Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Konstruado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Militista usonarmea konstruroto en Afganio.

Konstruado estas agado, kiu produktas daŭrajn artefaritajn ejojn, firme ligitajn kun lagrundo, kiuj ebligas restadi tie ŝirmita kontraŭ maloportunaj influoj el la ĉirkaŭaĵo (domojn) kaj ĉiajnsubstrukturaĵojn, sumatajn per la nociokonstruaĵo. Oni ĝenerale disdividas la konstruadon je surtera konstruado kaj subter(nivel)a konstruado.

LaŭFrancisko Azorínkonstrui estasKunmeti partojn en ĝusta loko k. ordo por formi tuton.[1] Li indikasetimologion el la latinaconstruere, elcum + struere (kun akumuli). Kaj li aldonas la terminojnkonstruaĵo, por objekto konstruata, edifico, monumento, muro k.c.;konstruistokonstrulaboristo, konstruado, konstruarto,konstrumaterialo, konstrumaŝino, konstruŝtono, konstrugrundo, konstrutereno, konstruplano, konstruestro, rekonstrui, dekonstrui, subkonstrui.[2]

Malkonstrui

[redakti |redakti fonton]

Malkonstruado en konstruado estas aparta tekniko kaj arto kiu dependas de la specifa celo de la malkonstruota edifico aŭ parto, de la rekonstruota konstruaĵo, de la medio, de la disponeblaj resursoj ktp.

LaŭFrancisko AzorínDetrui estasDekonstrui, malkonstrui, ĉu iom post iom, ĉu subtilforme.[3] Kaj li indikasetimologion el la latinadestruere, elde + struere (de construi).[4]

Biokonstruado

[redakti |redakti fonton]

La biologia konstruado aŭbiokonstruado baziĝas surnaturajmaterialoj, eluzo de la naturaj energifontoj. Oni konstruas ekzemple domojn eladobo,ligno. Lamurojn onikalkas perbovokazeo kajkalcio; traktado de lignoj okazas perlinoleo kunabelvakso. Lategmenton kovras preparitafragmito kaj ofte aperas tiesunkolektoro,sunĉeloj.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Gruoj estas esencaj en granda konstruado, kiel ĉe ĉi tiu konstruata nubskrapulo en Melburno.
    Gruoj estas esencaj en granda konstruado, kiel ĉe ĉi tiu konstruata nubskrapulo en Melburno.
  • Konstruaĵa konstruado por apartamentobloko.
    Konstruaĵa konstruado por apartamentobloko.
  • Konstruado sur la Nordo Bytown Ponto en Otavo, Kanado. Gruo estas ligitaj al suba barĝo enen la akvo. Ĉi tiu barĝo estos lokiĝita sub tranĉanta laboro sur la ponto por malpliigi la ĉirkaŭaĵan influon.
    Konstruado sur la Nordo Bytown Ponto enOtavo,Kanado. Gruo estas ligitaj al subabarĝo enen laakvo. Ĉi tiu barĝo estos lokiĝita sub tranĉanta laboro sur laponto por malpliigi la ĉirkaŭaĵan influon.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 116.
  2. Azorín, samloke.
  3. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 54.
  4. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Konstruado&oldid=9039012"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp