Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Konsilio de Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konsilio de Eŭropo
emblemo
Elaera vidaĵo de la Palaco de Eŭropo, sidejo de la Konsilio de Eŭropo
Elaera vidaĵo de la Palaco de Eŭropo, sidejo de la Konsilio de Eŭropo
interregistara organizaĵoRedakti la valoron en Wikidata
Komenco5-a de majo 1949vd
Geografia situo48° 35′ 42″ N,7° 46′ 19″ O(mapo)48.5949479476997.7719320473743Koordinatoj:48° 35′ 42″ N,7° 46′ 19″ O(mapo)
Lando(j)Franciovd
SidejoPalaco de Eŭropo
Konsilio de Eŭropo (Strasburgo)
Konsilio de Eŭropo (Strasburgo)
DEC
Lokigo de Strasburgo en Francio
Map
Konsilio de Eŭropo
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Alain Berset(2024–)Redakti la valoron en Wikidatavd
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvovdgermana lingvo
itala lingvo
rusa lingvo
turka lingvo
franca lingvo
angla lingvovd

FiliojEŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj
Kongreso de Lokaj kaj Regionaj Aŭtoritatoj
Eŭropa Komisiono kontraŭ Rasismo kaj Netoleremo
Komitato de Ministroj de la Konsilio de Eŭropo
European Commission for the Efficiency of Justice(en)Traduki
Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo
Claims Commission for Ukraine(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Partoj
Albanio,Andoro,Armenio,Aŭstrio,Azerbajĝano,Belgio,Bosnio kaj Hercegovino,Bulgario,Kroatio,Kipro,Ĉeĥio,Ĉeĥoslovakio,Danio,Estonio,Francio,Kartvelio,Germanio,Grekio,Hungario,Islando,Irlando,Italio,Latvio,Liĥtenŝtejno,Litovio,Luksemburgio,Malto,Moldavio,Monako,Montenegro,Nederlando,Nord-Makedonio,Norvegio,Pollando,Portugalio,Rumanio,Rusio,San-Marino,Sarlando,Serbio,Serbio kaj Montenegro,Slovakio,Slovenio,Hispanio,Svedio,Svislando,Turkio,Ukrainio kajUnuiĝinta ReĝlandoRedakti la valoron en Wikidatavd
PosedatojEuropean Court of Human Rights building(en)Traduki
Palaco de EŭropoRedakti la valoron en Wikidatavd
RetejoOficiala retejo
vdr

LaKonsilio de Eŭropo estas politikainterregistara organizaĵo fondita en1949 kun ĉefsidejo en laPalaco de Eŭropo,Strasburgo,Francio. Ĝia misio estas garantiidemokration,homajn rajtojn kajjustecon en Eŭropo. Ĝi enkalkulas 800 milionojn da homoj en 47 ŝtatoj (kontraste al 27 enEŭropa Unio). La Konsilio de Eŭropo celas konstrui pli grandan Eŭropon bazitan sur komunaj valoroj, inkluzive detoleremo kaj respekto alkultura kaj lingva diverseco[1].

Memore al ĝia fondiĝo, oni festas ĉiujare, la 5-an de majo, laEŭropan tagon.

Eblaj konfuzoj

[redakti |redakti fonton]

Atentu ne konfuzi la Konsilion de Eŭropo kun:

  • laKonsilio de Eŭropa Unio, kiu estas politika kaj leĝfara institucio deEŭropa Unio, kaj kiu konsistas el la membroŝtataj ministroj;
  • laEŭropa Konsilio, kiu konsistas el la registarestroj (ŝtatestroj aŭ kabinetestroj) de la membroŝtatoj deEŭropa Unio – ĝi difinas la esencon de la ĝenerala politiko de Eŭropa Unio.

Celoj

[redakti |redakti fonton]

La Konsilio de Eŭropo celas:

Organoj

[redakti |redakti fonton]

La ĉefaj organoj de la Konsilio de Eŭropo estas:

Traktatoj kaj rekomendoj

[redakti |redakti fonton]

La Konsilio de Eŭropo ellaboris 199 traktatojn aŭ konvenciojn pri homaj rajtoj, lukto kontraŭ la organizita krimularo, prevento detorturo, protekto de la datenoj, demalplimulto, kultura kunlaboro, ktp... Inter ili estas:

Krome la Konsilio de Eŭropo alprenis cele al la registaroj rekomendojn, kiuj difinas ĉefprincipojn pri juro, sano, amasinformado, instruado kaj edukado, kulturo, sporto...

Membroŝtatoj

[redakti |redakti fonton]
Membroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo

Fondintaj membroŝtatoj

[redakti |redakti fonton]
  1.  Belgio
  2.  Britio
  3.  Danio
  4.  Francio
  5.  Irlando
  6.  Italio
  7.  Luksemburgio
  8.  Nederlando
  9.  Norvegio
  10.  Svedio

Ceteraj, nefondintaj membroŝtatoj

[redakti |redakti fonton]
 Albanio Latvio
 Andoro Liĥtenŝtejno
 Armenio Litovio
 Aŭstrio Nord-Makedonio
 Azerbajĝano Malto
 Bosnio kaj Hercegovino Moldavio
 Bulgario Monako
 Ĉeĥio Pollando
 Estonio Portugalio
 Finnlando Rumanio
 Kartvelio Rusio
 Germanio San-Marino
 Grekio Serbio
 Hispanio Slovakio
 Hungario Slovenio
 Islando  Svislando
 Kipro Turkio
 Kroatio Ukrainio

En marto2022, post laInvado de Rusio en Ukrainion,Rusio, sub minaco de forpelo, decidis retiriĝi el la Konsilio de Eŭropo.

Esperantujo

[redakti |redakti fonton]

Konsilio de Eŭropo en kunlaboro kun ALTE

[redakti |redakti fonton]

En novembro 2020 dudeko da fakuloj kunlaboris kunKCE pri lingvotestado ĉeenmigrintoj,rifuĝintoj,azilpetantoj, laŭ komisio deALTE kaj laKonsilio de Eŭropo pri LASLLIAM (esperantigebla al "La Alfabetigo kaj Sekundara Lernado por la Lingva Integrigo de Adoltaj Migrantoj")[2][3]. Konsilio de Eŭropo komisiis la preparon de la koncerna dokumentaro en kiu KCE oficiale partoprenis, kies traduko aperis en la retejo de ALTE ("La panoramo 2018 de Konisilio de Eŭropo kaj ALTE pri lingva kaj socikona politikoj por migrantoj"). Flankefiko estas ke la Konsilio de Eŭropo eldonis faldfolion pri ĝi en Esperanto, rete alirebla en ĝia oficiala retejo[4].

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (en)Images of Others An Autobiography of Intercultural Encounters through Visual Media (PDF) Council of Europe, 2013, Education Department, Language Policy Unit.
  2. (eo)La Esperanta Civito invitita de Konsilio de Eŭropo, HeKo n-ro 46 3-B, la 27-an de oktobro 2020.
  3. (eo)La Civito kunlaboras pri migrantoj kun Konsilio de Eŭropo, HeKo n-ro 747 3-C, la 8-an de novembro 2020.
  4. (eo) Plia sukceso de KCE ĉe Konsilio de Eŭropo,Heroldo de Esperanto, p. 1, n-ro 3 (2342), marto 2023.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Eŭropo
Portala ikonoPortalo pri Politiko
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Konsilio_de_Eŭropo&oldid=9007133"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp