Esprimo « Kontinenta Eŭropo » estas uzata kiam temas prieŭropa kontinento sen ties grandaj insuloj : mediteraneaj insuloj (Korsiko,Sardio,Sicilio,Malto,Kreto,Balearoj, ktp.), atlantikaj insuloj (Kanarioj,Acoroj,Madejro,Islando) kaj precipebritaj insuloj (Britio,Irlando), kaj ankaŭskandinavia duoninsulo en iuj kazoj. Tiu distingo inter insuloj kaj « kontinento » klariĝas per kulturaj diferencoj, politikaj kaj ekonomiaj konfliktoj okazintaj en lahistorio de Eŭropo aŭ ankaŭ sentataj inter insulanoj kaj kontinentanoj, aŭ de tuta Eŭropo aŭ deeŭropa Unio.
En laĝermana areo, la sama termino (ensveda lingvo :Kontinenten, ennorvega lingvo :Kontinentet) indikas la eŭropan kontinenton sen laskandinavia duoninsulo, sed kunDanio, kelkfoje kun tiesinsularo. Tio klariĝas per la fakto ke, eĉ seSvedio kajNorvegio estas geografie partoj de la kontinento, oni iras tien plej ofte per ŝipo, trairante la danlandajn markolojn.
Uzata enUnuiĝinta Reĝlando, la termino indikas tutan Eŭropon, senBritaj Insuloj kajIslando.
Se la separo elAfriko estas klara fare de laMediteranea Maro, la separo elAzio estas absolute komplika, pro kio plej ofte oni parolas kontinente priEŭrazio aŭEŭropazio. Oriente tradicia limo estasUralaj Montoj sed kvankam geografio tio povas konsistigi veran limon tute ne ekde la vidpunkto de kontinentoj. Krome ekde socia, politika kaj kultura vidpunktoj la afero plie komplikiĝas ĉar ambaŭflanke de la menciita montaro estas la sama lando kaj eĉ la sama nacio, do kulturo. Pli komplika estas la afero ĉeKaŭkazo. Ofte eŭropanoj konsideras keRusio estas la lasta eŭropa lando sudoriente, sed kelkaj landoj ĉevale de Kaŭkzazo konsideras sin kiel nediskutebla parto de Eŭropo kiajKartvelio,Armenio ktp. Fakte geografie oni ne povas aserti ke temas pri alia kontinento, ĉar ne estas maro meze.
Estas polemika ankaŭ la inkludo de Kanarioj en Kontinenta Eŭropo ekde geografia vidpunkto, ĉar kvankam apartenanta al eŭropkontinenta ŝtato (Hispanio) eĉ supraĵa rigardo al mapoj, kaj ĉefe al topografiaj mapoj montras la arkipelagon kiel parto de la afrika kontinenta ŝildo.