Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Konstelacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa oficiala divido de la ĉielo al 88 areoj, kaj diversaj antaŭaj sistemoj. Por pli vasta signifo rigardu la paĝonStelaro.

Konstelaciostelarostelfiguro estas aro da steloj kiuj rigardataj el la Tero formas grupon kaj figuron. La unuopaj steloj havas nenian fizikan rilaton unu al la alia, kaj troviĝas en malsamaj distancoj de la Tero. La termino estas uzata enastronomio kajastrologio.[1]

Jam en la2-a jarcento laastronomoPtolemeo priskribis 48 stelfigurojn, kiujn li nomis laŭ laGreka Mitologio. Pli posteJohann Bayer (1572–1625),Johannes Hevelius (1611–1687) kajNicolas Louis de Lacaille (1713–1762) difinis pliajn konstelaciojn, ĉefe videblajn sur la sudaĉielosfero. Dekdu el ili estas trairataj de laekliptiko; ili konsistigas lazodiakon, kiu ludas gravan rolon enastrologio.

Interalie, ankaŭ laĉinoj havis sian apartan sistemon de konstelacioj.

La 88 modernaj konstelacioj

[redakti |redakti fonton]

La nuntempa oficiala divido de la ĉielo en 88 konstelaciojn estiĝis en1922, kiam laInternacia Astronomia Unio priskribis kaj difinis la nunajn konstelaciojn, kun nomoj devenaj de tradiciaj astronomiaj kaj astrologiaj sistemoj. La 88 konstelacioj senreste plenigas la ĉielsferon (plenan solidan angulon), kaj do ĉiu astronomia objekto ekstere de la sunsistemo troviĝas en iu konstelacio.

Latina nomoMallongigoLatina nomo (genitiva)Simbolo proponita[2]
AgloAquilaAqlAquilae
AkvistoAquariusAqrAquarii
AltaroAraAraArae
AndromedoAndromedaAndAndromedae
BalenoCetusCetCeti
Berenica HararoComa BerenicesComComae Berenices
BovistoBootesBooBootis
CentaŭroCentaurusCenCentauri
CefeoCepheusCepCephei
CignoCygnusCygCygni
CirkeloCircinusCirCircini
ĈashundojCanes VenaticiCVnCanum Venaticorum
ĈevaletoEquuleusEquEquulei
ĈiziloCaelumCaeCaeli
DelfenoDelphinusDelDelphini
DrakoDracoDraDraconis
EridanoEridanusEriEridani
FeniksoPhoenixPhePhoenicis
FiŝojPiscesPscPiscium
FornoFornaxForFornacis
FlugfiŝoVolansVolVolantis
Granda HundoCanis MajorCMaCanis Majoris
Granda UrsinoUrsa MajorUMaUrsae Majoris
GruoGrusGruGruis
ĜemelojGeminiGemGeminorum
ĜirafoCamelopardalisCamCamelopardalis
HerkuloHerculesHerHerculis
HidroHydraHyaHydrae
HorloĝoHorologiumHorHorologii
ĤameleonoChamaeleonChaChameleontis
IndianoIndusIndIndi
KankroCancerCncCancri
KaprikornoCapricornusCapCapricorni
KarenoCarinaCarCarinae
KasiopeoCassiopeiaCasCassiopeiae
KoĉeroAurigaAurAurigae
KolomboColumbaColColumbae
KompasoPyxisPyxPyxidis
KorvoCorvusCrvCorvi
LacertoLacertaLacLacertae
LeonoLeoLeoLeonis
LeporoLepusLepLeporis
LinkoLynxLynLyncis
LiroLyraLyrLyrae
LupoLupusLupLupi
Malgranda HundoCanis MinorCMiCanis Minoris
Malgranda LeonoLeo MinorLMiLeonis Minoris
Malgranda UrsinoUrsa MinorUMiUrsae Minoris
MikroskopoMicroscopiumMicMicroscopii
MuŝoMuscaMusMuscae
Norda KronoCorona BorealisCrBCoronae Borealis
OrfiŝoDoradoDorDoradus
OrionoOrionOriOrionis
OrtiloNormaNorNormae
OktantoOctansOctOctantis
ParadizeoApusApsApodis
PavoPavoPavPavonis
PegazoPegasusPegPegasi
PentristoPictorPicPictoris
PerseoPerseusPerPersei
PesiloLibraLibLibrae
PokaloCraterCrtCrateris
PoboPuppisPupPuppis
PumpiloAntliaAntAntliae
RetetoReticulumRetReticuli
SagoSagittaSgeSagittae
SagitarioSagittariusSgrSagittarii
SerpentistoOphiuchusOphOphiuchi
SerpentoSerpensSerSerpentis
SekstantoSextansSexSextantis
SkorpioScorpiusScoScorpii
SkulptistoSculptorSclSculptoris
Suda FiŝoPiscis AustrinusPsAPiscis Austrini
Suda KronoCorona AustralisCrACoronae Australis
Suda KrucoCruxCruCrucis
Suda TrianguloTriangulum AustraleTrATrianguli Australe
ŜafoAriesAriArietis
ŜildoScutumSctScuti
TablomontoMensaMenMensae
TaŭroTaurusTauTauri
TeleskopoTelescopiumTelTelescopii
TrianguloTriangulumTriTrianguli
TukanoTucanaTucTucanae
UnukornuloMonocerosMonMonocerotis
VelaroVelaVelVelae
VirgulinoVirgoVirVirginis
VirhidroHydrusHyiHydri
VulpoVulpeculaVulVulpeculae

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Ekzistas ankaŭ alia uzo de la terminokonstelacio, tradicia en pluraj astronomiaj skoloj (ekz-e vd la germananKonstellation):

    Momenta situacio en la ĉielo, la relativaj pozicioj de la stelfiguroj kaj planedoj, tiaj kiajn ilin vidas surtera observanto:

    favora, malfavora konstelacio (en astrologio) ktp.

    (Vden ReVo ekzemplojn fare de bonaj aŭtoroj esperantaj)

  2. Peter Grego (2012)The Star Book: Stargazing Throughout the Seasons in the Northern Hemisphere. F+W Media.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Astronomio
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Konstelacio&oldid=8945291"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp