Konstanteno estis la filo deKonstancio Ĥloro, romiarmea oficiro, kaj de lia edzinoHelena. Lia patro iĝisCaesar, nome deputita imperiestro en okcidento en 293. Konstanteno estis sendita orienten, kie li altiĝis al rango de milita tribuno sub la imperiestrojDiokleciano kajGalerio. En 305, Konstanteno estis altigita al rango deAugustus, maljuna okcidenta imperiestro, kaj Konstanteno estis realvokita okcidenten por kampanji kun sia patro enBritannia. Aklamita kiel imperiestro fare de la armeo ĉeEburacum (Jorko) post la morto de sia patro en 306, Konstanteno aperis triumfe en serio de enlandaj militoj kontraŭ la imperiestrojMaksentio kajLicinio ĝis iĝi ununura reganto kaj de okcidento kaj de oriento ĉirkaŭ 324.
Kiel imperiestro, Konstanteno realigis multajn administrajn, financajn, sociajn, kaj armeajn reformojn por fortigi la imperion. La registaro estis restrukturita kaj la civila kaj la armea aŭtoritatoj disiĝis. Novamonero, lasolido, estis lanĉita por kontraŭbataliinflacion. Ĝi iĝus la normo por bizancaj kaj eŭropajvalutoj dum pli ol mil jaroj. La estis la unua romia imperiestro kiu postulis konvertiĝon alkristanismo.[5] Konstanteno ludis influan rolon en la proklamo de laEdikto de Milano, kiu dekretis toleremon por kristanismo en la imperio. Li vokis laUnuan koncilion de Niceo en 325, ĉe kiujLa Kredo Nicea estis konfesita fare de kristanoj. En armeaj aferoj, la romia armeo estis reorganizita por konsisti el mobilkampunuoj kaj garnizonsoldatoj kapablaj je kontraŭatakado al internaj minacoj kaj al barbaraj invadoj. Konstanteno plenumis sukcesajn kampanjojn kontraŭ la triboj ĉe la romiaj limoj — laFrankoj, laAlemanoj, laGotoj, kaj laSarmatoj — eĉ transloĝigante teritoriojn prirezignitajn fare de liaj antaŭuloj dum la tumulto de la antaŭa jarcento.
La regotempo de Konstanteno markis klaran epokon en la historio de laRomia Imperio.[6] Li konstruis novan imperian loĝejon enBizanco kaj nomis ĝinNova Romo. Tamen, en la honoro de Konstanteno, la romianoj nomis ĝinKonstantinopolo, kiu poste estos la ĉefurbo de kio nun estas konata kiel laOrientromia Imperio dum almenaŭ unu jarmilo. Pro tio, li estas konsiderita kiel la fondinto de la Orientromia Imperio. Lia pli tuja politika heredaĵo estis ke, en lasado de la imperio al liaj filoj, li anstataŭigis la dioklecianantetrarkion per la principo de dinastia sinsekvo. Liareputacio prosperis dum la vivdaŭro de liaj filoj kaj jarcentojn post lia regado. La mezepokaeklezio konfirmis lin kiel modelavirtulo dum laikaj regantoj alvokis lin kielprototipo, punkto de referenco, kaj la simbolo de imperialegitimeco kajidenteco.[7] Komenciĝante kun larenesanco, ekzistis pli kritikaj taksoj de lia regado pro la reeltrovaĵo de kontraŭ-konstantenaj fontoj. Kritikistoj portretis lin kiel despotatirano. Tendencoj en moderna kaj lastatempa studaro provis balanci la ekstremaĵojn de antaŭaj studoj.
Li iel leĝigiskristanismon en313 kaj, antaŭ morto, eĉbaptiĝis. Li ankaŭ donis sian nomon alBizanco —Konstantinopolo, helene "Konstanteno-urbo" — kaj igis la urbon grandioza kaj la ĉefurbo de la imperio, la Nova Romo. Ankaŭ la rumana urboConstanţa ricevis sian nomon honore al li.
Antikvakameo. La imperiestro Konstanteno estas kronita de la diino Konstantinopolo.
Konstanteno estis reganto de historia graveco, kaj li ĉiam estis kontestata figuro.[8] La fluktuoj en la reputacio de Konstanteno reflektas la naturon de la praaj fontoj por lia regado. Tiuj estas abundaj kaj detalaj,[9] sed estis forte influitaj per la oficiala propagando de la periodo,[10] kaj ofte estas partiaj kaj unuflankaj.[11] Ekzistas neniuj pluvivaj historioj aŭ biografioj traktantaj la vivon kaj regadon de Konstanteno.[12] La plej proksima teksto estasVita Constantini, deEŭsebio de Cezareo, verko kiu estas miksaĵo depanegiro kajhagiografio.[13] Skribita inter 335 kaj ĉirkaŭ 339,[14] laVita glorigas la moralajn kaj religiajn virtojn de Konstanteno.[15] LaVita kreas disputige pozitivan bildon de Konstanteno,[16] kaj modernajhistoriistoj ofte defiis ĝian fidindecon.[17] La plej plena sekulara vivorakonto de Konstanteno estas la anonimaOrigo Constantini.[18] Verko de necerta dato,[19] laOrigo temigas armeajn kaj politikajn okazaĵojn, kun neglekto de kulturaj kaj religiaj aferoj. Verko de necerta dato,[20]
De Mortibus Persecutorum, deLaktancio, politika kristana pamfleto sur la regadoj deDiokleciano kaj laTetrarkio, disponigas valoran sed tendencan detalaron pri la antaŭuloj de Konstanteno kaj ties fruan vivon.[21] La ekleziaj prahistorioj deSokrato,Sozomen, kajTeodoreto priskribas la klerikajn disputojn de la pli posta regado de Konstanteno.[22] Verkita dum la regado deTeodozio la 2-a (408-50), jarcenton post la regado de Konstanteno, tiuj klerikaj historiistoj obskuras la okazaĵojn kaj teologiojn de la konstantena periodo tra misdirektado, misprezento kaj konscia obskureco.[23] Ankaŭ la tiutempaj verkoj de la ortodoksa kristanoAtanazio kaj la eklezia prahistorio de la arjoFilostorgio pluvivas, kvankam iliaj biasoj ne estas pli firmaj.[24]
La epitomoj deAŭrelio Viktor (De Caesaribus),Eŭtropio (Breviarium), Festus (Breviarium), kaj la anonima verkinto de laEpitome de Caesaribus proponis kunpremitajn sekularajn politikajn kaj militajn historiojn de la periodo. Kvankam ne kristanaj, la epitomoj pentras favoran bildon de Konstanteno, sed preterlasas referencon al la religiaj politikoj de Konstanteno.[25] LaPanegyrici Latini, kolekto de panegiroj de la fino de la 3-a kaj komenco de la4-a jarcentoj, disponigas valorajn informojn pri la politiko kaj ideologio de la tetrarkia periodo kaj la frua vivo de Konstanteno.[26] Tiutempaarkitekturo, kiel ekzemple laArko de Konstanteno enRomo kaj palacoj enGamzigrado kajKordovo,[27] epigrafikaj restaĵoj, kaj la produktado de la epoko kompletigas la literaturajn fontojn.[28]
Monero de Konstanteno (ĉ. 337) montrante bildon de lialabara standardo boranta serpenton.
Konstanteno naskiĝis enMoesia (en la nunaSerbio). Lia patrino, Helena, estis kristano. Ŝi nun estas konata kielSankta Helena.
Konstanteno ne heredis la imperion: li estis provincestro deBritio kajGaŭlio kaj marŝis kontraŭRomo kun sia armeo. Li venkis la imperian armeon kaj, poste, la armeojn de rivalantaj generaloj.
En marto de313, Licinio edziĝis alFlavia Julia Konstantia, duonfratino de Konstanteno, enMediolanum (aktualeMilano) kaj tiam ili proklamis la famanEdikton de Milano, kiu redonis posedaĵojn al la komunumoj de kristanoj. Tiu edikto laŭleĝigiskristanismon, sed ne faris ĝin ankoraŭ oficiala religio de la imperio. Licinio konsolidigis sian kontrolon en Oriento, dum Konstanteno restis kiel suprema imperiestro en Okcidento.
En314 Licinio apogis la insurekcion deBasiano kontraŭ Konstanteno. Kiam tio diskoniĝis, ekisenlanda milito, en kiu Konstanteno venkis en labatalo de Cibalae enPanonio (en la8-a de oktobro de316), kaj poste revenkis super Licinio du jarojn poste (post elektiValerio Valento kiel kunimperiestro) en la ebenaĵo deMardia (nome ankaŭCampus Ardiensis) enTrakio. La ŝajna reamikiĝo lasis Licinion kun Trakio,Malgranda Azio,Sirio kajEgipto, sed poste li aldonis nombrajn provincojn al la rego de Konstanteno.
En324 Konstanteno, tentita de la "maljueco kaj nepopularaj malvirtoj" de Licinio, deklaris alian militon kontraŭ li kaj, malvenkinte super lia armeo en labatalo de Adrianopolo (3-a de julio de 324), kaptis lin ene de la muregoj deBizanco. La malvenko de la ŝiparmeo, teorie supera, de Licinio fare deKrispo (la plej aĝa filo de Konstanteno) devigis tiun retiriĝi alBitinio, kie labatalo de Krizopolo (en la18-a de septembro), estis lia fino kaj okazigis lian definitivan submetadon. Licinio estis enkarcerigita enTesaloniko sub ia tipo de enhejma arestado. Kiam li klopodis rekruti kelkajn barbarojn (necivitanojn) por formi armeon, Konstanteno ordonis la murdon de Licinio kaj tiun de sia iama kunimperiestroMartiniano.
Laŭ postaj legendoj, je312, dum la antaŭvespero de laBatalo de Ponto Milvio, li vidis oran krucon en la ĉielo kaj en la kruco la vortojnIn hōc sīgnō vincēs – "En ĉi tiu signo vi venkos". Li ordonis meti krucan simbolon (labaro) sur la flagoj kaj ŝildoj de lia armeo kaj li venkis. (Multaj el liaj soldatoj estis kristanoj). En la batalo li gajnis la okcidenton de la imperio, kaj poste gajnis la orienton.
Kiel junulo, Konstanteno servis laSunon kieldion kaj havisviziojn. La vizio pri la ora kruco en 312 ne estis lia unua vizio.
Vizio aŭ sonĝoIn hōc sīgnō vincēs (per tiu ĉi signo vi venkos) eble estis eskapilo de Konstanteno (aŭ Konstanteno) por flamigi sian armeon, aŭ aldonaĵo de liaj subtenantoj. Tamen pri tio, ke Konstanteno laŭgrade alproksimiĝis al kristanismo, akordas multaj fakuloj pri tiu epoko.[29] Inter ili, la granda arkeologo Paul Veyne[3], marksismdevena. Tiu ĉi senheziteme certigas pri la historieco de la konvertiĝo de Konstanteno, memorigante, kun J.B. Bury, ke lia“revolucio [...] eble estis la plej aŭdaca ago plenumita de aŭtokrato spite la plimulton de liaj regatoj”. Kaj tio, certe, pro tio ke kristana estis ne pli ol 10 aŭ 15% de la popolo.
Kvankam Konstanteno leĝigiskristanismon, li ne faris ĝin la ŝtata religio — tio okazis poste en la4-a jarcento — kaj ne kontraŭleĝigispaganismon.
↑Enklasika Latino, la konstantena oficiala imperia titolo estisImperator Caesar Flavius Constantinus Pius Felix Invictus Augustus,Imperiestro Cezaro Flavio Konstanteno, la pia, la fortunata, la nevenkita, Aŭgusto. Post 312, li aldonisMaximus ("la plej granda"), kaj post 325 li anstataŭisInvictus ("nevenkita") perVictor “venkinto”, ĉar la unua rememorigis por multaj, la dionSol Invictus, nome la Suna Dio.
↑Naskodatoj varias sed plej modernaj historiistoj uzas ĉirkaŭ 272". Lenski, "Reign of Constantine" (CC), 59.
↑Kun ebla escepto deFilipo la Arabo (r. 244–49). I. Shahîd,Rome and the Arabs (Washington, D.C.: Dumbarton Oaks, 1984), 65–93; H. A. Pohlsander, "Philip the Arab and Christianity", Historia 29:4 (1980): 463–73.
↑Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 27–28; Lieu kaj Montserrat, 2–6; Odahl, 6–7; Warmington, 166–67.
↑Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 24; Odahl, 8.
↑Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 20–21; Johnson, "Architecture of Empire" (CC), 288–91; Odahl, 11–12.
↑Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 17–21; Odahl, 11–14.
↑Ekzemple,Guido Clemente[1], titolulo de la katedro pri romia historio, aŭtoro deGuida alla storia romana (Gvido al la romia historio);Augusto Fraschetti, docento pri ekonomia kaj socia historio de la antikva mondo ĉe La Sapienza de Romo, aŭtoro deLa conversione. Da Roma a Roma cristiana (Konvertiĝo. El Romo al Romo kristana);Amaldo Marcone, docento pri romia historio ĉe la universitato de Udine, aŭtoro dePagano e cristiano. Vita e morte di Costantino (Pagano kaj kristano. Vivo kaj morto de Konstanteno);Robin Lane Fox[2], docento pri historio antikva ĉe la Oksforda universitato, aŭtoro dePagani e cristiani (Paganoj kaj kristanoj); kaj multegaj aliaj akademie titolitaj, kiaj Andrea Alfoldi, Franchi de’ Cavalieri, Norman Baynes, Marta Sordi, Klaus Bringmann...
Apologia contra Arianos (Defendo kontraŭ Arianoj)ĉ. 349.
Atkinson, M., kaj Archibald Robertson, trad.Apologia Contra Arianos. ElNicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉeNew Advent. Alirita la 14an de Aŭgusto 2009.
Epistola de Decretis Nicaenae Synodi (Letero pri la Dekreto de la Koncilio de Niceo)ĉ. 352.
Newman, John Henry, trad.De Decretis. ElNicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉeNew Advent. Alirita la 28an de Septembro 2009.
Historia Arianorum (Historio de Arianoj)ĉ. 357.
Atkinson, M., kaj Archibald Robertson, trad.Historia Arianorum. ElNicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉeNew Advent. Alirita la 14an de Aŭgusto 2009.
Mommsen, T. kaj Paul M. Meyer, eld.Theodosiani libri XVI cum Constitutionibus Sirmondianis et Leges novellae ad Theodosianum pertinentes2 (Latine). Berlin: Weidmann, [1905] 1954. Kompilita de Nicholas Palmer, reviziita de Tony Honoré por Oxford Text Archive, 1984. Preparita rete de R.W.B. Salway, 1999. Preface, books 1–8. Rete ĉeUniversity College LondonArkivigite je 2009-08-26 per la retarkivoWayback Machine kaj ĉeUniversity of GrenobleArkivigite je 2010-06-18 per la retarkivoWayback Machine. Alirita la 25an de Aŭgusto 2009.
Nekonata eldono (Latine). Rete ĉeAncientRome.ru. Alirita la 15an de Aŭgusto 2009.
Codex Justinianus (Justiniana Kodo aŭKodo de Justiniano).
Scott, Samuel P., trad.The Code of Justinian, enThe Civil Law. 17 vols. 1932. Rete ĉeConstitution Society. Alirita la 14an de Aŭgusto 2009.
Epitome de Caesaribus (Epitomo pri Cezaroj)ĉ. 395.
Banchich, Thomas M., trad.A Booklet About the Style of Life and the Manners of the Imperatores.Canisius College Translated Texts 1. Buffalo, NY: Canisius College, 2009. Rete ĉeDe Imperatoribus Romanis. Alirita la 15an de Aŭgusto 2009.
De Rebus Bellicis (On Military Matters) 4a/5a jarcento.
Eŭnapio,Historio el Deksipo 1a eldonoĉ. 390, 2a eldonoĉ. 415. [Fragmenta]
Historia Ecclesiastica (Eklezia Historio) unuaj sep librojĉ. 300, 8a kaj 9a librojĉ. 313, 10a libroĉ. 315, epilogoĉ. 325.
Williamson, G.A., trad.Church History. London: Penguin, 1989.ISBN 0-14-044535-8
McGiffert, Arthur Cushman, trad.Church History. ElNicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉeNew Advent. Alirita la 28an de Septembro 2009.
Oratio de Laudibus Constantini (Oration in Praise of Constantine, fojeTricennial Oration) 336.
Richardson, Ernest Cushing, trad.Oration in Praise of Constantine. ElNicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉeNew Advent. Alirita la 16an de Aŭgusto 2009.
Vita Constantini (The Life of the Blessed Emperor Constantine)ĉ. 336–39.
Richardson, Ernest Cushing, trad.Life of Constantine. ElNicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉeNew Advent. Alirita la 9an de Junio 2009.
Cameron, Averil kaj Stuart Hall, trad.Life of Constantine. 1999. Oxford University Press.ISBN 0-19-814924-7.
Eutropius,Breviarium ab urbe condita (Abbreviated History from the City's Founding)ĉ. 369.
Watson, John Henry, trad.Justin, Cornelius Nepos and Eutropius. London: George Bell & Sons, 1886. Rete ĉeTertullian. Alirita la 28an de Septembro 2009.
Rufo Festo,Breviarium Festi (The Abbreviated History of Festus)ĉ. 370.
Banchich, Thomas M., kaj Jennifer A. Meka, trans.Breviarium of the Accomplishments of the Roman People.Canisius College Translated Texts 2. Buffalo, NY: Canisius College, 2001. Rete ĉeDe Imperatoribus Romanis. Alirita la 15an de Aŭgusto 2009.
Pearse, Roger,et al.., trad.The Chronicle of St. Jerome, enEarly Church Fathers: Additional Texts. Tertuliano, 2005. Rete ĉeTertullian. Alirita la 14an de Aŭgusto 2009.
Jordanes,De origine actibusque Getarum [Getica] (The Origin and Deeds of the Goths)ĉ. 551.
Mierow, Charles C., trad.The Origins and Deeds of the Goths. Princeton: Princeton University Press, 1915.
Laktancio,Liber De Mortibus Persecutorum (Book on the Deaths of the Persecutors)ĉ. 313–15.
Fletcher, William, trad.Of the Manner in Which the Persecutors Died. ElAnte-Nicene Fathers, Vol. 7. Eldonita de Alexander Roberts, James Donaldson, kaj A. Cleveland Coxe. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1886. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉeNew Advent. Alirita la 9an de Junio 2009.
Optato,Libri VII de Schismate Donatistarum (Sep libroj pri la Skismo de Donatistoj) unua eldonoĉ. 365–67, dua eldonoĉ. 385.
Vassall-Phillips, O.R., trad.The Work of St. Optatus Against the Donatists. London: Longmans, Green, & Co., 1917. Transskribita ĉe tertullian.org de Roger Pearse, 2006. Rete ĉeTertullian. Alirita la 9an de Junio 2009.
Edwards, Mark, trad.Optatus: Against the Donatists. Liverpool: Liverpool University Press, 1997.
Origo Constantini Imperiatoris (The Lineage of the Emperor Constantine)ĉ. 340–90.
Rolfe, J.C., trad.Excerpta Valesiana, en vol. 3 de traduko de Rolfe de la verko de Ammianus MarcellinusHistorio. Loeb eld. London: Heinemann, 1952. Rete ĉeLacusCurtius. Alirita la 16an de Aŭgusto 2009.
Orosio,Historiarum Adversum Paganos Libri VII (Seven Books of History Against the Pagans)ĉ. 417.
XII Panegyrici Latini (Twelve Latin Panegyircs) el 289, 291, 297, 298, 307, 310, 311, 313 kaj 321.
Walford, Edward, trad.Epitome of the Ecclesiastical History of Philostorgius, kompilita de Focio, Patriarko de Konstantinopolo. London: Henry G. Bohn, 1855. Rete ĉeTertullian. Alirita la 15an de Aŭgusto 2009.
Praksagoro de Ateno,Historia (Historio de Konstanteno la Granda)ĉ. 337. [Fragmenta]
Zenos, A.C., trad.Ecclesiastical History.ElNicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉeNew Advent. Alirita la 14an de Aŭgusto 2009.
Hartranft, Chester D.Ecclesiastical History. ElNicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉeNew Advent. Alirita la 15an de Aŭgusto 2009.
Jackson, Blomfield, trad.Ecclesiastical History. ElNicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉeNew Advent. Alirita la 15an de Aŭgusto 2009.
Alföldi, Andrew.The Conversion of Constantine and Pagan Rome. Translated by Harold Mattingly. Oxford: Clarendon Press, 1948.
Anderson, Perry.Passages from Antiquity to Feudalism. London: Verso, 1981 [1974].ISBN 0-86091-709-6
Arjava, Antii.Women and Law in Late Antiquity. Oxford: Oxford University Press, 1996.ISBN 0-19-815233-7
Armstrong, Gregory T. "Church and State Relations: The Changes Wrought by Constantine."Journal of Bible and Religion 32 (1964): 1–7.
Armstrong, Gregory T. "Constantine's Churches: Symbol and Structure."The Journal of the Society of Architectural Historians 33 (1974): 5–16.
Barnes, Timothy D. "Lactantius and Constantine."The Journal of Roman Studies 63 (1973): 29–46.
Barnes, Timothy D.Constantine and Eusebius. Cambridge, MA: Harvard University Press, 1981.ISBN 978-0-674-16531-1
Barnes, Timothy D.The New Empire of Diocletian and Constantine. Cambridge, MA: Harvard University Press, 1982.ISBN 0-7837-2221-4
Barnes, Timothy D. "Constantine and the Christians of Persia."The Journal of Roman Studies 75 (1985): 126–136.
Bowman, Alan K. "Diocletian and the First Tetrarchy." InThe Cambridge Ancient History, Volume XII: The Crisis of Empire, edited by Alan Bowman, Averil Cameron, and Peter Garnsey, 67–89. Cambridge University Press, 2005.ISBN 0-521-30199-8
Cameron, Averil. "The Reign of Constantine, A.D. 306–337." InThe Cambridge Ancient History, Volume XII: The Crisis of Empire, edited by Alan Bowman, Averil Cameron, and Peter Garnsey, 90–109. Cambridge University Press, 2005.ISBN 0-521-30199-8
Dagron, Gilbert.Naissance d'une Capitale: Constantinople et ses instititutions de 330 a 451. Paris: Presses Universitaires de France, 1984.ISBN 2-13-038902-3
Digeser, Elizabeth DePalma.The Making of A Christian Empire: Lactantius and Rome. London: Cornell University Press, 2000.ISBN 0-8014-3594-3
Downey, Glanville. "Education in the Christian Roman Empire: Christian and Pagan Theories under Constantine and His Successors."Speculum 32 (1957): 48–61.
Drake, H. A. "What Eusebius Knew: The Genesis of the "Vita Constantini"."Classical Philology 83 (1988): 20–38.
Drake, H. A. "Constantine and Consensus."Church History 64 (1995): 1–15.
Drake, H. A. "Lambs into Lions: Explaining Early Christian Intolerance."Past & Present 153 (1996): 3–36.
Drake, H. A.Constantine and the Bishops: The Politics of Intolerance. Baltimore: Johns Hopkins University Press, 2000.ISBN 0-8018-6218-3
Elliott, T. G. "Constantine's Conversion: Do We Really Need It?"Phoenix 41 (1987): 420–438.
Elliott, T. G. "Eusebian Frauds in the "Vita Constantini"."Phoenix 45 (1991): 162–171.
Elliott, T. G.The Christianity of Constantine the Great . Scranton, PA: University of Scranton Press, 1996.ISBN 0-940866-59-5
Elsner, Jás.Imperial Rome and Christian Triumph. Oxford & New York: Oxford University Press (Oxford History of Art), 1998.ISBN 0-19-284201-3
Fowden, Garth. "Between Pagans and Christians."The Journal of Roman Studies 78 (1988): 173–182.
Fowden, Garth. "The Last Days of Constantine: Oppositional Versions and Their Influence."The Journal of Roman Studies 84 (1994): 146–170.
Fubini, Riccardo. "Humanism and Truth: Valla Writes against the Donation of Constantine."Journal of the History of Ideas 57:1 (1996): 79–86.
Gibbon, Edward.Decline and Fall of the Roman Empire. Chicago: Encyclopædia Britannica, 1952 ("Great Books" collection), in 2 volumes.
