplekse enlarenesanca periodo;sed komponistoj de labaroka periodoportis kontrapunkton al iaspeca kulmino;kaj, ĝenerale kaj kun multaj esceptoj,oni povas diri, keharmonio post tiam ekregiskiel la plej grava organiza principo en muzika komponado.La malfrubaroka komponistoJohann Sebastian Bachverkis la plejmulton de siamuzikoprofitante kontrapunkton,kaj malkaŝe kaj sisteme esplorisla tutan amplekson de kontrapunktaj eblecojen verkoj kielLa arto de la fugo.
Pro la evoluo de terminologio en muzikhistorio,tia muziko, se kreita ekde labaroka periodo,estas priskribata kiel kontrapunkta,sed muziko kreita antaŭ la baroko estas nomatapolifonio.Tial, la pli frua komponistoJosquin Des Prezverkadispolifonian muzikon.
Homofonio, kontraste alpolifonio, prezentas muzikon,en kiuakordoj aŭ vertikalajintervalojestas ludataj apud sola melodio sen multa konsideradode la melodia karaktero de la aldonitaj "akompanaj" elementoj,aŭ de ties interagoj kun la melodio, kiun ili akompanas.Kiel sugestite ĉi-supre, la plimulto de populara muzikonuntempe verkata estas precipe homofonia —regata de konsideroj de akordoj kaj harmonio.Sed tio estas nur fortaj ĝeneralaj emoj,kaj oni povus aldoni multajn kvalifikojn.
La formo aŭ komponada ĝenro konata kielfugoestas eble la plej kompleksa kontrapunkta tekniko.Aliaj ekzemploj inkludas laĉenkanton(konatan en folkloraj tradicioj)kaj lakanonon.
Kontrapunkto estas unuel la plej gravaj rimedojen muzika komponadopor la generado de muzikajironioj;melodia fragmento aŭdate sola povas liveri certan impreson,sed aŭdate samtempe kun aliaj melodiaj ideoj,aŭ kombinite en neatenditaj manieroj kun si mem,kiel en kanono aŭ fugo,ĝi povas malkaŝi surprizantajn novajn sencoflankojn.Tio ĉi estas rimedo por okazigiellaboronde muzika ideo,ĝin montrante al la aŭskultantokiel koncepte pli profundaol nura agrabla melodio.
En 1725Johann FUX eldonisGradus ad Parnassum,verkon destinitan por instrui al lernantojla verkadon de kontrapunkto,metodo por lerni komponadon.En ĝi li priskribis kvinspecojn.
Enunuaspeca kontrapunkto,ĉiu noto en aldonita parto* (aŭ partoj)simple efikas kontraŭ unu notoen la donita parto (lakanto fiksa).Notoj en ĉiuj partoj sonas samtempe,kaj moviĝas unu kontraŭ la alia samtempe.Oni diras, ke la speco estaspligrandigitase unu el la notoj dispartiĝas (simple ripetiĝas).
Enduaspeca kontrapunkto,du notoj en la aldonita parto (aŭ partoj)efikas kontraŭ ĉiu pli longa noto en la donita parto.Oni diras, ke la speco estas pligrandigitase unu el la du pli mallongaj notoj diferencasje longeco de la alia.
Entriaspeca kontrapunkto,kvar (aŭ tri) notoj moviĝas kontraŭĉiu pli longa noto en la donita parto.Kiel en la dua speco, ĝi estas pligrandigitase unu el la pli mallongaj notoj diferencasje longeco inter si.
Enkvaraspeca kontrapunkto,noto estas tenata aŭpendigata en aldonita partodum notoj moviĝas kontraŭ ĝi en la donita parto,kio kreasdisonancon,kaj sekve la tenata noto ŝanĝiĝas (kajreatingas)por krei sekvantankonsonanconkun la noto en la donita parto dum ĝi ankoraŭ sonas.Oni diras, ke kvaraspeca kontrapunkto estas pligrandigitakiam la notoj de la aldonita parto diferencas je longeco inter si.La tekniko postulas ĉenojn de notoj tenataj trans la limojndeterminitajn per pulso, kaj tiel kreassinkopon.
Enkvinaspeca kontrapunkto,iafoje nomataornama kontrapunkto,la aliaj kvar specoj de kontrapunkto estas kombinitajene de la aldonita parto (aŭ aldonitaj partoj).
