Konscienceca obĵeto,milit(serva) obĵeto aŭrifuzo estas individua sinteno de rifuzo por realigi iajn agojn, kiam ĉi tiuj postulitaj de aŭtoritato estas konsiderataj en kontraŭdiro kun intimaj konvinkoj (laŭ propramorala konscienco) de karaktero religia, filozofia aŭ sentema. Tia obĵeto, profunde konsiderita aŭ pli spontanea, esprimas malfacilecon konformiĝi al deviga situacio, kaj eble estas neleĝa akto kaŭzanteprocesadon kajjustican kondamnon. Konscienceca obĵeto estas universala aspekto de "libereco dekonscienco", kiu inkludiĝas en historia klopodo de la homaro por pli bone ĉirkaŭlimigi lapotencon de civilaj kaj religiaj aŭtoritatoj, kaj eĉ la ekonomiajn povojn.
Ekde la fruadudeka jarcento, la termino "konscienceca obĵeto" estas plejparte aplikata en kazo de rifuzo partopreni enmilita agado. Tiaj obĵetantoj ĝenerale konsiderataspacistoj aŭkontraŭmilitaristoj. Ili rifuzas volontuli al la alvoko al lamilitservo, kaj servi eĉ se estas deviga militservo. En landoj kie militservo estas deviga, leĝoj kelkfoje permesas al konsciencecaj obĵetantoj plenumi alternativan servon, kutime nomitancivila servo anstataŭ aliĝi al laarmeon (kazo deSvisio). Ankaŭ okazas ke "konsciencecaj obĵetantoj" rifuzas pagi laimpostojn, kiuj kontribuas al la armeoj kaj militoj. Konscienca obĵetantoj ankoraŭ estas malliberigataj en multaj landoj.
La difino de rifuzo pro konscienco estis oficiale vastigita la8-an de marto 1995 en decido numero 1995/83 de laKomisiono pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj[1] kiu decidis la jenon: "Personoj kiuj estas devigitaj en militservo ne estu rifuzita la rajton rifuzi militservon pro konsciencaj kialoj."[2] Tiu ĉi determino estis reasertita en 1998 kiam la UN-Komisaro pri Homaj Rajtoj publikigis la dokumenton: "Konscienca Rifuzo al Militservo, Unuiĝintaj Nacioj-Komisiona Decido 1998/77" en kiu ĝi formale rekonis "Personojn en militservo kiuj povas formi konsciencan obĵeton."[3][4]
Memorŝtono por la Konsciencaj Obĵetantoj, enLondono
La ŝtona surskribo. En la centro: Al ĉiuj kiuj establis kaj mastrumadas la rajton rifuzi mortigon. Kies antaŭvidemo kaj kuraĝo donas la ni esperon.
La kialoj de opozicio al militservo estas multaj kaj diversaj. Multaj el la militrifuzantoj atribuas sian opozicion surbaze de religio. Tiuj, kiuj aliĝas al launitara universalismo, kontraŭas la militon surbaze de la sesa principo, laŭ kiu: "La celo de internacia komunumo kun libereco, paco kaj justeco por ĉiuj".Pacifistajkristanaj eklezioj inkluzive de: lakvakeroj,menonitoj, kaj laamiŝoj, kontraŭstaras la militon surbaze de la kredo ke la kristana kredo estas malkongrua kun batalema ago ĉarJesuo instigis siajn kredantojn ami iliajn malamikojn kaj rezisti agojn de perforto. Ekde laUsona Enlanda Milito, membroj de laSepataga Adventisma Eklezio estis konataj pro sia opozicio al partoprenado en la batalfortoj kaj elektis labori en hospitaloj kaj sukuristpozicioj prefere ol batalroloj, kiu estas instigita fare de la eklezio. Membroj deAtestantoj de Jehovo kajFratoj en Kristo, kvankam ne pacifistoj en la plena signifo de la esprimo, sindetenas de lerni la arton deluktosporto.
La unua registrita militrifuzanto estas Maksimiliano de Tebeso (274–295), kiu estis konskriptita en laromian armeon en la jaro 295, sed "rakontis al laprokonsulo enNumidio ke pro liaj religiaj konvinkiĝoj li ne povus servi en la militistaro". Li estis ekzekutita por tio, kaj poste estisenkanonigita kiel kristanismamartiro sankta Maksimiliano[5].
Grupo de amerika pastraro malfavora al laVjetnama milito en la1970-aj jaroj, prenis sian nomon de li. La nomo de Maksimiliano estis regule laŭtlegita, kiel reprezenta militrifuzanto de la Romia Imperio, ĉe la ĉiujara ceremonio markanta Internacian Tagon de Konsciencaj Obĵetantoj, la 15-a de majo, ĉe la Memorŝtono por la Konsciencaj Obĵetantoj, en Placo Tavistock, enLondono. En la sama parko apud la ŝtono situas statuo deMahatma Gandhi kajĉerizarbo plantita en 1967 memore al la viktimoj de laatoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki.
Ekde tiam kelkaj organizoj tra la mondo festas la principon la15-an de majo kiel Internacia Tago de Konscienco-Obĵeto. La esprimo ankaŭ estis etendita al kontraŭado de laborado por laarme-industria komplekso pro konscikrizo.
En pluraj landoj de okcidentaj demokratioj oni instalis leĝancivilservadon de junaj viroj alternative al la deviga armea (do ne-civila) soldata servo. Foje oni devigis la junajn konciencobĵetantojn defendi siajn moralajn starpunktojn antaŭ tribunalo, foje sufiĉis plurpaĝa defendado de la moralaj starpunktoj, sendata al la tribunalo. Kutime la alternativa servo estis respektive estas pli longa kaj pli fortostreca ol la soldatservo, por vere testi la movivojn. Kiam en la 2010-aj jaroj en pli kaj pli da landoj oni rezignis pri deviga armeservo por principe ĉiu maskla 18-jarulo, ankaŭ forfalis la kutime tre engaĝitaj kaj por sociaj servoj praktike senkostaj civilservantoj. Tamen la termino "civilservanto" en senco de konciencobĵetanto ankoraŭ havas pezan gravecon en la biografioj de multaj eks-junaj viraj esperantistoj, kaj ĝi ne konfuziĝu kun laanglalingva termino"civil servant", kio en Esperanto estas simple "ŝtata oficisto", do tute normalaprofesio.
En ekonomia politiko, ekzistas "kresko-obĵetantoj", kiuj rekomendasdaŭripovan malkreskon[6]. En la kampo de siadungeco,laboristoj pretendas la rajton rifuzi iujn kontraktojn. Precipe la senlaboruloj estas foje devigitaj akcepti taŭgan dungon en kampo aŭ en entrepreno, kies celoj estas kontraŭaj al iliaj valoroj[7].
En la kampo deflegado, konscienceca obĵeto estas rifuzo provizi traktadon aŭ plenumadon, bazitan sur personaj valoroj de morala, religia aŭ etika karaktero, kiuj estas malakcepteble trudaj por la koncernita sanzorga profesiulo. La konflikto de konscienco povas ekesti en preskaŭ ĉiuj kampoj demedicino kaj ĉiuj medicinaj disciplinoj. Iuj fakoj estas pli problemaj kielginekologio (ekz.aborton, homafekundigon perprovtubo,gravedado defeto per patrino kiu havas neniun ties genetikan ligon kajeŭtanazio), medicina genetiko kaj la forigo de organoj por ĉelotransplantado. Konscienceca obĵeto okazas tiel ofte antaŭnaskiĝeco, en intensaj sanzorgoj aŭ paliativa prizorgo por homoj en vivofino.
Dum ladudekunua jarcento, la kampo de konscienceca obĵeto pli kaj pli larĝiĝas pro la subordigo de la morala leĝo al la civila leĝo, kiutirane kreas novajnrajtojn[8][9].
↑Jean Jacqmain,Chronique juridique. Le point sur "l'objection de conscience à certains emplois", B.F.A.R., n-ro 120-121, 1982 (Konscienceca obĵeto pri ia dungeco) -france