Goldsworthy, Adrian.How Rome Fell. New Haven & London: Yale University Press, 2009. HardcoverISBN 978-0-300-13719-4
Grant, Robert M. "Religion and Politics at the Council at Nicaea."The Journal of Religion 55 (1975): 1–12.
Guthrie, Patrick. "The Execution of Crispus."Phoenix 20: 4 (1966): 325–331.
Harries, Jill.Law and Empire in Late Antiquity. Cambridge, UK: Cambridge University Press, 2004. HardcoverISBN 0-521-41087-8 PaperbackISBN 0-521-42273-6
Hartley, Elizabeth.Constantine the Great: York's Roman Emperor. York: Lund Humphries, 2004.ISBN 978-0-85331-928-3.
Heather, Peter J. "Foedera andFoederati of the Fourth Century." InFrom Roman Provinces to Medieval Kingdoms, edited by Thomas F.X. Noble, 292–308.Novjorko: eldonejoRoutledge, 2006. HardcoverISBN 0-415-32741-5 PaperbackISBN 0-415-32742-3
Helgeland, John. "Christians and the Roman Army A.D. 173–337."Church History 43 (June 1974): 149–163.
Jones, A.H.M.Constantine and the Conversion of Europe. Buffalo: University of Toronto Press, 1978 [1948].
Jordan, David P. "Gibbon's "Age of Constantine" and the Fall of Rome"History and Theory 8:1 (1969), 71–96.
Lenski, Noel, ed.The Cambridge Companion to the Age of Constantine. New York: Cambridge University Press, 2006. HardcoverISBN 0-521-81838-9 PaperbackISBN 0-521-52157-2
Lieu, Samuel N.C. kaj Dominic Montserrat.From Constantine to Julian: Pagan and Byzantine Views; A Source History. New York: Routledge, 1996.
Mackay, Christopher S. "Lactantius and the Succession to Diocletian."Classical Philology 94:2 (1999): 198–209.
MacMullen, Ramsay.Constantine. New York: Dial Press, 1969.ISBN 0-7099-4685-6
MacMullen, Ramsay.Christianizing the Roman Empire A.D. 100–400. New Haven, CT; London: Yale University Press, 1984.ISBN 978-0-300-03642-8
MacMullen, Ramsay.Christianity and Paganism in the Fourth to Eighth Centuries. New Haven: Yale University Press, 1997.ISBN 0-300-07148-5
Mattingly, David.An Imperial Possession: Britain in the Roman Empire. London: Penguin, 2007.ISBN 978-0-14-014822-0
Nicholson, Oliver. "Constantine's Vision of the Cross."Vigiliae Christianae 54:3 (2000): 309–323.
Rees, Roger.Layers of Loyalty in Latin Panegyric: AD 289–307. New York: Oxford University Press, 2002.ISBN 0-19-924918-0
Rodgers, Barbara Saylor. "The Metamorphosis of Constantine."The Classical Quarterly 39 (1989): 233–246.
Scheidel, Walter. "The Monetary Systems of the Han and Roman Empires". In Scheidel, ed.,Rome and China: Comparative Perspectives on Ancient World Empires. Oxford: Oxford University Press, 2010,ISBN 978-0-19-975835-7
Veyne, Paul.Quand notre monde est devenu chrétien, Paris: Albin Michel, 2007.ISBN 978-2-226-17609-7
Warmington, Brian. "Some Constantinian References in Ammianus." InThe Late Roman World and its Historian: Interpreting Ammianus Marcellinus, edited by Jan Willem Drijvers and David Hunt, 166–177. London: Routledge, 1999.ISBN 0-415-20271-X
Weiss, Peter. "The Vision of Constantine." Translated by A.R. Birley inJournal of Roman Archaeology 16 (2003): 237–59.
Wiemer, Hans-Ulrich. "Libanius on Constantine."The Classical Quarterly 44 (1994): 511–524.
Williams, Stephen.Diocletian and the Roman Recovery. New York: Routledge, 1997.ISBN 0-415-91827-8
Woods, David. "On the Death of the Empress Fausta."Greece & Rome 45 (1988): 70–86.
Woods, David. "Where Did Constantine I Die?"Journal of Theological Studies 48:2 (1997): 531–535.
Wright, David H. "The True Face of Constantine the Great."Dumbarton Oaks Papers 41 (1987): 493–507