Estas ofta kaj pedanta miskonscio,ke kontrapunktondifinas tiuj ĉi kvin specoj,kaj tial io ajn, kio ne sekvas la striktajn regulojnde la kvin specoj, ne estas kontrapunkto.Tio ne estas vera; kvankam multe da kontrapunkta muzikoen lakomunpraktika periodo ja obeas la regulojn,tamen estas esceptoj.La libro de Fux kaj ties koncepto de "specoj"estis nure metodo por instrui kontrapunkton,ne definitiva aŭ rigide preskriba regularo por ĝi.
(Notu: en kontrapunkto, la partoj aŭ individuaj melodiaj eroj estas ofte nomatajvoĉoj, eĉ tiam, kiam oni rigardas la muzikon instrumenta.)
De post larenesanca periodo en eŭropa muziko,muziko kiu estas rigardata kontrapunktaplej ofte estis verkita en imita kontrapunkto.En imita kontrapunkto, du aŭ pli multaj voĉojenvenas je malsamaj momentoj, kaj (aparte dum sia enveno)ĉiu voĉo ripetas ian version de la sama melodia elemento.Lafantazio, lariĉerkaro,kaj poste, lafugo (la plej alta kontrapunkta formo)ĉiuj prezentas imitan kontrapunkton,kiu ofte aperas ankaŭ enĥoraj verkoj,ekz. enmotetoj kajmadrigaloj.Imita kontrapunkto naskis multajn teknikojn,al kiuj komponistoj sin turnadis por doni al siaj verkojkajmatematikan rigoronkaj pli vastan amplekson de esprimo.Pluraj el tiuj ĉi teknikoj estas:
Inverto: La inverto de prenita fragmento de melodio estas la fragmento renversita — tial se la originala fragmento havas suprenirantan maĵoran triton (viduIntervalo), la invertita fragmento havas malsuprenirantan maĵoran (aŭ eble minoran) triton. (Komparu, endekdutona tekniko, la inverton de la tonvico, kiu estas la t.n. ĉefa serio renversita.) En tute aparta senco, kontrapunkta inverto de melodioj samtempe sonigataj de voĉoj estas la sekvanta alternado de la melodioj inter voĉoj, tiel ke ekz. supravoĉa melodio nun sonu en ia malsupra voĉo, kaj inverse.
Retroigo indikas la kontrapunkton teknikon, en kiu notoj en imita voĉo sonas malantaŭen rilate sian ordon en al la originalo.
Ĉeretroinverto la imita voĉo sonigas notojn kaj retroigitaj kaj renversitaj.
Ĉeplilongigo en unu el la partoj en imita kontrapunkto la notoj estas etenditaj je daŭro kompare al la rapideco, je kiu ili sonis dum sia enkondukiĝo.
Ĉeplimallongigo en unu el la partoj en imita kontrapunkto la notoj estas malpliigitaj je daŭro kompare al la rapideco, je kiu ili sonis dum sia enkondukiĝo.
Disonancan kontrapunkton konjektisla unuaCharles Seeger kiel"unue pure lernejan disciplinon",kiu konsistas el speca kontrapunktosed renversus ĉiujn tradiciajn regulojn.Unuaspeca kontrapunkto devas enteni sole disonancojn,stariĝas "disonanco, anstataŭ konsonanco, kiel la regulo",kaj konsonancoj "solviĝas" per salto, ne per paŝo.Li skribis, ke "la rezulton de tiu ĉi disciplino"karakterizis "purigado".Aliajflankoj de komponado,ekz. ritmo, povus esti "disonancigitaj"per apliko de la sama principo.(Charles SEEGER, "On Dissonant Counterpoint"[Pri disonanca kontrapunkto],Modern Music 7, n-ro 4 [junio-julio 1930]: 25–26)
Seeger ne estis la unua utiliganto de disonanca kontrapunkto,sed li estis la unua, kiu ĝin priteoriis kaj disfamigis.Aliaj komponistoj, kiuj uzadis disonancan kontrapunkton,se ne en la preciza maniero preskribita de Charles SEEGER,inkludasRuth Crawford-Seeger,Carl Ruggles,Dane Rudhyar, kajArnold Schoenberg.